Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri besto. Por informoj pri Tibeto, vidu la artikolon Lamao.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri besto. Por informoj pri sano, vidu la artikolon Lameco.

Lamoljamo[1] (Lama glama) estas sudamerika hejmbestigita kameledo, komuna en la altiplana regiono de la Andoj de Argentino, Bolivio, Ĉilio kaj Peruo, grava kiel ŝarĝobesto kaj pro sia viando, felo kaj lano jam de la antaŭkolumba epoko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lamo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Kameledoj Camelidae
Genro: Lamo Lama
Specio: L. glama
Lama glama
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Arealo de lamoj en la jaroj 1520 kaj 1999
Arealo de lamoj en la jaroj 1520 kaj 1999
Arealo de lamoj en la jaroj 1520 kaj 1999
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lamoj verŝajne devenis de la centraj ebenaĵoj de Nordameriko antaŭ ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj kaj migris al Sudameriko antaŭ ĉirkaŭ tri milionoj da jaroj. Je la fino de la lasta glaciepoko, antaŭ 10.000–12.000 jaroj, kamelidoj malaperis el Nordameriko.[2]. En la jaro de 2007 estis sep milionoj da lamoj kaj alpakoj en Sudameriko kaj miloj da ili en aliaj landoj pro importado dum la lasta jarcento, ekz-e 158.000 lamoj kaj 100.000 alpakoj en Usono kaj Kanado[3].

Aspekto redakti

Lamoj atingas ŝultroalton de 110 ĝis 120 cm kaj pezon de 120 ĝis 150 kilogramojn. Malkiel la kameloj (dromedaro kaj baktria kamelosovaĝkamelo) lamoj ne havas ĝibojn. Kiel ĉe la plejmulto da dombestoj, ankaŭ ĉe la lamo la koloro multe varias. Ekzistas unukoloraj blankaj, brunaj kaj nigraj lamoj, kaj tiuj, kiuj havas plurkolorajn felojn. Kiel la kameloj, lamoj havas sub la piedoj "plandumojn" kaj ilia supera lipo estas disdividita kaj tre moviĝema.

Biologio redakti

La bestoj estas seksmaturaj je la aĝo de du jaroj. Post gravedeco de 11 ĝis 12 monatoj naskiĝas kutime po nur unu ido.

Plenkreska lamo povas atingi alton de 1.7 ĝis 1.8 m en la kapopinto kaj povas pezi inter 130 kaj 200 kg. Naske, lamido povas pezi inter 9 kaj 14 kg. Lamoj tipe vivas 15 ĝis 25 jaroj, kaj kelkaj individuoj survivas 30 jarojn aŭ plie.[4][5][6]

Ili estas tre sociaj animaloj kaj vivas kun aliaj lamoj kiel lamaro. La lano produktita de lamo estas tre milda kaj sedlanolina. Lamoj estas inteligentaj kaj povas lerni simplajn taskojn post kelkaj ripetoj. Uzanta pakon, ili povas porti ĉirkaŭ 25 ĝis 30% de la pezo de sia propra korpo dum 8 ĝis 13 km.[7]

Nutrado redakti

Lamoj nutras sin per herboj, arbustoj, folioj kaj fungoj.

Kraĉado redakti

Kiam lamoj sentas sin ĝenitaj, ili kraĉas al la ĝeninto; kraĉante ili montras grandan trafkapablon. Tamen kutime ne homoj estas viktimoj de tiuj atakoj; ĉefe lamoj kraĉas unu al la alia por klarigi rangordon aŭ forpeli alproksimiĝemajn kunulojn. Salivon ili kraĉas nur kiel averton; kutime temas pri duondigestita stomakenhavo, sed nur malgrandkvante. La duonlikva verdeca kaĉo estas fetora, sed sendanĝera kaj facile lavebla.

Historio redakti

 

La malsovaĝigo de lamoj okazis eble jam dum la tria jarmilo antaŭ Kristo. Multaj opinias ke la gvanakoj estas la prapatroj de lamoj, sed ekzistas ankaŭ teorioj, laŭ kiuj lamoj ĉiam estis aparta specio, kiu nun ne plu ekzistas sovaĝe. Eble neniam eblos trovi la devenon de lamoj, ĉar preskaŭ ĉiuj nunaj bestoj estas miksitaj kun gvanakoj, alpakoj kaj vikunoj, kiuj ĉiuj estas fekundeblaj inter si.

Ĉiuj civilizacioj de la Andoj utiligis lamojn. Ili utilis ĉefe kiel ŝarĝbestoj - en la tutaj Amerikoj neniu alia besto estis malsovaĝigita tiucele. Aldone la lano estas uzebla, kvankam por tio oni preferis alpakan lanon. La indianaj popoloj de la Andoj manĝis lamaĵon, produktis ledon el la haŭto, kandelojn el la graso kaj bruligaĵojn el la fekoj.

Por la inkaa civilizacio lamoj havis grandegan gravecon. Pli ol dek milionoj da lamoj estis malsovaĝigitaj de la inkaoj kaj iliaj vasaloj kiam la hispanoj atingis Sudamerikon. Malfacile imageblas la inkaa civilizacio sen lamoj, kaj tiel eble ne estas hazardo, ke la limoj de la inkaa imperio kongruas kun la por lamoj bona vivmedio.

Hispanoj kunportis kaj venigis ŝafojn kaj ĉevalojn, sen esplori la utiligon de lamoj. Ili ĉasis sovaĝajn gvanakojn por feloj kaj viando, kiujn eblis akiri pli altkvalitaj per lamo-bredado. Lamoj iĝis bestoj de la malriĉa indiana popolo. Nur post la sendependeciĝo de la sudamerikaj ŝtatoj lamoj iom post iom iĝis denove signifaj. Oni konstatis, ke sur la padoj de la altaj Andoj ili superis kiel ŝarĝbestoj la ĉevalojn.

Hodiaŭ pro la uzo de trajnoj kaj aŭtoj la graveco de lamoj denove malplialtiĝis.

Lamoj hodiaŭ redakti

Oni ankoraŭ hodiaŭ uzas lamojn en la Andoj kiel portbestoj. Entute ekzistas ĉirkaŭ 3 milionoj da malsovaĝaj lamoj en Sudameriko, ĉefe por viandaĵo kaj feloj. Ankaŭ ekstere de Sudameriko oni nun bredas lamojn; tiel en Usono jam ekzistas 100.000 lamoj en farmbienoj. Ankaŭ en Eŭropo oni bredas lamojn kaj tondas ties lanon por vendi ĝin. Kelkaj lambredistoj proponas lamomigradoj dum kiuj lamoj portas la pakaĵojn. Lamoj povas porti po ĉirkaŭ 30 kg.

Lamo en heraldiko redakti

 
blazono de Bolivio

Same kiel preskaŭ ĉiuj "ekzotikaj" bestoj, ("ekzotikaj" por eŭropanoj, kie disvolviĝis heraldiko) lamo ne estas klasika heraldika figuro. La parenca besto alpako ja aperas en la blazono de Bolivio, kiel simbolo de la riĉeco de la bolivia faŭno, sed tiu besto estas bildigita tre nature en tre natura pejzaĝo, en stilo tute ne heraldika.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Ĉu "lamo" aŭ "ljamo"? Akademio de Esperanto - Konsultejo - Blogo (08/09/2013, lasta aliro)
  2. Llama Oklahoma Ŝtata Universitato - Breeds of Livestock (08/09/2013, lasta aliro)
  3. Llama facts South Central Llama Association (08/09/2013, lasta aliro)
  4. "Llama Characteristics". Nose-n-Toes. Alirita la 14an de junio 2019.
  5. "Llama Facts 1". Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine Llamas of Atlanta. Alirita la 14an de junio 2019.
  6. "Llama FAQ". Twin Creeks Llamas. Alirita la 14an de junio 2019.
  7. "Llama". Arkivigite je 2019-06-03 per la retarkivo Wayback Machine Oklahoma Ŝtata Universitato. Alirita la 14an de junio 2019.