Post la invado de Jugoslavio fare de Nazia Germanio kaj de Faŝisma Italio la 6an de aprilo 1941 kaj la posta kapitulaco de la Reĝa Jugoslava Armeo la 17an de aprilo 1941, Sekula Drljević, estro de la Montenegraj Federaciistoj en la Reĝlando Jugoslavio, establis la Administracian Provizoran Komitaton de Montenegro, kiu funkciis kiel kunlaborema organo de la Faŝisma Italio. La Komitato dissolviĝis la 5an de majo 1941 kaj estis formita Montenegra Konsilantaro por superrigardi la italan okupacion kaj krei la duon-sendependan protektoraton de Montenegro.
La reĝo Viktoro Emanuelo de Italio (influita de sia edzino, la reĝino Elena, filino de la iama Reĝo de Montenegro) trudis al Mussolini la kreadon de Montenegro sendependa, kontraŭ la deziroj de la faŝistaj kroatoj de Ante Pavelić kaj albanoj (kiuj volis disdividi Montenegron inter ili).