Centr-Afrika Respubliko

lando en centra Afriko, sen marbordo, apud Ĉado, Sudano, Sud-Sudano, Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo, kaj Kameruno

Centr-Afrika Respubliko (CAR)Centr-Afriko[1] estas ŝtato en mez-Afriko. Ĉirkaŭas ĝin la landoj Kameruno (okcidente), Ĉado (norde), Sudano (nordoriente), Demokratia Respubliko Kongo (sude), kaj Respubliko Kongo (sudokcidente).

Centr-Afrika Respubliko
République centrafricaine
Ködörösêse tî Bêafrîka

Detaloj Detaloj
Nacia himno: La Renaissance (franclingve)
E Zingo (sangolingve)
Nacia devizo: "Unité, Dignité, Travail"
"Unueco, Digno, Laboro"
Situo de CAR en Afriko
suverena ŝtatolando sen maralirolandorespubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bango (france Bangui, sangoe Bangî)
Oficiala(j) lingvo(j) la franca kaj sangoa
Uzata(j) lingvo(j) pli ol 80
Plej ofta(j) religio(j) 35% indiĝenaj, 25% katolikaj, 25% protestantaj, 15% islamaj
Areo 622,984 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 4.216.666 laŭ takso de 2007, inter ili 33% estas gbajaoj, 27% bandaoj, la cetero diversaj aliaj etnoj. (2017)
Loĝdenso 6,77 loĝ./km²
Loĝantoj centrafrikanoj
Horzono +1
Interreta domajno .cf
Landokodo CF
Telefona kodo +236
Plej alta punkto Mont Ngaoui
Plej malalta punkto Ubangi
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Faustin-Archange Touadéra
Ĉefministro Félix Moloua
Nacia tago 1-a de decembro
Sendependiĝo disde Francio 13-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto centrafrika franko (XAF) (XAF)
MEP laŭ 2006
– suma 1,48 miliardoj da USD
– pokapa 355 USD
vdr

Ĉar plej da la teritorio de CAR situas en la riverbasenoj de Ŝari kaj Ubangi, la francoj nomis la kolonion, kiun ili starigis tie, Ubangi-Ŝari (Oubangui-Chari franclingve). Tiu francia kolonio Ubangi-Ŝari fariĝis aŭtonoma teritorio de la Franca Komunumo en 1958 kaj sendependa nacio en 1960. Dum pli ol tri jardekoj post sendependiĝo, regis la "respublikon" prezidentoj, kiujn oni ne elektis per vere demokratiaj balotoj, aŭ kiuj prenis potencon perforte.

Centr-Afrika Respubliko estas unu el la plej malriĉaj lokoj de la mondo, kaj unu el la 10 plej malriĉaj nacioj en Afriko, sed en 2001 la anglalingva revuo The Ecologist taksis, ke CAR estas la plej bona lando de la mondo ĉe daŭripova evoluo.

Geografio redakti

Centr-Afrika Respubliko estas lando tute sen marbordoj. Grandan parton de la lando okupas plataj aŭ malebenaj savanoj, plej ofte ĉirkaŭ 500 metrojn super la marnivelo. En la nordoriento troviĝas la montetoj Fetit, kaj en la nordokcidenta parto estas la granita altebenaĵo Jade-Masif, kiu altas 1143 metrojn super la marnivelo.

La klimato de CAR estas ĝenerale tropika. La vento Harmatano, kiu estas seka kaj polvoplena vintra vento, blovas tra norda CAR. La norda parto de la lando ankaŭ estas sub influo de dezertiĝado, kaj la nordorienta jam estas dezerto. La cetero de la lando estas inundiĝema pro la proksimaj riveroj.

Proksimume du trionoj de la lando kuŝas en la basenoj de rivero Ubangi, kiu fluas suden en riveron Kongo, kaj la cetera triono troviĝas en la baseno de la rivero Ŝari, kiu norden fluas en lagon Ĉado.

CAR estas la 43-a plej granda nacio de la mondo, kaj estas komparebla laŭ area grandeco al Ukrainio.

   

Administra divido redakti

Vidu ankaŭ : Prefektujoj de Centr-Afrika Respubliko

Centr-Afrika Respubliko estas dividita en 14 administrajn prefektujojn (préfectures), 2 "ekonomiajn prefektujojn" (préfectures economiques), nome Nana-Grébizi kaj Sangha-Mbaéré, kaj unu aŭtonoman komunumon (comune autonome), kiu estas la ĉefurba regiono Bango. La prefektujoj estas plu subdividita en 71 sub-prefektujojn (sous-préfectures).

La prefektujoj estas:

Historio redakti

Eksteraj kontaktoj redakti

Ĝis la frua 19-a jarcento, la popoloj de (hodiaŭ nomata) Centr-Afrika Respubliko loĝis ekster la plivastiĝanta limo de la islama regiono ĉirkaŭ Sudano, kaj tial havis relative malmultajn kontaktojn kun abrahamaj religioj aŭ nordaj ekonomioj. Dum la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento, tamen, islamaj komercistoj pli kaj pli penetris la regionon kaj prilaboris rilatojn kun lokaj gvidistoj por faciligi sian komercon kaj setladon.

La unuaj alvenoj de islamaj komercistoj estis iom pacaj kaj dependas de la subteno de la lokaj popoloj, sed post ĉirkaŭ 1850, sklavkomercistoj kune kun bone armitaj soldadoj eniris la regionon. De ĉirkaŭ 1860 ĝis 1910, sklavistoj el Sudano, Ĉado, Kameruno, Dar-al-Ĥuti (en norda CAR), kaj la nzakaroj kaj azandeoj (en suda CAR) "eksportis" tre multe da loĝantaro de orienta CAR, kiu rezulte havas tre malmultajn loĝantojn eĉ hodiaŭ.

Franca koloniismo redakti

 
Franclingva mapo pri iama kolonio Ubangi-Ŝari

Eŭropa penetrado en centrafrikan teritorion komenciĝis en la malfrua 19-a jarcento dum la tiel nomata disdivido de Afriko (de ĉirkaŭ 1875-1900). Grafo Savorgnan de Brazza helpis establi la francian Kongon kaj ĝian estrejon en la urbo nomata pro si, Brazavilo, kaj sendis ekspediciojn por peni plivastigi la teritoriajn pretendojn de Francio en Centr-Afriko.

Germanio, la Unuiĝinta Reĝlando, kaj reĝo Leopoldo la 2-a de Belgio ankaŭ konkuris por teritorio en la mezafrika regiono. En 1889 la francoj starigis antaŭpostenon ĉe la rivero Ubangi ĉe Bango, kiu poste fariĝis ĉefurbo de kolonio Ubangi-Ŝari kaj post tio ĉefurbo de CAR. Grafo de Brazza en 1890 kaj 1891 sendis ekspediciojn laŭ la rivero Sangha en nuntempan sudokcidentan CAR-on, tra la centro de la baseno Ubangi al lago Ĉado, kaj orienten laŭ rivero Ubangi al rivero Nilo. De Brazza kaj la koloniestro en Francio volis etendi la limojn de Francia Kongo por ligi la franciajn teritoriojn en okcidenta Afriko, norda Afriko, kaj orienta Afriko. En 1894, la limojn de Francia Kongo kaj tiujn de la "Libera Ŝtato Kongo" de Leopoldo la 2-a oni fiksis per diplomatiaj konsentoj. Kaj en 1899 la limon kun Sudano oni fiksis ĉe la akvodislimo Kongo-Nilo, lasinte Francion sen ĝia tre dezirita elirejo al Nilo.

En 1911, la riverbasenojn de Sangha kaj Lobaye oni cedis al Germanio pro traktato, kiu donis al Francio rajton agi libere en Moroko, kaj tial okcidenta Ubangi-Ŝari estis sub germania regado ĝis la unua mondmilito, dum kiu Francio rekonkeris la teritorion per centrafrikanaj trupoj.

En 1925, franca aŭtoro André Gide eldonis la libron Voyage au Congo ("Vojaĝo al Kongo"), en kiu li priskribis la firezulton de perforte devigata laborado ĉe la fervojo Kongo-Oceano, kaj elmontris la daŭrajn krimegojn, kiujn la franciaj firmaoj entreprenintaj en la kolonio faris al centrafrikanoj.

En 1928 granda insurekcio, la "Milito pri la rastra tenilo", komenciĝis en okcidenta Ubangi-Ŝari kaj daŭris kelkajn jarojn. Ĉi tio eble estis la plej granda kontraŭ-koloniisma ribelo en Afriko dum la intermondmilitaj jaroj.

Dum la 1930-aj jaroj, kotono, teo, kaj kafo fariĝis gravaj eksportaj kultivaĵoj en Ubangi-Ŝari, kaj elfosado de diamantoj kaj oro komenciĝis grandskale. Al kelkaj kotonaj firmaoj oni donis ekskluzivajn rajtojn super kotonproduktado, kaj tial la firmaoj povis fiksi la salajrojn de la centrafrikanaj dungitoj por plicertigi profitojn.

Sendependiĝo redakti

La 1-an de decembro 1958, kolonio Ubangi-Ŝari fariĝis aŭtonoma teritorio de Francio kaj alprenis la nomon République centrafricaine ("Respubliko Centr-Afrika"), kaj la 13-an de aŭgusto 1960, CAR fariĝis plene sendependa ŝtato disde Francio. David Dako fariĝis ĝia unua prezidento en 1962, post kiam li arestis sian precipan kontraŭinton Abel Goumba.

Post milita renverso ŝtatpotencon prenis kolonelo Jean-Bedel Bokassa la 31-an de decembro 1965, per la tiel nomata puĉo de la Sankta Silvestro. Li deklaris sin "eterna prezidento" en 1972, kaj en 1976 "imperiestro Bokassa la 1-a de la Centr-Afrika Imperio". En 1979 la imperiestron detronigis Francio, por ke David Dako estu "restarigata" al ŝtatpotenco, kaj li siaflanke mem estis renversita en 1981 de generalo André Kolingba.

En 1986 oni adoptis novan konstitucion.

En 1993 la unua ajn pli-malpli demokratia baloto de CAR okazis, kaj Ange-Félix Patassé, antaŭe ĉefministro de la Centr-Afrika Imperio, gajnis la prezidentecon. En 1995 alia nova konstitucio alpreniĝis.

En 2001 Patassé venkis puĉon pere de helpo de fremdaj trupoj el Demokratia Respubliko Kongo kaj Libio, sed en 2002 el li François Bozizé prenis ŝtatpotencon per surpriza atako, kiam Patassé estis ekster la lando. Bozizé enoficigis Abel Goumba kiel vicprezidenton.

 
La plejparto de Birao, ĉefurbo de Vakaga, estis bruligita en 2007 dum batalado de la Centr-Afrika enlanda milito

Enlanda milito redakti

Komencis la Centr-Afrikan enlandan militon ribelo en 2003 de la Unio de fortoj demokratiaj por la rekuniĝo (france Union des Forces Démocratiques pour le Rassemblement, aŭ UFDR) gvidata de Michel Detodia, post kiam la nuna prezidento de CAR, François Bozizé, prenis ŝtatpotencon per puĉo. Tamen la efektiva batalado komenciĝis en 2004. La enlanda milito eble estas ligita al la Darfura milito en apuda Sudano — la registaro de CAR diras, ke la ribelantoj klopodas el Darfuro per la apogo de la sudana registaro.

UFDR estas alianco konsistanta el tri grupoj: la Grupo de agado patrujisma por la liberigo de Centr-Afriko (GAPLC, france Groupe d'action patriotique pour la liberation de Centrafrique), la Movado de liberigontoj centrafrikanaj por la justeco (MLCJ, france Mouvement des libérateurs Centrafricains pour la justice), kaj la Fronto demokratia centrafikana (FDC, france Front démocratique Centrafricain).

UFDR subskribis pacakordon kun la registaro la 13-an de aprilo 2007, en Birao. Laŭ la konsento, UFDR ricevos ĝeneralan amnestion, agnoskon kiel politika partio, kaj ĝiaj batalistoj aliĝos al la armeo.

La milito estis katastrofo por CAR, aparte en la nordaj kamparaj regionoj de tiu lando. Dekoj da miloj da homoj estis devigitaj forlasi hejmojn pro la malpaco. Vojoj, iam plenaj de vilaĝanoj vendantaj fruktojn kaj legomojn kaj irantaj al bazaro, nun estas tute forlasitaj.

Kvankam la ribeluloj ne estas senkulpaj, la plejmulton de senleĝaj mortpunoj kaj preskaŭ ĉiujn vilaĝajn bruligojn faris la trupoj de la Centr-Afrika registaro.

Politiko redakti

Vidu ankaŭ : Listo de prezidantoj de Centr-Afrika Respubliko

La lando nuntempe estas sub la regado de prezidento François Bozizé. Novan konstitucion voĉdonintoj aprobis per plebiscito la 5-an de decembro, 2004. Plene plurpartiajn balotojn oni faris en marto 2005, kun dua decidiga rundo de voĉdonado maje. Bozizé estis deklarita la gajninto post la dua balota rundo.

Perforto kaj malpaco daŭris post la balotado tamen.

Ekstera politiko redakti

La Centr-Afrika Respubliko apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko. CAR ankaŭ estas ano de la Afrika Unio.

 
Knabo ludas per bruligita lanterno en la bruligita urbo Birao

Ekonomio redakti

La ekonomion de CAR superregas la kultivado kaj vendado de manĝeblaj rikoltaĵoj tiaj, kiel manioko, ternuksoj, maizo, sorgo, milio, sezamo, kaj bananoj. La gravecon de manĝkultivaĵoj kontraste al eksportataj unukultivoj oni elmontras per la fakto, ke maniokon (la ĉefmanĝaĵo de plej multaj centrafrikanoj) oni produktas po inter 200.000 kaj 300.000 tunoj jare, dum kotonon (la precipa eksportata monkultivaĵo) oni produktas po inter 25.000 kaj 45.000 tunoj jare.

La pokapan MEP-on de centrafrikanoj oni ofte registras kiel proksimume 350 dolarojn jare, unu el la plej malalta en la mondo, sed tiu statistiko estas surbaza de raportitaj vendoj kaj ĝenerale ignoras la pli gravan sed ne-registratan vendadon de manĝaĵoj, tie-produktataj alkoholaĵoj (ekz. sorg-biero), diamantoj, eburo, viando de sovaĝaj bestoj, tradicia medikamento, ktp. La neformala ekonomio de CAR estas pli grava ol la formala ekonomio por plej multaj centrafrikanoj.

Esperantistoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti