Ĉefurbo

oficiala ĉefa urbo de ŝtato, provinco, ktp.

Ĉefurbo estas la centro por registaro de lando aŭ landero.

Ne ĉiam ĉefurbo estas la plej granda urbo en tiu lando. Pro historiaj kialoj, ĉefurbo povas esti urbo iam grava. Federacio povas elekti aŭ eĉ krei malgrandan urbon por ne favori iun el la gravaj federacieroj. Ekzemple, Usono fondis Vaŝingtonon kaj Brazilo, Braziljon. Kelkaj landoj kiel ekzemple Svislando, kiu laŭ sia konstitucio ne posedas ĉefurbon, distribuas la ejojn de ŝtataj fakoj al pluraj urboj. En iu landoj, vetero povas instigi ŝanĝi la ĉefurbon laŭ sezono. Ekzemple, Brita Hindio havis Delhion kiel ĉefurbo sed, somere, la vicreĝa kortego migris himalajen al somera ĉefurbo Simla, pli malvarma pro alteco. Antaŭ ol la apero de moderna ŝtato, eblis ke la kortego ne havis fiksan lokon. Reĝo (ekzemple, Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)) iris al alia regiono, laŭ militaj bezonoj, ribeloj aŭ monakireblo.

Listo de ĉefurboj redakti

Ĉefurbo Ŝtato
Abu-Dabio   Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Abujo   Niĝerio
Ajuno Okcidenta Saharo
Akrao   Ganao
Adamstaŭno   Pitkarna Insularo
Adis-Abebo   Etiopio
Alĝero   Alĝerio
Alofo   Niuo
Amano   Jordanio
Amsterdamo   Nederlando
Andoro Malnova   Andoro
Ankaro   Turkio
Antananarivo   Madagaskaro
Apio   Samoo
Aŝgabato   Turkmenio
Asmara   Eritreo
Nursultano   Kazaĥio
Asunciono   Paragvajo
Ateno   Grekio
Avaruo   Kukinsuloj
Bagdado   Irako
Bakuo   Azerbajĝano
Bamako   Malio
Bandar-Seri-Begavano   Brunejo
Bangkoko   Tajlando
Bango   Centr-Afrika Respubliko
Banĝulo   Gambio
Bairiko   Kiribato
Basseterre   Sankta-Kito kaj Neviso
Bejruto   Libano
Belfasto Norda Irlando
Beogrado   Serbio
Belmopano   Belizo
Berlino   Germanio
Berno    Svislando
Biŝkeko   Kirgizio
Bisaŭo   Gvineo-Bisaŭo
Bogoto   Kolombio
Braziljo   Brazilo
Bratislavo   Slovakio
Brazavilo   Respubliko Kongo
Briĝurbo   Barbado
Bruselo   Belgio
Bukareŝto   Rumanio
Budapeŝto   Hungario
Bonaero   Argentino
Castries   Sankta Lucio
Ĉarlotamalio   Usonaj Virgulininsuloj
Dakaro   Senegalo
Damasko   Sirio
Dako   Bangladeŝo
Dilo Orienta Timoro
Ĝibuto   Ĝibutio
Dodomao   Tanzanio
Doho   Kataro
Dublino   Irlando
Duŝanbo   Taĝikio
Edinburgo    Skotlando
Erevano   Armenio
Fort-de-France Martiniko
Fritaŭno   Sieraleono
Funafutio   Tuvalo
Gaborono   Bocvano
Gitego   Burundo
Grytviken Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj
Gvatemalurbo   Gvatemalo
Gustavio   Saint-Barthélemy
Ĝakarto   Indonezio
Ĝorĝtaŭno   Kajmana Insularo
Ĝorĝtaŭno   Gujano
Ĝibraltaro Ĝibraltaro
Hagåtña   Gvamo
Hamiltono   Bermudo
Hanojo   Vjetnamio
Hararo   Zimbabvo
Hargejso Somalilando
Havano   Kubo
Helsinko   Finnlando
Honiaro   Salomonoj
Islamabado   Pakistano
Jamusukro   Ebura Bordo
Jaundeo   Kameruno
Jareno   Nauro
Jerusalemo   Israelo
Ĵamestaŭno Sankta Heleno
Ĵubo   Sud-Sudano
Kairo   Egiptio
Kiŝinevo   Moldavio
Kokburno   Turkoj kaj Kajkoj
Konakrio   Gvineo
Kopenhago   Danio
Kanbero   Aŭstralio
Karakaso   Venezuelo
Kardifo   Kimrio
Kabulo   Afganio
Kampalo   Ugando
Katmanduo   Nepalo
Ĥartumo   Sudano
Kievo   Ukrainio
Kigalo   Ruando
Kingstono   Jamajko
Kingstono Norfolkinsulo
Kingstaŭno   Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
Kinŝaso   Demokratia Respubliko Kongo
Kolombo   Srilanko
Kuala-Lumpuro   Malajzio
Kuvajturbo   Kuvajto
La-Pazo   Bolivio
La Valeto   Malto
La-Valo   Angvilo
Librevilo   Gabono
Lilongvo   Malavio
Limo   Peruo
Lisbono   Portugalio
Ljubljano   Slovenio
Lomeo   Togolando
Londono   Britio;   Anglio
Luando   Angolo
Lusako   Zambio
Luksemburgo   Luksemburgo
Madrido   Hispanio
Majuro   Marŝala Insularo
Malabo   Ekvatora Gvineo
Maleo   Maldivoj
Mamudzo   Majoto
Managvo   Nikaragvo
Manamo   Barejno
Manilo   Filipinoj
Maputo   Mozambiko
Marigoto Saint Martin
Maseruo   Lesoto
Matauto   Valiso kaj Futuno
Mbabano   Svazilando
Meksikurbo   Meksiko
Minsko   Belorusio
Mogadiŝo   Somalio
Monako   Monako
Monrovio   Liberio
Montevideo   Urugvajo
Morono   Komoroj
Moskvo   Rusio
Muskato   Omano
Najrobo   Kenjo
Nasaŭo   Bahamoj
Nĵameno   Ĉado
Nov-Delhio   Barato
Ngerulmudo   Palaŭo
Niameo   Niĝero
Nikozio   Kipro
Nikozio   Turka Respubliko Norda Kipro
Nuakŝoto   Maŭritanio
Noumeo   Nov-Kaledonio
Nukualofo   Tongo
Nuko Gronlando
Okcidenta Insulo (Kokosinsuloj)   Kokosinsuloj
Oranjestado   Arubo
Oslo   Norvegio
Otavo   Kanado
Pagopago Usona Samoo
Palikiro   Federacio de Mikronezio
Panamurbo   Panamo
Papeeto   Franca Polinezio
Paramaribo   Surinamo
Parizo   Francio
Pekino   Popola Respubliko Ĉinio
Pnom-Peno   Kamboĝo
Plimuto   Moncerato
Podgorico   Montenegro
Port-Luiso   Maŭricio
Port-Moresbo   Papuo-Nov-Gvineo
Portvilao   Vanuatuo
Portoprinco   Haitio
Portospeno   Trinidado kaj Tobago
Porto-Novo   Benino
Prago   Ĉeĥio
Prajo   Kaboverdo
Pretorio   Sud-Afriko
Priŝtino   Kosovo
Pyinmana   Birmo
Pjongjango   Nord-Koreio
Quito   Ekvadoro
Rabato   Maroko
Ramalaho Palestino
Rejkjaviko   Islando
Rigo   Latvio
Rijado   Sauda Arabio
Rod-Taŭno   Britaj Virgulininsuloj
Romo   Italio
Roseo   Dominiko
Saipano   Nord-Marianoj
San-Joseo   Kostariko
San-Juano (Porto-Riko)   Porto-Riko
Sanmarinurbo   San-Marino
San Salvadoro   Salvadoro
Sanao   Jemeno
Sankta Johano (Antigvo-Barbudo)   Antigvo kaj Barbudo
Santiago   Ĉilio
Santo Domingo   Dominika Respubliko
Sao-Tomeo   Santomeo kaj Principeo
Sarajevo   Bosnio kaj Hercegovino
Seulo   Sud-Koreio
Singapuro   Singapuro
Skopjo   Nord-Makedonio
Sofio   Bulgario
Sankta Georgo (Grenado)   Grenado
St. Helier Ĵersejo
Sanktpeterporto Guernsey
Sanktpiero   Sankta-Piero kaj Mikelono
Stanlejo Insuloj Falklandoj-Malvinoj
Stokholmo   Svedio
Sukro   Bolivio
Suvo   Fiĝio
Tajpeo   Tajvano (Taiwan)
Talino   Estonio
Taŝkento   Uzbekio
Tbiliso   Kartvelio
Tegucigalpo   Honduro
Teherano   Irano
Timbuo   Butano
Tirano   Albanio
Tiraspolo Ĉednestrio
Tokio   Japanio
Tórshavn Ferooj
Tripolo   Libio
Tunizo   Tunizio
Uagaduguo   Burkino
Ulanbatoro   Mongolio
Vaduzo   Liĥtenŝtejno
Vatikanurbo    Vatikanurbo
Viktorio   Sejŝeloj
Vieno   Aŭstrio
Vjentiano   Laoso
Vilno   Litovio
Varsovio   Pollando
Vaŝingtono   Usono
Velingtono   Nov-Zelando
Vilemstado   Nederlandaj Antiloj
Vindhuko   Namibio
Zagrebo   Kroatio
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Listo de ĉefurboj kaj Listo de ĉefurboj kaj plej grandaj urboj.

Planitaj ĉefurboj redakti

Landoj kun pluraj ĉefurboj redakti


  • Svislando (sidejo de la registaro kaj parlamento estas Berno, kiu estas nomita federacia urbo, de la nacia banko Zuriko kaj de la federacia tribunalo Laŭzano)

Landoj sen ĉefurboj redakti

Monako, Singapuro kaj la Vatikano estas urboŝtatoj, kaj tial ne havas ĉefurbon malsaman de la tuta lando.

Vidu ankaŭ redakti