Olivo

frukto de olivarbo

Olivo estas frukto de olivarbo (Olea europaea). Ĝi estas ofta manĝaĵo en okcidenta kuirarto.

Olivoj kaj Oliv-oleo
fonto: Koehler (1887)
Nigraj olivoj

Tradicie olivo aŭ branĉo de olivarbo estis simbolo de paco kaj trankvileco, eble pro tio ke olivarbo ĉiam estas verda dum la jaro. Ĝi povas plantiĝi kaj kreski en Mediteranea klimato. Ĝia frukto unue estas helverda, sed post maturiĝo ĝi fariĝas nigra aŭ nigra-violeta. Ĝia frukto estas tre amara, ne manĝebla, nur post speciala proceduro ĝi fariĝas manĝebla. En maturita formo ĝi estas uzata ankaŭ por ekstrakti oliv-oleon, kiun oni uzas por kuiri manĝaĵon aŭ krudforme en salato.

olivoj ekaŭguste plengrandaj sed ne jam maturaj

Olivarbo estas rezista, sed dum somero ĝi bezonas sufiĉan akvumon. Ĝi ne eltenas malvarmegon; sub −7 ĝi damaĝiĝos.

La oliva koloro, nomata ankaŭ olivverda aŭ "militista verda", estas koloro bazata sur la koloraro de kelkaj variaĵoj de verdaj olivoj.

Nutra valoro redakti

100 gramoj da verdaj olivoj (konservitaj) enhavas:

 
Diversaj olivoj en superbazaro.