La rivero Ubangi (/uːˈbæŋɡi/) aŭ en Esperanto Ubango estas grava alfluanto de rivero Kongo en centra Afriko. Ĝi komenciĝas ĉe la kuniĝo de la riveroj Mbomou kaj Uele, fluas okcidenten proksimume 350 kilometrojn, tie kurbiĝas sudokcidenten, pasas tra Bangui, kaj fine fluas suden 500 pliajn kilometrojn ĝis la Kongo.

Ubangi (Ubango)
la rivero proksime al la urbo Bangui, Centr-Afrika Respubliko
rivero
Bazaj informoj
Situo  Demokratia Respubliko Kongo,  Centr-Afrika Respubliko kaj (mallongvoje lime)  Respubliko Kongo en Afriko
Longeco 1 120 km
Akvokolekta areo 772 800 km²
Averaĝa trafluo 4 000 m³/s
Fluo
Fonto kunfluo de la riveroj Mbomou kaj Uele
- Alteco super marnivelo 395 m[1]
- Koordinatoj 4° 7′ 23″ N, 22° 26′ 7″ O (mapo)4.123055555555622.435277777778
Enfluejo en la riveron Kongo
- Alteco 295 m
- Koordinatoj 0° 30′ 39″ S, 17° 42′ 30″ O (mapo)-0.5108333333333317.708333333333
Altecodiferenco 100 m
Geografio
Trairataj urboj Bangui
Map
Ubangi (Ubango)
vdr

Kune kun rivero Kongo, ĝi estas grava trafikvojo por riverboatoj de la regiono.

De sia komencpunkto ĝis 100 km preter Bangui, la Ubangi difinas la limon inter Centr-Afrika Respubliko (CAR) kaj Demokratia Respubliko Kongo (DRK, Kongo Kinŝasa), kaj pretere formas la limon inter DRK kaj Respubliko Kongo (Kongo Brazavila), ĝis ĝi atingas la riveron Kongo.

En la 1960-aj jaroj, oni proponis planon por deturni riveron Ubangi al lago Ĉado. Laŭ la plano, la akvo el la Ubangi povus revigligi tiun lagon kaj vivteni fiŝkaptadon kaj agrikulturon por dekoj da milionoj da mezafrikanoj.

Provincoj en Kongo redakti

Referencoj redakti

  1. J. Callede, Y. Boulvert, J-P. Thiebaux: Le bassin de l'Oubangui, Kap. 4