La termino agrikulturo estas dividebla en du ĉefajn partojn[1]:

Uzo de teknikaj rimedoj en la moderna terkultivado: draŝrikolta maŝino ĉe rikolto de tritiko.

1. Terkultivadoagrokulturo [2], la homa aktiveco konsistante en kultivado de teroj por produkti plantojn por nutri homojn aŭ bestojn.

2. Bestotenadobestobredado, la homa aktiveco konsistante en tenado de utilaj bestoj (brutoj) por nutri homojn.

Traktoroj en terpomaj kampoj.

Ĝi estas branĉo de la materiala produktado, kiu produktas bazmaterialojn nutrocele aŭ por la industrio. Ĝi grave dependas de la natura medio: la grundo (agro), klimato (vetero), situo ks ĉar ĝi estas transformado de la natura medio tiel ebliganta elpreni vegetaĵojn kaj bestojn utilajn al la homaro. La periodojn kaj rendimenton de la procezo difinas la sezonoj kaj la kreskaj, nutraj, plimultiĝaj nombroj de bestoj, plantoj, bakterioj.

Speciala trajto de la agrikulturo estas la amplekso de disponebla agro. Ĝi estas hodiaŭ konstanta. Oni gajnas agrojn en la tropika zono sed aliflanke perdiĝas pro la urba kaj industria ampleksiĝo. Krome foje oni abandonas kampojn kiuj iam estis profite kultivindaj, sed pro diversaj tialoj nuntempe tio jam ne tiom utilas. La tero disponebla por agrikulturo estas nomata plugebla tero.

La du ĉefaj branĉoj de agrikulturo estas la menciitaj agrokulturado kaj bestobredado. Sed menciendas ankaŭ aliaj aktivecoj. La forstkulturo (arbarkulturo), bredado de sovaĝaj bestoj, fiŝobredado ne apartenas rekte al la agrikulturo, sed tamen ekonomike kaj politike enkalkuliĝas, same kiel ĉasado kaj fiŝkaptado.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Agrikulturhistorio.
 
Tradicia terkultivado en Sudano utiligante fosbastonon.
 
La falĉileto de sumera rikoltisto farita de elbakita argilo (ĉ. 3000 a.n.e.).

Agrikulturaj praktikoj kiaj ekzemple irigacio, kultivciklo, apliko de sterkoj kaj insekticidoj, kaj la malsovaĝigo de brutaro estis evoluigita antaŭ longe, sed esti farinta grandan progreson en la pasinta jarcento. La agrikulturhistorio ludis gravan rolon en homa historio, ĉar agrikultura progreso estis decida faktoro en tutmonda sociekonomia ŝanĝo. Labordivido en agrikulturaj socioj faris ordinarajn specialiĝojn malofte viditaj ĉe kulturoj de ĉasistoj-kolektistoj, kio permesis la kreskon de urboj kaj eĉ grandurboj, nun nomitaj civilizoj, kaj la kompleksajn sociojn. Kiam farmistoj iĝis kapablaj je produktado de manĝaĵo preter la bezonoj de siaj propraj familioj, aliaj en ilia socio estis liberaj dediĉi sin al projektoj krom manĝakiro.

Historiistoj kaj antropologoj longe argumentis ke la evoluo de agrikulturo ebligis civilizon. Laŭ geografiisto Jared Diamond, la kostoj de agrikulturo estis jenaj: "la meza ĉiutaga nombro da laborhoroj pliiĝis, nutrado plimalboniĝis, infektaj malsanoj kaj korpoeluzado estis pliigitaj, kaj vivotempo mallongiĝis."[3]

Prahistoriaj originoj redakti

Fruktoĝardeno, fabrik-bazita manĝaĵproduktada sistemo, supozeble estis la plej malnova agroekosistemo de la mondo.[4] Tiuj arbar-ĝardenoj originiĝis de la pratempo laŭlonge de ĝangalecaj kotecaj riverbordoj kaj de la malsekaj elstaraĵoj de musonaj regionoj. En la laŭpaŝa procezo de familioj plibonigantaj sian tujan medion, utilaj arboj kaj plantospecioj estis identigitaj, protektitaj kaj plibonigitaj dum nedezirindaj specioj estis eliminitaj. Poste superaj fremdaj specioj estis selektitaj kaj integritaj en la ĝardeno de la familio.[5]

Revoluciaj aperoj redakti

 
Terasigitaj rizkampoj per rizterasoj en Orienta Timoro.
 
La Araba Agrikultura Revolucio, komenciĝanta en Al-Andalus (islama Hispanio), transformis agrikulturon per plibonigitaj teknikoj kaj la disvastigo de kultivaĵoj.

Agrikulturo ekis sendepende en diversaj partoj de la mondo, kaj inkludis diversajn gamojn de taksonoj. Almenaŭ 11 apartaj regionoj de la Malnova kaj de la Nova Mondoj estis konsideritak kiel sendependaj devenejoj.[6] Naturaj grenoj estis kolektitaj kaj manĝitaj el almenaŭ antaŭ 105 000 jaroj.[7] Porkoj estis aldomigitaj en Mezopotamio antaŭ ĉirkaŭ 15 000 jaroj.[8] Rizo estis malnutarigita en Ĉinio antaŭ inter 13 500 kaj 8 200 jaroj, sekve de mungaj, sojaj kaj azuki faboj. Ŝafoj estis aldomigitaj en Mezopotamio antaŭ inter 13 000 kaj 11 000 jaroj.[9] El antaŭ ĉirkaŭ 11 500 jaroj, la ok neolitikaj pioniraj rikoltoj nome amela kaj unugrajna tritiko, ŝelenhava hordeo, pizoj, lentoj, amara vicio, kikeroj kaj lino estis kultivataj en Levantenio. Bovoj estis aldomigitaj el naturaj uroj en areoj de moderna Turkio kaj Pakistano antaŭ ĉirkaŭ 10 500 jaroj.[10] En Andoj de Sudameriko, terpomoj estis malnaturigitaj antaŭ inter 10 000 kaj 7 000 jaroj, kune kun faboj, kokao, lamoj, alpakoj, kaj kobajoj. Sukerkano kaj kelkaj radiklegomoj estis malnaturigitaj en Nov-Gvineo antaŭ ĉirkaŭ 9 000 jaroj. Sorgo estis malnaturigita en Sahelo en Afriko antaŭ ĉirkaŭ 7 000 jaroj. Kotono estis malnaturigita en Peruo antaŭ ĉirkaŭ 5 600 jaroj,[11] kaj estis sendepende malnaturigita ankaŭ en Eŭrazio oni ne scias kiam. En Mezameriko, natura teosinto estis malnaturigita al maizo antaŭ ĉirkaŭ 6 000 jaroj.[12]

En la Mezepoko, en la islama mondo kaj en Eŭropo, agrikulturo estis transformita per plibonigaj teknikoj kaj per la disvastigo de kultivplantoj, kiaj per la enkonduko de sukerindustrio, rizo, kotono kaj fruktarboj kiaj la oranĝo en Eŭropon tra Al-Andalus.[13][14] Post la Kolumba interŝanĝo el 1492 oni alportis novmondajn rikoltojn kiaj maizo, terpomoj, batatoj kaj manioko al Eŭropo, kaj malnovmondajn rikoltojn kiaj tritiko, hordeo, rizo kaj rapo, kaj gregon kia ĉevaloj, bovoj, ŝafoj kaj kaproj al Ameriko.[15]Irigacio, kultivciklo, kaj sterkoj estis enkondukitaj tuj post la Neolitika Revolucio kaj disvolviĝis multe plie en la pasintaj 200 jaroj, starte per la Brita Agrikultura Revolucio. Ekde 1900, agrikulturo en la disvolvigitaj landoj, kaj je malplia etendo en la disvolviganta mondo, vidis grandajn plialtigojn en produktiveco laŭ homa laboro estis anstataŭata de mekanizado, kaj helpata de sintezaj sterkoj, pesticidoj, kaj selekta bredado. La metodo Haber-Bosch ebligis la sintezon de amonia nitrato kiel sterko je industria skalo, ege pliigante la rikoltan produkton.[16][17] Moderna agrikulturo vekis politikajn temojn kiaj akvopoluado, biobrulaĵoj, genetike modifitaj organismoj, tarifoj kaj agrikulturaj subvencioj, konduke al alternativaj alproksimiĝoj kiaj la ekologia agrikulturo.[18][19]

Neolitiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Neolitika revolucio.
 
Draŝado de greno en antikva Egiptujo.

La Fekunda Duonluno de Sudokcidenta Azio unue vidis la malsovaĝigon de bestoj, komencante la neolitikan revolucion. Inter antaŭ 10 000 kaj 13 000 jaroj, la prapatroj de moderna brutaro, ŝafoj, kaproj kaj porkoj estis malsovaĝigitaj en tiu areo. La laŭpaŝa transiro de natura rikoltlaboro ĝis konscia kultivado okazis sendepende en pluraj lokoj ĉirkaŭ la globo.[20] Agrikulturo enkalkulis la subtenon de pliigita loĝantaro, kaŭzante pli grandajn sociojn kaj poste la evoluon de grandurboj. Ĝi ankaŭ kreis la bezonon de pli granda organizo de politikaj rajtigoj (kaj la kreado de socia tavoliĝo), ĉar decidoj devis fariĝi koncerne laboron kaj rikoltasignadon kaj aliraj rajtoj al akvo kaj tero. Agrikulturo okazigis senmovecon, kiam loĝantaroj kontentiĝis resti ie je longaj tempodaŭroj, kio kaŭzis la amasiĝon de materiaj varoj.[21]

Fruaj neolitikaj vilaĝoj montras signojn de la kapablo prilabori grenon, kaj la Proksima Oriento estas la praa hejmo de la prapatroj de tritiko, hordeo kaj pizoj. Ekzistas spuroj de la kultivado de figoj en la Jordana Valo tiom longe kiom antaŭ 11 300 jaroj, kaj de cerealo- (greno) produktado en Sirio antaŭ ĉirkaŭ 9 000 jaroj. Dum la sama periodo, farmistoj en Ĉinio komencis kulturi rizon kaj milion, utiligante homfaritajn inundojn kaj fajrojn kiel parton de sia kultivadreĝimo.[20] Fibrokultivaĵoj estis kulturitaj dekomence kiel manĝkultivaĵoj, kak tiele Ĉinio kulturis kanabon kaj kotonon kaj same sendepende en Afriko kaj Sudameriko, kaj la Proksima Oriento malsovaĝigantan linon.[22] La uzado de grundamendoj, inkluzive de stalsterko, fiŝoj, kompoŝto kaj cindro, ŝajnas esti komenciĝinta frue, kaj evoluigita sendepende en pluraj lokoj de la mondo, inkluzive de Mezopotamio, la Nilvalo kaj orienta Azio.[23]

 
Romia rikoltmaŝino.

Kukurboj estis kultivitaj en Meksiko antaŭ preskaŭ 10 000 jaroj, dum maizo-similaj plantoj, derivitaj de la natura genro Zeo, komencis esti viditaj je proksimume antaŭ 9 000 jaroj. La derivaĵo de Zeo en modernan maizon estis malrapida, aliflanke, kaj ĝi prenis ĝis antaŭ 5 500[20] ĝis 6 000 jaroj por iĝi tio kion oni hodiaŭ konas kiel maizo. Ĝi tiam iom post iom disvastiĝis en tuta Nordameriko kaj estis la plej grava kultivaĵo de indianoj dum eŭropa esplorado.[24] Faboj estis kulturitaj ĉirkaŭ la sama tempo, kaj kune tiuj tri plantoj formis la trifratan nutrofondon de multaj denaskaj loĝantaroj en Norda kaj Meza Ameriko. Kombinitaj kun piproj, tiuj kultivaĵoj disponigis ekvilibran dieton por granda parto da la kontinento.[25] Vinberoj unue estis kreskigitaj por vino antaŭ ĉirkaŭ 8 000 jaroj, en la Suda Kaŭkazo, kaj antaŭ 3000 a.n.e., atingis la Fekundan Duonlunon, la Jordanan Valon kaj Egiptujon.[26]

 
Fekunda duonluno.

Agrikulturo avancis al Eŭropo iomete poste, atingante la nordorienton de la kontinento de la oriento ĉirkaŭ 4000 a.n.e. La ideo ke agrikulturo atingis Eŭropon, anstataŭ sendepende formiĝi tie, kondukis al du ĉefaj hipotezoj. La unua estas "ondo de antaŭeniĝo", kiu diras, ke agrikulturo vojaĝis malrapide kaj konstante trans la kontinenton, dum la dua, "populacisalta" teorio, diras, ke ĝi moviĝis laŭ saltoj.[27] Antaŭ proksimume 6000 jaroj, ĉevaloj unue komencis esti malsovaĵigitaj en la eŭraziaj stepoj. Komence uzitaj por manĝaĵo, estis rapide malkovrite, ke ili estas utilaj por kampolaboro kaj portado de varoj kaj homoj.[28] Antaŭ proksimume 5 000 jaroj, sunfloroj unue estis kultivitaj en Nordameriko, dum la regiono de Andoj en Sudameriko evoluigis la terpomon.[20] Ĉe ne tiom grava centro de malsovaĝigo, la indiĝenaj popoloj de la posta Orienta Usono ŝajne estis kulturintaj multajn kultivaĵojn, inkluzive de tabako.[29]

Bronz- kaj Fer-epokoj redakti

Sumero redakti

 
Hejmigitaj bestoj ĉe cilindrosigelo de Sumero. 2500 a.n.e.

Farmistoj de Sumero estis kreskintaj cerealojn kiaj hordeo kaj tritiko, ekloĝantaj en vilaĝoj jam ĉirkaŭ 8000 a.n.e., pro la malaltaj pluvokavnto de la regiono, la agrikulturo dependis el la riveroj Tigris kaj Eŭfrato. Irigaciaj kanaloj kondukantaj el la riveroj ebligis la kreskon de cerealoj en sufiĉe grandaj kvantoj por elteni urbojn. La unuaj plugiloj aperis en piktogramoj el Uruk de ĉirkaŭ 3000 a.n.e.; semo-plugiloj kiuj enmetis semojn en la plugita grundo aperas ĉe sigeloj de ĉirkaŭ 2300 a.n.e. Vegetalaj kultivaĵoj estis pizoj, lentoj, kikeroj, faboj, cepoj, ajloj, laktukoj, poreoj kaj brasikoj. Ili kreskis ankaŭ fruktojn kiaj daktiloj, vinberoj, pomoj, melonoj, kaj figoj. Kune kun tiu farmado, Sumeroj ankaŭ kaptis fiŝojn kaj ĉasis ĉasbirdojn kaj gazelojn. La viando de ŝafoj, kaproj, bovoj kaj kortobirdoj estis manĝata, ĉefe de elitoj. Fiŝoj estis konservitaj per sekigado, saligado kaj fumigado.[30][31]

Antikva Egipto redakti

 
Agrikulturaj scenoj de draŝado, grenstokado, rikoltado pere de falĉiletoj, elfosado, arbohakado kaj plugado en Antikva Egipto. Tombo de astronomo Naĥt, 15a jarcento a.n.e.

La civilizo de Antikva Egipto dependis el la rivero Nilo kaj de ties dependaj sezoninundoj. La antaŭvideblo de la fluktuoj de la rivero kaj la fekunda grundo permesis al la egiptanoj konstrui imperion sur la bazo de granda agrikultura riĉo. Egiptanoj estis inter la unuaj popoloj kiuj praktikis agrikulturon je granda skalo, ebligita de la disvolvigo de la riverbasena irigacio.[32] Ties bazaj manĝokultivoj estis greno kia tritiko kaj hordeo, kun industriaj kultivoj kiaj lino kaj papiruso.[33]

Indus-valo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Induso-civilizacio.

Kotono estis kultivata jam ĉirkaŭ la 5a-4a jarmiloj a.n.e.[34] Tritiko, hordeo, kaj jujubo estis aldomigitaj en la Hinda subkontinento ĉirkaŭ 9000 a.n.e. Aldomigo de ŝafoj kaj kaproj tuj sekvis.[35] Kultivado de hordeo kaj de tritiko — kun la aldomigo de gregoj, ĉefe de ŝafoj kaj kaproj — pluis en la Kulturo Mehrgarh ĉirkaŭ 8000–6000 a.n.e.[36][37] Tiu periodo vidis ankaŭ la unuajn aldomigojn de elefantoj.[35] Rura paŝtismo en Hindio inkludis draŝadon, plantadon en strioj — ĉu de du aŭ de ses — kaj stokadon de greno en grenejoj.[37][38] Ĉirkaŭ la 5a jarmilo a.n.e., agrikulturaj komunumoj iĝis disvastigitaj en Kaŝmiro.[37] Irigacio disvolviĝis en la Induso-civilizacio ĉirkaŭ 4500 a.n.e.[39] La grando kaj prospero de la Indusa civilizo kreskiĝis kiel rezulto de tiu plinovigo, kio eventuale kondukis al pli planitaj setlejoj kiuj faris jam uzadon de drenado kaj de eligaj kanaletoj aŭ tuboj.[39] Arkeologia pruvaro de animal-tirita plugilo datas jam el 2500 a.n.e., en la Indus-Vala Civilizo.[40]

Antikva Ĉinio redakti

 
Tomba murpentraĵo de la dinastio Han kiu montras plugadon fare de Shennong, la legenda "Dia Farmisto".

Registroj el la Militaj Ŝtatoj, de la dinastio Qin, kaj de la dinastio Han havigas bildon de la komenco de la agrikulturo en Ĉinio el la 5a jarcento a.n.e., kio inkludas tutlandan sistemon de grenejoj kaj disvastigatan uzadon de silkokulturo. Grafa frua ĉina libro pri agrikulturo estas Ĉimin Jaoŝu de la jaro 535 n.e., verkita de Jia Siksia.[41] La verko de Jia citas multajn aliajn ĉinajn librojn kiuj estis verkitaj antaŭe, sed jam ne plu ekzistis.[42] La enhavo de la libro de Jia inkludas sekciojn pri terpreparado, semado, kultivado, fruktoĝardenado, forstado kaj bestobredado. La libro inkludas periferie ankaŭ rilatan enhavon kovrantan komercajn kaj kuirartajn uzojn de kultivaĵoj.[43] Tiu verko montriĝis influa sur postaj ĉinaj agronomoj, kiaj Ŭang Ĵen kaj lia sukcesa Nong Ŝu de la jaro 1313 n.e.[42]

Por agrikulturaj celoj, la ĉinoj estis plinovigintaj la martelmaŝinon kiu uzis energion hidraŭlikan ĉirkaŭ la 1a jarcento a.n.e.[44] Kvankam ili trovis ankaŭ aliajn celojn, ties ĉefa funkcio estis frapi, senŝeligi, kaj poluri grenon, kio alimaniere devus esti farita permane. Ĉinoj komencis ankaŭ uzi la ĉenpumpilon ĉirkaŭ la 1a jarcento n.e., uzanta energion de akvoradooksoj pelantaj sistemon de mekanikaj radoj.[45] Kvankam la ĉenpumpilo trovis uzon en publikaj vorkoj por havigi akvon por urba kaj palaca tubotransportado,[46] ĝi estis uzata ege por plialtigi akvon kaj plenigi irigaciajn kanalojn kaj kanaletojn por plugebla tero.[47] Ĉirkaŭ la fino de la dinastio Han en la fino de la 2a jarcento, oni disvolvigis pezajn plugilojn havantajn ferajn plugilerojn.[48][49] Tiuj malrapide disvastiĝis okcidenten, revoluciante farmadon en Norda Eŭropo ĉirkaŭ la 10a jarcento. (Thomas Glick, tamen, argumentas, ke disvolvigo de ĉina plugilo okazis tiom malfrue kiom je la 9a jarcento, kio pravigus sian etendon orienten el similaj desegnoj konataj en Italio ĉirkaŭ la 7a jarcento.)[50]

Azia rizo estis aldomigita antaŭ 8 200 – 13 500 jarojn en Ĉinio, kun unusola genetika origino el la natura rizo Oryza rufipogon,[51] en la regiono de la valo de la Perlorivero de Ĉinio. Rizkultivado poste disvastiĝis al Suda kaj Sudorienta Azio.[52]

Romia Imperio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia Imperio.
 
Romia rikoltilo, Treviro.

En grek-romia antikvo, agrikulturo uzis teknikojn pionirigitaj de Sumeranoj, transmisiitaj al ili fare de sekvaj kulturoj, kun specifa emfazo al la kultivado de varoj por komerco kaj eksportado. Romanoj metis la bazon por la ekonomia sistemo de senjorio pere ekzemplo de servuteco, kio floros en la Mezepoko. La farmograndoj en Romio povas esti dividata en tri kategorioj. Malgrandaj farmoj estis el 18-88 iugera (unu iugerum egalas al ĉirkaŭ 0.65 akreoj). Mezgrandaj farmoj estis el 80-500 iugera. Grandaj bienoj (nome latifundia) estis de ĉirkaŭ 500 iugera.[53]

La romianoj havis kvar sistemojn de farmadministrado: rekta laboro fare de la posedanto kaj de sia familio; dum sklavoj faris plej laboron sub superrigardo de sklavestroj; tenantofarmado en kiu la posedanto kaj la tenanto dividas la farman produkton; kaj situacioj en kiuj farmo estis luita al tenanto.[53] Estis granda kvanto de komerco inter la provincoj de la imperio, kaj ĉiuj regionoj de la imperio iĝis interdependaj unu de aliaj, kelkaj provincoj specializiĝis en la produktado de greno, aliaj de vino kaj aliaj de olivoleo, depende el la grundotipo. Ĉefe la grandurbo Romo kaj aliaj urboj dependis el la liverado de manĝaĵoj havigitaj el agrikulturaj regionoj.

Ameriko redakti

 
Ĉikomekoatl, azteka diino de agrikulturo.

En Mezameriko, natura teosinto estis transformita pere de homa selektado en la praulo de moderna maizo, antaŭ pli ol 6 000 jaroj. Ĝi laŭgrade etendiĝis tra Nordameriko kaj estis la ĉefa kultivaĵo de indiĝenaj amerikanoj en la tempo de esplorado fare de eŭropanoj.[54] Aliaj mezamerikaj kultivaĵoj estis centoj da variaĵoj de surloke aldomigitaj kukurboj kaj faboj, dum kakao, ankaŭ aldomigita en la regiono, estis ĉefa kultivaĵo.[55] La meleagro, unu el la plej gravaj viandobirdoj, estis probable aldomigita en Meksiko aŭ en la teritorioj de Sudokcidenta Usono.[56]

En Mezameriko, la Aztekoj estis aktivaj farmistoj kaj havis agrikulturbazitan ekonomion. La tero ĉirkaŭ Lago Tekskoko estis ege fekunda, sed ne sufiĉe granda por produkti la kvanton de manĝaĵoj necesaj por la loĝantaro de ties etendanta imperio. La Aztekoj disvolvigis irigaciajn sistemojn, formis montetajn terasojn, fekundigis sterke ties grundon, kaj disvolvigis ĉinampojn aŭ artefaritajn insulojn, konatajn ankaŭ kiel "flosĝardenoj". La Majaoj inter 400 a.n.e. kaj 900 n.e., uzis etendajn kanalojn kaj zorgis kamposistemojn por farmigi marĉojn de la Jukatana Duoninsulo.[57][58]

 
Inkaaj farmistoj uzantaj ĉaki taklla, hom-energia pied-plugilo.

En la regiono de Andoj de Sudameriko, kun civilizoj kiaj la Inkaoj, la ĉefa rikolto estis la terpomo, aldomigita proksimume antaŭ 7 000 – 10 000 jaroj.[59][60][61] Kokao, ankoraŭ grava kultivaĵo ĝis nun, estis aldomigita en Andoj, same kiel arakidoj, tomatoj, tabako, kaj ananasoj.[55] Kotono estis aldomigita en Peruo ĉirkaŭ 3 600 a.n.e.[11] Ankaŭ animaloj estis aldomigitaj, kiaj lamoj, alpakoj, kaj kobajoj.[62]

La indiĝena popolo de Orienta Usono ŝajne aldomigis nombrajn kultivaĵojn. Sunfloroj, tabako,[63] variaĵoj de kukurboj kaj de kenopodio (Chenopodium), same kiel Iva annua kaj la hordeo Hordeum pusillum, estis aldomigitaj.[64][65] Naturaj manĝaĵoj kiaj natura rizo kaj sukeracero estis rikoltitaj.[66] La plej oftaj variaĵoj de fragoj estis aldomigitaj el Orienta Nordameriko.[67] Du gravaj kultivaĵoj, pekanoj kaj naturaj vinberoj, estis uzataj etende el prahistoriaj tempoj sed ŝajne ne estis aldomigitaj ĝis la 19a jarcento.[68][69]

La indiĝenoj de tio kio estas nune Kalifornio kaj en la Pacifika Nordokcidento praktikis variajn formojn de arbarĝardenado kaj de hakado kaj bruligado en arbaroj, herbejoj, miksitaj arbaroj kaj humidejoj, por certigi, ke dezirata manĝo kaj medicinaj plantoj pluestu disponeblaj. La Indianoj kontrolis fajron je regiona skalo por krei malalt-intensan fajrekologion kiu evitu pli grandajn, katastrofajn incendiojn kaj eltenu malalt-densan agrikulturon en izola rotacio; ia speco de "natura" permakulturo.[70][71][72][73]

Mezepokoj al Moderna Epoko redakti

El 100 a.K. al 1600 p.K., la monda loĝantaro plukreskiĝis kun la teruzado, kiel pruvas la rapida pliiĝo en la elsendoj de metano el bovoj kaj la kultivado de rizo.[74]

Araba mondo redakti

 
La uzado de norio, nome akvoradoj por levi akvon por irigacia kaj hejma uzoj estis inter la teknologioj enkondukitaj al Eŭropo tra Al-Andalus en la mezepoka islama mondo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Araba Agrikultura Revolucio.

El la 8a jarcento, la mezepoka islama mondo entreprenis transformadon en agrikultura praktiko, priskribita de historiisto Andrew Watson kiel Araba Agrikultura Revolucio.[13] Tiu transformado estis helpata de nombraj faktoroj kiaj la disvastigo de multaj kultivaĵoj kaj plantoj laŭlonge de la islamaj komercvojoj, la etendo de pli antaŭeniraj farmoteknikoj, kaj agrikultur-ekonomia sistemo kiu promesis pliigajn rezultojn kaj efikecon. La nova agrikultura praktiko ŝanĝis la ekonomion, la distribuadon de la loĝantaro, la vegetalan kovron, la agrikulturan produktadon, la nivelojn de loĝantaro, urban kreskon, la distribuadon de la laborfortoj, la kuirarton, dieton, kaj vestomanieron tra la tuta islama mondo. Islamaj komercistoj kovris multon de la Malnova Mondo, kaj la komerco ebligis la disvastigon de multaj kultivaĵoj, plantoj kaj farmoteknikoj tra la tuta mondoregiono, same kiel la adaptadon de kultivaĵoj, plantoj kaj teknikoj el transe al la islama mondo.[13] Tiu disvastigo enmetis ĉefajn kultivaĵojn en Eŭropon tra Al-Andalus, kun la teknikoj por ties kultivado kaj kuirado. Sukerkano, rizo, kaj kotono estis inter la ĉefaj kultivaĵoj transpasataj, kun citrusoj kaj aliaj fruktarboj, nuksarboj, legomoj kiaj melongeno, spinaco kaj folibeto, kaj la uzado de spicoj kiaj kumino, koriandro, muskato kaj cinamo. Intensiva irigacio, kultivciklo, kaj agrikulturaj lernolibroj estis amplekse adoptitaj. Irigacio, parte bazita sur romia teknologio, faris uzadon de noriaj akvoradoj, akvomuelejoj, akvobaraĵoj kaj rezervejoj.[13][14][75]

Eŭropo redakti

En la Mezepoko okazis pluaj plibonigoj en agrikulturo. Monaĥejoj etendiĝis tra tuta Eŭropo kaj iĝis gravaj centroj por la kolekto de konoj rilataj al agrikulturo kaj forstado. La sistemo de Senjorio ebligis al grandaj terposedantoj kontroli sian teron kaj siajn laboristojn, en la formo de kamparanoj aŭ servutuloj.[76] Dum la mezepoka periodo, la Araba mondo ludis gravan rolon en la interŝanĝo de kultivaĵoj kaj teknologio inter la kontinentoj Eŭropo, Azio kaj Afriko. Krom transporti nombrajn kultivaĵojn, ili enkondukis la koncepton de somera irigacio en Eŭropon kaj disvolvigis la komencojn de la sistemo de plantejoj de sukerkano ĉefe per uzado de sklavoj por intensa kultivado.[77]

 
Agrikultura kalendaro el manuskripto de Pietro de Crescenzi.

Ĉirkaŭ la jaro 900, disvolvigoj en ferfandado ebligis pliigon de produktado en Eŭropo, kondukante al disvolvigoj en la produktado de agrikulturaj iloj kiaj plugiloj, permanaj iloj kaj hufoferoj. La peza plugilo pliboniĝis el la pli frua tirplugilo, kun la adoptado de la ĉina deŝutila plugilo por turnigi la pezajn, humidajn grundojn de norda Eŭropo. Tio kondukis al la klarigado de arbaroj de norda Eŭropo kaj al pliigo de la agrikultura produktado, kiu siavice kondukis al pliigo de la loĝantaro.[78] Samtempe, farmistoj en Eŭropo el kultivciklo dukampa al trikampa en kiu unu kampo el tri estis lasata nekultivita ĉiujare. Tio rezultis en pliigita produktiveco kaj nutreblo, ĉar la ŝanĝoj en kultivciklo permesis nitrogenfiksadon de legomoj kiaj pizoj, lentoj kaj faboj. Plibonigitaj jungilaroj kaj bestoligiloj plie plibonigis kultivadon.[78] Akvomuelejoj estis enmetitaj de romianoj, sed estis plibonigitaj laŭlonge de la Mezepoko, kun la ventomuelejoj, kaj uzitaj por mueli grenon en faruno, por tranĉi lignon kaj por procezigi linon kaj lanon.[79]

Ĉefaj kultivaĵoj estis tritiko, sekalo, hordeo kaj aveno. Pizoj, faboj, kaj vicio iĝis oftaj el la 13a jarcento antaŭen kiel furaĝo por bestoj kaj ankaŭ pro ties nitrogen-fiksigaj sterkaj proprecoj. Tiuj kultivaĵoj pintis en la 13a jarcento, kaj restis pli malpli utilaj dum la 18a jarcento.[80] Kvankam la limigoj de mezepoka farmado estis iam supozitaj ke ili havigis tegmentan produktadon por la kresko de la loĝantaro en la Mezepoko, ĵusaj studoj[81][82] montris, ke la teknologio de mezepoka agrikulturo estis ĉiam sufiĉa por la necesoj de la personoj laŭ normalaj cirkonstancoj, kaj ke nur pro socia malegaleco aŭ dum escepte akra vetero, kiel ĉe terura vetero de 1315–17, la necesoj de la loĝantaro ne estis plenumitaj.[83][84]

Tutmonda interŝanĝo redakti

 
La rikoltistoj. Pieter Bruegel – 1565
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kolumba interŝanĝo.

La Kolumba interŝanĝoGranda interŝanĝo estis la disvastigita transdono de animaloj, plantoj, kulturo, homaj loĝantaroj, teknologio, kaj de ideoj inter la hemisferoj de Ameriko kaj Afrik-Eŭrazio en la 15a kaj 16a jarcentoj, rilate al la fare de eŭropanoj koloniigo kaj komerco post la veturoj de Kristoforo Kolumbo el 1492.[85] Kvankam plej verŝajne senintence tiam, komunikeblaj malsanoj estis kromprodukto de tiu interŝanĝo.

La kontakto inter la du areoj cirkuligis ampleksan varion de novaj kultivaĵoj kaj brutaro, kiuj eltenis pliigon de loĝantaroj en ambaŭ hemisferoj, kvankam malsanoj dekomence okazigis subitajn malpliĝojn en la nombroj de la indianoj. Komercistoj revenis al Eŭropo kun maizo, terpomoj, batatoj, manioko, kapsikoj kaj tomatoj, kiuj iĝis tre gravaj kultivaĵoj en Eŭropo ĉirkaŭ la 18a jarcento. Simile, eŭropanoj enkondukis maniokon kaj arakidojn al tropikaj Azio kaj Okcidenta Afriko, kie ili floris sur grundoj kiuj antaŭe ne produktis grandajn rikoltojn. Variaĵoj de tritiko, hordeo, rizo kaj rapo veturis el Malnova Mondo al la Nova. Estis malmultaj gregaj specioj en Ameriko, kaj tiele ĉevaloj, bovoj, ŝafoj kaj kaproj estis tute nekonataj antaŭ ties alveno kun la setlantoj el la Malnova Mondo.

Kultivaĵoj movantaj en ambaŭ direktoj tra la Atlantika Oceano okazigis kreskon de la loĝantaro tra la tuta mondo kaj longdaŭra efiko sur multaj kulturoj.[86] Maizo kaj manioko estis enmetitaj el Brazilo en Afriko fare de portugalaj komercistoj en la 16a jarcento,[87] kaj iĝis bazmanĝaĵoj, anstataŭante indiĝenajn afrikajn kultivaĵojn.[88]

 
Terpoma skarabo.

Post sia enmeto el Sudameriko al Hispanio en la fino de la 1500-aj jaroj, la terpomo iĝis bazmanĝaĵo tra tuta Eŭropo ĉirkaŭ la fino de la 1700-aj jaroj. La terpomo ebligis al farmistoj produkti pli da manĝo, kaj dekomence aldonis variecon al la eŭropana dieto. La pliigita havigo de manĝaĵoj malpliigis malsanojn, pliigis naskojn kaj malpliigis mortindicon, kaŭzante eksplodon de la loĝantaro tra la tuta Brita Imperio, Usono kaj Eŭropo.[89] La enmeto de la terpomo ankaŭ alportis la unuan intensan uzadon de sterko, en la formo de guano importita al Eŭropo el Peruo, kaj la unuan artefaritan pesticidon, en la formo de kompono el arseno uzata por lukti kontraŭ la terpoma skarabo. Antaŭ la adopto de la terpomo kiel grava bazmanĝaĵo, la dependo el greno estis okazinta ripetajn regionajn kaj landajn malsategojn kiam la rikoltoj malsukcesis, kiel la 17 ĉefaj malsategoj en Anglio inter 1523 kaj 1623. La rezulta dependo el la terpomo tamen okazigis la Eŭropan Terpoman Krizon, nome katastrofa rikolta malsukceso pro terpoma malsano kiu rezultis en enorma malsatego kaj la morto de ĉirkaŭ unu miliono da personoj en Irlando sole.[90]

Modernaj evoluoj redakti

Brita Agrikultura Revolucio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Brita Agrikultura Revolucio, Mekanizita agrikulturo kaj Intensa agrikulturo.
 
Charles Townshend, 2a Vicgrafo Townshend, agrikulturisto kiu enkondukis la kultivciklon kvarkampan kaj la kultivadon de rapoj.

Inter la 16a kaj mezo de la 19a jarcentoj, en Britio okazis granda pliigo en agrikultura produktiveco kaj rezulta produkto. Novaj agrikulturaj praktikoj kiaj ĉirkaŭbarado, mekanizado, kultivciklo kvarkampa por reteni grundonutraĵojn, kaj selekta bredado ebligis senprecedencan kreskon de loĝantaro al 5.7 milionoj en 1750, liberigante gravan procenton de laborforto, kaj tiele helpante la aperon de la Industria Revolucio. La produktiveco de tritikproduktado atingis el ĉirkaŭ 19 buŝeloj por akreo en 1720 al ĉirkaŭ 30 buŝeloj ĉirkaŭ 1840, markante ĉefan altigon en historio.[91]

Studoj pri pli produktivaj teknikoj por farmado ekaperis en Anglio en la mezo de la 17a jarcento, fare de verkistoj kiaj Samuel Hartlib, Walter Blith kaj aliaj.[92] La ĉefa problemo por elteni agrikulturon en unu loko dum longa tempo estis la elĉerpado de nutraĵoj, ĉefe de la gravaj nitrogenaj niveloj, en la grundo. Por permesi al la grundo regeneriĝi, produktiva tero devas ofte esti lasata nekultivita kaj en kelkaj lokoj necesas kultivciklo. La nederlanda sistemo de kultivciklo kvarkampa aŭ kvarplanta estis popularigita de la brita agrikulturisto Charles Townshend en la 18a jarcento. Tiu sistemo (tritiko, rapo, hordeo kaj trifolio), ebligis grandkvantan rikolton kaj furaĝon por ke la brutaro manĝu la tutan jaron. La uzado de trifolio estis speciale grava ĉar la legomaj radikoj replenigas la grundajn nitratojn.[93]

La mekanizado kaj raciigo de agrikulturo estis alia grava faktoro. Robert Bakewell kaj Thomas Coke enkondukis la uzadon de la selekta bredado, kaj iniciatis procezon de endogamia bredado por maksimumi la konservadon de dezireblaj trajtoj el la mezo de la 18a jarcento, kiel ĉe la ŝafoj New Leicester. Maŝinoj estis inventitaj por plibonigi la efikecon de variaj agrikulturaj operacioj, kiaj la semomaŝino de Jethro Tull de 1701 kiu mekanizigis la semadon je ĝusta profundeco kaj spaco kaj la draŝmaŝino de Andrew Meikle de 1784. Plugiloj estis tuj plibonigitaj, el Rotherham-aj feraj plugiloj de Joseph Foljambe en 1730[94] al plibonigitaj metalaj plugiloj "Scots Plough" de James Small de 1763. En 1789 Ransomes, Sims & Jefferies estis produktantaj 86 plugilajn modelojn por diferencaj grundoj.[95] La agrikultura maŝinaro kun energio ekis per la fiksa vapormotoro de Richard Trevithick, uzata por transporti draŝmaŝinon, en 1812.[96] Mekanizado etendiĝis al aliaj agrikulturaj uzoj laŭlonge de la 19a jarcento. La unua benzin-konsuma traktoro estis konstruita en Usono de John Froelich en 1892.[97]

La scienca esplorado de sterko komencis en la Rothamsted Experimental Station en 1843 fare de John Bennet Lawes. Li esploris la efikon de neorganika kaj organika sterkoj super rikoltoj kaj fondis unu el la unuaj fabrikoj de artefaritaj sterkoj en 1842. Sterkoj, ĉe la kuŝejoj de natria nitrato en Ĉilio, estis importitaj al Britio de John Thomas North same kiel la guano (birdofekaĵoj). La unua komerca procezo por sterkoproduktado estis la atingo de fosfato el la dissolvo de koprolitoj en sulfata acido.[98]

20a jarcento redakti

 
Bildo de traktoro de la 20a jarcento pluganta kampon de luzerno.

Dan Albone konstruis la unuan komerce sukcesan benzin-energian traktoron de ĝeneralaj celoj en 1901, kaj la traktoro Farmall de 1923 de International Harvester markis ŝlosilan punkton en la anstataŭo de tiranimaloj (ĉefe ĉevaloj) pere de maŝinoj. Ekde tiam, mem-pelitaj mekanikaj rikoltiloj (kombajnoj), plantiloj, transplantiloj kaj alia ekiparo estis disvolvigita, plie revoluciante agrikulturon.[99] Tiuj inventoj ebligis ke farmotaskoj estu faritaj rapide je skalo antaŭe malebla, kio kondukis al fakto ke modernaj farmoj produktu multe pli grandajn volumojn de alt-kvalitaj produktoj por terunuo.[100]

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Agrokemiaĵo.

La metodo Haber-Bosch por sintezigi amonian nitraton reprezentis ĉefan progreson kiu ebligis ke la agrikultura produkto superu antaŭajn malfacilaĵojn. Ĝi estis unue patentita de germana kemiisto Fritz Haber. En 1910 Carl Bosch, laborante por germana kemia entrepreno BASF, sukcese komercigis la procezon kaj sekurigis pliajn patentojn. En la jaroj post Dua Mondmilito, la uzado de sinteza sterko pliiĝis rapide, kongrue kun la pliiĝanta monda loĝantaro.[101]

En la pasinta jarcento agrikulturo karakteriziĝis pro pliigita produktiveco, la anstataŭo de sintezaj sterkoj kaj pesticidoj pro laboro, akvopoluado,[102] kaj agrikulturaj subvencioj.[103] Aliaj aplikaĵoj de scienca esplorado ekde 1950 en agrikulturo estas genmanipulado,[104][105] hidroponio,[106] kaj la disvolvigo de ekonomie videblaj biobrulaĵoj kiaj etanolo.[107]

En ĵusaj jaroj estis reago kontraŭ la eksteraj mediefikoj de konvencia agrikulturo, rezulte en la ekologia agrikulturo.[18] Malsategoj pluis suferigi la tutmondon laŭlonge de la 20a jarcento. Tra la efikoj de klimataj okazaĵoj, registara politiko, militoj kaj rikoltaj malsukcesoj, milionoj de personoj mortiĝis en ĉiu el almenaŭ dek malsategoj inter la 1920-aj kaj la 1990-aj jaroj.[19]

Laboristaro redakti

 
Plugante rizkampojn pere de akvobubaloj, en Indonezio.

Je 2011, la Internacia Organizaĵo de Laboro asertas ke proksimume unu mil milionoj da personoj, aŭ ĉirkaŭ 1/3 de la disponebla laborforto, estas dungita (laboranta) en la tutmonda agrikultura sektoro. Agrikulturo konstituas proksimume 70% de la tutmonda dungitaro de infanoj, kaj en multaj landoj ĝi uzas la plej granda procento de virinoj de ajna industrio.[108] La sektoro serva superis la agrikulturan sektoron kiel la plej granda tutmonda dunganto nur en 2007. Inter 1997 kaj 2007, la procento de personoj dungitaj en agrikulturo falis je ĉirkaŭ kvar procentaj punktoj, tendenco kiu espereble pluos.[109] La nombro de personoj dungitaj en agrikulturo varias amplekse je laŭlanda bazo, game el malpli ol 2% en landoj kiaj Usono kaj Kanado al ĉirkaŭ 80% en multaj afrikaj landoj.[110] En disvolvigitaj landoj, tiuj ciferoj estas grave pli malaltaj ol en antaŭaj jarcentoj. Dum la 16a jarcento en Eŭropo, por ekzemplo, inter 55 kaj 75 procento de la loĝantaro estis engaĝita en agrikulturo, depende de la lando. Ĉirkaŭ la 19a jarcento en Eŭropo, tio falis al inter 35 kaj 65 procento.[111] En la samaj landoj nuntempe, la ciferoj estis malpli ol 10%.[110]

Socio redakti

Agrikultura socio estas socio kies ekonomio baziĝas sur terkultivado. Tio signifas ke terkultivado estas la ĉefa fonto de riĉo, kvankam ankaŭ aliaj formoj de laboro normale ekzistas. Agrikulturaj homaj socioj ekzistas en diversaj lokoj de la mondo de antaŭ 10 000 jaroj. Ili kontrastas kun ĉas-kolektaj kaj industriaj socioj. Ili estas la plej bone atestita sociekonomia strukturo en la historia registraro, kompare al ĉas-kolektaj socioj, kiuj normale ne evoluigis skribsistemojn, kaj industriaj, kiuj ekestis relative lastatempe.

Agrikulturaj produktadsistemoj redakti

 
Kotonplukilo labore. La unuaj sukcesaj modeloj estis prezentitaj en la mezo de 1940-aj jaroj kaj ĉiu povis fari la laboron de 50 manplukistoj. Jen ekzemplo de mekanizita agrikulturo.

Subtemoj redakti

 
Paŝtanta bovaro en paŝtejo.

Plantoproduktado:

  • donas la ĉefajn materialojn por la homa nutrado
  • donas gravajn bazmaterialojn por la industrio (industriaj plantoj)
  • antaŭkondiĉo por la intensa bestobredado

Tipoj de terenoj de agrikulturo

Kultivado de agro

  • antaŭpreparo de agro
    • plugo, erpo, cilindrumado per plugilo, erpilo, cilindro
    • sterkado per sterkodisiga maŝino
  • semado per semomaŝino / plantado per plantomaŝino
  • flegado de plantoj
    • kultivado per kultivilo, rastado per rastilo, sarkilo
    • akvumado / irigacio per akvumiloj (gutiga, mikrotuba, mikroradia, tradicie pluviga metodo)
    • ŝprucado de fungicidoj, herbicidoj, insekticidoj (aspergado) per ŝprucmaŝinoj (agrotoksaĵoj, agrokemiaĵoj)
  • rikolto per rikoltomaŝinoj, kombajno (rikoltdraŝmaŝino), falĉilo, manlaboro

Agrikulturaj proprecoj laŭ terregionoj redakti

Tropikaj kaj duonsekaj regionoj redakti

 
Viro laborante ĉe kultivo de rizo en Bangladeŝo.

En la tropika zono oni rikoltas 2-3 foje jare sur la sama agro, dum en la kontinenta klimato oni rikoltas unufoje, poste oni kelkfoje semas plantojn sterkocele (verda sterko), enplugonte ilin.

Krome, troviĝas la t.n. 'duonsekaj tropikoj', agroklimata regiono kiu troviĝas en 48 evoluiĝantaj landoj, kaj kie loĝas sesono de la homaro.

Produktaĵoj redakti

Ĉefaj agrikulturaj bestoj redakti

Bovo - Bubalo - Ĉevalo - Ŝafo - Kapro - Porko - Lamo - Kortobirdaro - Kuniklo

Ĉefaj agrikulturaj plantoj redakti

Iloj kaj teĥnikoj redakti

 
Plugilo tirota de traktoro.

Agrikulturiloj redakti

Teknikoj redakti

Nuntempaj kaj alestontaj problemoj redakti

  • Ekologia agrikulturo
  • Intensa agrikulturo
  • Patentigo de vivantaĵoj
  • Politika ekologio
  • Via Campesina
  • Akaparo de tero aŭ terprenado (angle land grabbing) estas la alproprigo de terenoj, kutime de agrikulturaj areoj, fare de transnaciaj kompanioj, registaroj aŭ individuoj. Ĝi povas esti laŭleĝa aŭ kontraŭleĝa, kaj estas ofte kritikata, kiam ĝi malebligas al kamparanoj plu vivteni sin per kultivado de etaj parceloj, ĉar la investisto celas al profito per grandkvanta produktado kaj vendo sur la monda merkato. Ofte la akaparo de tero kondukas ankaŭ al pli abunda uzo de herbicidoj, pesticidoj kaj artefarita sterko.
  • Agroekologio estas aplikata scienco kiu studas ekologiajn procezojn aplikataj al agrikulturaj produktadaj sistemoj. Alportado de ekologiaj principoj povas konduki al novaj alproksimiĝoj de administrado en agrikulturaj ekosistemoj. La termino estas ofte uzata en nepreciza maniero ĉar ĝi povas signifi sciencon, movadon aŭ agrikulturan praktikon[112].

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Agrikulturo laŭ la difino de NPIV [1]
  2. Agrokulturo en NPIV [2] sed ne en ReVo
  3. Jared Diamond. (2012) The World Until Yesterday. Viking, p. 353. ISBN 978-0-670-02481-0.
  4. Douglas John McConnell. (2003) The Forest Farms of Kandy: And Other Gardens of Complete Design, p. 1. ISBN 978-0-7546-0958-2.
  5. Douglas John McConnell. (1992) The forest-garden farms of Kandy, Sri Lanka, p. 1. ISBN 978-92-5-102898-8.[rompita ligilo]
  6. (2014) “Current perspectives and the future of domestication studies”, Proceedings of the National Academy of Sciences 111 (17), p. 6139. doi:10.1073/pnas.1323964111. 
  7. Humans feasting on grains for at least 100,000 years. Scientific American (17a de Decembro 2009). Alirita 28a de Aŭgusto 2016.
  8. Nelson, Sarah M.. (1998) Ancestors for the Pigs. Pigs in prehistory. University of Pennsylvania Museum of Archaeology and Anthropology.
  9. Ensminger, M.E.. (1986) Sheep and Goat Science. Interstate Printers and Publishers. ISBN 0-8134-2464-X.
  10. McTavish, E.J. (2013). “New World cattle show ancestry from multiple independent domestication events”, Proc. Natl. Acad. Sci. U.S.A 110, p. E1398–406. doi:10.1073/pnas.1303367110. 
  11. 11,0 11,1 Broudy, Eric. (1979) The Book of Looms: A History of the Handloom from Ancient Times to the Present. UPNE, p. 81. ISBN 978-0-87451-649-4.
  12. S. Johannessen kaj C. A. Hastorf (eld.) Corn and Culture in the Prehistoric New World, Westview Press, Boulder, Colorado.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 (1974) “The Arab Agricultural Revolution and Its Diffusion, 700-1100”, The Journal of Economic History 34 (1), p. 8–35. 
  14. 14,0 14,1 National Geographic. (2015) Food Journeys of a Lifetime. National Geographic Society, p. 126. ISBN 978-1-4262-1609-1.
  15. Crosby, Alfred. The Columbian Exchange. The Gilder Lehrman Institute of American History. Alirita 11a de Majo 2013.
  16. Janick, Jules. Agricultural Scientific Revolution: Mechanical. Purdue University. Alirita 24a de Majo 2013.
  17. Reid, John F. (2011). “The Impact of Mechanization on Agriculture”, The Bridge on Agriculture and Information Technology 41. 
  18. 18,0 18,1 Philpott, Tom (19a de Aprilo 2013). A Brief History of Our Deadly Addiction to Nitrogen Fertilizer. Mother Jones. Alirita 7a de Majo 2013.
  19. 19,0 19,1 (15a de Aŭgusto 2011) “Ten worst famines of the 20th century”, Sydney Morning Herald. 
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 The Development of Agriculture. National Geographic. Alirita 22a de Aprilo 2013.
  21. DK Jordan (24a de Novembro 2012). Living the Revolution. The Neolithic. University of California – San Diego. Alirita 22a Aprilo 2013.
  22. Hancock, James F.. (2012) Plant evolution and the origin of crop species, 3‑a eldono, CABI, p. 119. ISBN 1-84593-801-1.
  23. UN Industrial Development Organization, International Fertilizer Development Center. (1998) The Fertilizer Manual, 3‑a eldono, Springer, p. 46. ISBN 0-7923-5032-4.
  24. (1994) S. Johannessen and C. A. Hastorf (eld.): Corn and Culture in the Prehistoric New World. Boulder, Colorado: Westview Press. ISBN 0-8133-8375-7.
  25. DK Jordan (24a de Novembro 2012). Beyond Wheat. The Neolithic. University of California – San Diego. Alirita 22a de Aprilo 2013.
  26. Vergano, Dan (19a de Januaro 2011). “Grapes domesticated 8,000 years ago”, USA Today. Alirita 4a de Majo 2013.. 
  27. DK Jordan (24a de Novembro 2012). The "Agricultural Revolution". The Neolithic. University of California – San Diego. Alirita 22a de Aprilo 2013.
  28. Adams, Kristina Horses in History: A Bibliography. USDA National Agricultural Library. Arkivita el la originalo je 2015-04-30. Alirita 24a de Majo 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-30. Alirita 2014-05-13.
  29. Heiser, Carl B., Jr. (1992). “On Possible Sources of the Tobacco of Prehistoric Eastern North America”, Current Anthropology 33, p. 54–56. doi:10.1086/204032. 
  30. Farming. British Museum. Alirita 15a de Junio 2016.
  31. Tannahill, Reay. (1968) The fine art of food. Folio Society.
  32. Kees, Herman. (1961) Ancient Egypt: A Cultural Topography. University of Chicago Press.
  33. Janick, Jules . “Ancient Egyptian Agriculture and the Origins of Horticulture”, Acta Hort. 583, p. 23–39. 
  34. Stein, Burton (1998). A History of India. Blackwell Publishing. 47. ISBN 0-631-20546-2.
  35. 35,0 35,1 Gupta, Anil K. en Origin of agriculture and domestication of plants and animals linked to early Holocene climate amelioration, Current Science, Vol. 87, No. 1, 10a de Julio 2004 59. Indian Academy of Sciences.
  36. Baber, Zaheer (1996). The Science of Empire: Scientific Knowledge, Civilization, and Colonial Rule in India. State University of New York Press. 19. ISBN 0-7914-2919-9.
  37. 37,0 37,1 37,2 Harris, David R. and Gosden, C. (1996). The Origins and Spread of Agriculture and Pastoralism in Eurasia: Crops, Fields, Flocks And Herds. Routledge. p.385. ISBN 1-85728-538-7.
  38. Possehl, Gregory L. (1996). Mehrgarh en Oxford Companion to Archaeology, eldonita de Brian Fagan. Oxford University Press.
  39. 39,0 39,1 Rodda & Ubertini (2004). The Basis of Civilization--water Science?. International Association of Hydrological Science. 279. ISBN 1-901502-57-0.
  40. (August 2001) “Thematic evolution of ISTRO: transition in scientific issues and research focus from 1955 to 2000”, Soil and Tillage Research 61 (1–2), p. 3–12 [3]. doi:10.1016/S0167-1987(01)00184-2. 
  41. Needham, Joseph (1986). Science and Civilization in China: Volume 6, Part 2. Taipei: Caves Books Ltd. p55-56.
  42. 42,0 42,1 Needham, Volume 6, Part 2, 56.
  43. Needham, Volume 6, Part 2, 57.
  44. Needham, Joseph (1986). Science and Civilization in China: Volume 4, Physics and Physical Technology, Part 2, Mechanical Engineering. Taipei: Caves Books, Ltd. p184
  45. Needham, Volume 4, Part 2, 89, 110.
  46. Needham, Volume 4, Part 2, 33.
  47. Needham, Volume 4, Part 2, 110.
  48. Robert Greenberger, The Technology of Ancient China (New York: Rosen Publishing Group, Inc., 2006), pp. 11–12.
  49. Ŭang Ĵongŝu, trad. de K. C. Chang kaj kunlaborantoj, Han Civilization (New Haven and London: Yale University Press, 1982).
  50. Glick, Thomas F.. (2005) Medieval Science, Technology And Medicine: An Encyclopedia, Volume 11 of The Routledge Encyclopedias of the Middle Ages Series. Psychology Press, p. 270. ISBN 0415969301.
  51. (2011) “Molecular evidence for a single evolutionary origin of domesticated rice”, Proceedings of the National Academy of Sciences 108 (20), p. 8351. doi:10.1073/pnas.1104686108. 
  52. (2012) “A map of rice genome variation reveals the origin of cultivated rice”, Nature 490 (7421), p. 497–501. doi:10.1038/nature11532. 
  53. 53,0 53,1 White, K. D. (1970), Roman Farming (Cornell University Press)
  54. Johannessen, S.: Corn and Culture in the Prehistoric New World. Westview Press.
  55. 55,0 55,1 Murphy, Denis. (2011) Plants, Biotechnology and Agriculture. CABI, p. 153–. ISBN 978-1-84593-913-7.
  56. (2010) “Ancient mitochondrial DNA analysis reveals complexity of indigenous North American turkey domestication”, PNAS 107 (7), p. 2807–2812. doi:10.1073/pnas.0909724107. 
  57. Mascarelli, Amanda (5-a de novembro 2010). “Mayans converted wetlands to farmland”, Nature. doi:10.1038/news.2010.587. 
  58. Morgan, John (6-a de novembro 2013). “Invisible Artifacts: Uncovering Secrets of Ancient Maya Agriculture with Modern Soil Science”, Soil Horizons 53 (6), p. 3. doi:10.2136/sh2012-53-6-lf.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2016-10-01.
  59. (2005) “A single domestication for potato based on multilocus amplified fragment length polymorphism genotyping”, Proceedings of the National Academy of Sciences 102 (41), p. 14694–99. doi:10.1073/pnas.0507400102. 
  60. Office of International Affairs. (1989) Lost Crops of the Incas: Little-Known Plants of the Andes with Promise for Worldwide Cultivation, p. 92. ISBN 030904264X.
  61. John Michael Francis. (2005) Iberia and the Americas. ABC-CLIO. ISBN 1-85109-426-1.
  62. Rischkowsky, Barbara. (2007) The State of the World's Animal Genetic Resources for Food and Agriculture. Food & Agriculture Organization. ISBN 978-92-5-105762-9.
  63. Heiser, Carl B., Jr. (1992) On possible sources of the tobacco of prehistoric Eastern North America. Current Anthropology 33:54-56.
  64. Prehistoric Food Production in North America, eldonita de Richard I. Ford. Museum of Anthropology, University of Michigan, Anthropological Papers 75.
  65. Adair, Mary J. (1988) Prehistoric Agriculture in the Central Plains. Publications in Anthropology 16. University of Kansas, Lawrence.
  66. Smith, Andre w. (2013) The Oxford Encyclopedia of Food and Drink in America. OUP USA, p. 1–. ISBN 978-0-19-973496-2.
  67. Paul E. Minnis (editor) (2003) People and Plants in Ancient Eastern North America. Smithsonian Institution Press, Washington, D.C.
  68. Pecans at Texas A&M University. Pecankernel.tamu.edu (2006-08-18). Arkivita el la originalo je 2010-05-25. Alirita 2010-06-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-25. Alirita 2016-10-01.
  69. The History of Concord Grapes, http://www.concordgrape.org/bodyhistory.html
  70. (2006) “17”, Neil G. Sugihara: Fire in California's Ecosystems. University of California Press, p. 417. ISBN 978-0-520-24605-8.
  71. (1993) Blackburn, Thomas C. and Kat Anderson: Before the Wilderness: Environmental Management by Native Californians. Menlo Park, California: Ballena Press. ISBN 0879191260.
  72. Cunningham, Laura. (2010) State of Change: Forgotten Landscapes of California. Berkeley, California: Heyday, p. 135, 173–202. ISBN 1597141364.
  73. Anderson, M. Kat. (2006) Tending the Wild: Native American Knowledge And the Management of California's Natural Resources. University of California Press. ISBN 0520248511.
  74. (February 2013) “Classical gas”, Smithsonian 43 (10), p. 18. Alirita 27a de Aŭgusto 2013..  Arkivigite je 2013-10-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-15. Alirita 2016-10-02.
  75. Watson, Andrew M.. (1983) Agricultural Innovation in the Early Islamic World. Cambridge University Press. ISBN 0-521-24711-X.
  76. Jourdan, Pablo Medieval Horticulture/Agriculture. Ohio State University. Arkivita el la originalo je 2013-04-14. Alirita 2013-04-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-08. Alirita 2016-10-02.
  77. Janick, Jules (2008). Islamic Influences on Western Agriculture. Purdue University. Alirita 2013-05-23.
  78. 78,0 78,1 Backer, Patricia Part 1 – Medieval European history. History of Technology. San Jose State University. Arkivita el la originalo je 2013-05-08. Alirita 24a de Aprilo 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-03-04. Alirita 2016-10-02.
  79. Newman, Paul B.. (2001) Daily Life in the Middle Ages. McFarland, p. 88–89. ISBN 0786450525.
  80. (1993) “A New Perspective on Medieval and Early Modern Agriculture: Six Centuries of Norfolk Farming, c.1250-c.1850”, Past and Present 141, p. 38–105. doi:10.1093/past/141.1.38. 
  81. Campbell, Bruce M.S.. (2000) English Seigniorial Agriculture, 1250–1450. Cambridge University Press. ISBN 0-521-30412-1.
  82. Stone, David. (2005) Decision-Making in Medieval Agriculture. Oxford University Press. ISBN 0-19-924776-5.
  83. John Langdon. (2010) Robert E. Bjork: The Oxford Dictionary of the Middle Ages. Oxford, England: Oxford University Press, p. 20–23. ISBN 978-0-19-866262-4.
  84. Jordan, William Chester. (1997) The Great Famine: Northern Europe in the Early Fourteenth Century. Princeton U.P..
  85. (2010) “The Columbian Exchange: A History of Disease, Food, and Ideas”, 'Journal of Economic Perspectives' 24 (2), p. 163–188. doi:10.1257/jep.24.2.163. 
  86. Crosby, Alfred. The Columbian Exchange. The Gilder Lehrman Institute of American History. Alirita 2013-05-11.
  87. Wagner, Holly Super-Sized Cassava Plants May Help Fight Hunger In Africa. The Ohio State University. Alirita 2013-05-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-08. Alirita 2016-10-02.
  88. Advances in Maize Streak Virus Disease Research in Eastern and Southern Africa. International Service for the Acquisition of Agri-Biotech Applications (2000). Alirita 2013-04-16.
  89. Chapman, Jeff . “The Impact of the Potato”, History Magazine (2). 
  90. Mann, Charles C. (November 2011). “How the Potato Changed History”, Smithsonian.  Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-02. Alirita 2016-10-02.
  91. Snell, K.D.M.. (1985) Annals of the Labouring Poor, Social Change and Agrarian England 1660–1900. Cambridge University Press. ISBN 0-521-24548-6. Chapter 4
  92. Thirsk, Joan. 'Blith, Walter (bap. 1605, d. 1654)'. Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004; reta eldono, Jan 2008. Alirita 2a de Septembro 2011.
  93. Jaap Harskamp, "The Low Countries and the English Agricultural Revolution." (2009): 32-41. in JSTOR
  94. The Rotherham Plough. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2016-10-02.
  95. Barlow, Robert Stockes; "300 Years of Farm Implements and Machinery 1630–1930"; Krause Publications (2003); p.33; ISBN 978-0873496322
  96. Hodge, James. (1973) Richard Trevithick. Shire Publications, p. 30. ISBN 0-85263-177-4.
  97. The John Deere Tractor Legacy. Voyageur Press.
  98. Coprolite Fertilizer Industry in Britain [3] Alirita la 3an de Aprilo 2012
  99. Janick, Jules. Agricultural Scientific Revolution: Mechanical. Purdue University. Alirita 24a de Majo 2013.
  100. Reid, John F. (2011). “The Impact of Mechanization on Agriculture”, The Bridge on Agriculture and Information Technology 41. 
  101. A Historical Perspective. International Fertilizer Industry Association. Arkivita el la originalo je 2012-03-09. Alirita 7a de Majo 2013.
  102. (2008) “Water Pollution by Agriculture”, Phil. Trad. Royal Society B 363, p. 659–666. doi:10.1098/rstb.2007.2176. 
  103. Title 05 – Agriculture and rural development. Alirita 16a de Junio 2016.
  104. James, Clive. Global Review of the Field Testing and Commercialization of Transgenic Plants: 1986 to 1995. The International Service for the Acquisition of Agri-biotech Applications (1996). Alirita 17a de Julio 2010.
  105. Weasel, Lisa H. 2009. Food Fray. Amacom Publishing
  106. Douglas, James S., Hydroponics, 5a eld. Bombay: Oxford UP, 1975. 1–3
  107. Towards Sustainable Production and Use of Resources: Assessing Biofuels. Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (16a de Oktobro 2009). Arkivita el la originalo je 2009-11-22. Alirita 24a de oktobro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-22. Alirita 2016-10-04.
  108. "Safety and health in agriculture". International Labour Organization. 21a de Marto 2011. [4][rompita ligilo] Alirita la 24an de Aprilo 2013.
  109. "Services sector overtakes farming as world's biggest employer: ILO", 'The Financial Express', 26a de Januaro 2007. Kontrolita 24a de Aprilo 2013.
  110. 110,0 110,1 Labor Force – By Occupation. The World Factbook. Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo je 2015-09-05. Alirita 4a de Majo 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-05. Alirita 2016-10-04.
  111. Allen, Robert C. . “Economic structure and agricultural productivity in Europe, 1300–1800”, European Review of Economic History 3, p. 1–25.  Arkivigite je 2014-10-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-27. Alirita 2016-10-04.
  112. (en) Wezel, A., Bellon, S., Doré, T., Francis, C., Vallod, D., David, C. (2009). Agroecology as a science, a movement or a practice. Arkivita la 30-an de novembro 2019 ĉe Wayback Maŝino.

Literaturo redakti

Anglalingva redakti

  • Isabel Alfonso (Eld.), The Rural History of Medieval European Societies. Trends and Perspectives, Brepols, 2007

Franclingva redakti

  • Aubry C & Chiffoleau Y (2009) Le développement des circuits courts et l'agriculture péri-urbaine: histoire, évolution en cours et questions actuelles. INRA/FAO-AGRIS: International Information System for the Agricultural Science and Technology
  • Besson Y (2007) Histoire de l'agriculture biologique: une introduction aux fondateurs, Sir Albert Howard, Rudolf Steiner, le couple Müller et Hans Peter Rusch, Masanobu Fukuoka (Doctoral dissertation, Troyes, Notice).
  • Christophe Bonneuil kaj Frédéric Thomas, Semences: une histoire politique, amélioration des plantes, agriculture et alimentation en France depuis la Seconde Guerre mondiale, Eld. Charles Léopold Mayer, 2012. [5] disponebla rete.
  • Boserup E (1970) Évolution agraire et pression démographique (Vol. 42). Flammarion.
  • C. Ferault kaj D. Le Chatelier, Une Histoire des agricultures, illustrations de G. Nocq, éd. Campagne et Compagnie, 184 p., juin 2012 (dua eldono).
  • M. Mazoyer kaj L. Roudart, Histoire des Agricultures du Monde. Du néolithique à la crise contemporaine, Points histoire, éd. du Seuil, 2002. (No. 2013/44782). ULB—Université Libre de Bruxelles, 1997.

Germanlingva redakti

  • Wilhelm Abel: Agrarkrisen und Agrarkonjunktur in Mitteleuropa vom 13. bis zum 19. Jahrhundert. 3-a eldono. Hamburg kaj Berlin 1978
  • Walter Achilles: Landwirtschaft in der Frühen Neuzeit, (Enzyklopädie Deutscher Geschichte Nr. 10), Oldenbourg Verlag, München 1991, ISBN 3-486-55702-5
  • Ernst Bruckmüller; Ernst Langthaler; Josef Redl (eld.): Agrargeschichte schreiben : Traditionen und Innovationen im internationalen Vergleich, Innsbruck [u.a.] : Studien-Verlag, 2004
  • Peter Moser: Der Stand der Bauern. Bäuerliche Politik, Wirtschaft und Kultur gestern und heute. Frauenfeld 1994
  • Werner Rösener: Einführung in die Agrargeschichte. Darmstadt 1997
  • Alois Seidl: Deutsche Agrargeschichte. DLG-Verlag, Frankfurt am Main 2006, ISBN 978-3-7690-0655-1
  • Werner Troßbach, Clemens Zimmermann (Eld.): Agrargeschichte. Positionen und Perspektiven. Stuttgart 1998

Eksteraj ligiloj redakti