Oklahoma Ŝtata Universitato

La nomo Oklahoma Ŝtata Universitato (angle Oklahoma State University) povas aludi al ses ŝtataj universitatoj en la usona subŝtato Oklahomo, kiuj kunligiĝas en universitata reto. La reto inkluzivas la jenajn universitatojn:

  • Oklahoma Ŝtata Universitato en la urbo Stillwater (la plej signifa kaj plej granda el la ses institucioj) kaj ĝia branĉo en la urbo Tulsa.
  • Oklahoma Ŝtata Universitato en la urbo Oklahoma City.
  • Oklahoma Ŝtata Universitato en la urbo Okmulgee.
Oklahoma Ŝtata Universitato
ŝtata universitat-sistemo
Situo
lando Usono
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filioj
• Oklahoma Ŝtata Universitato
• Oklahoma State University Center for Health Sciences
• Oklahoma State University–Okmulgee
• Oklahoma State University–Oklahoma City
• Oklahoma State University–Tulsa
• Oklahoma State University Medical Center vd
vdr
emblemo de la universitata reto

Medicinaj altlernejoj:

  • Oklahoma Ŝtata Universitato - Centro por Sansciencoj (Oklahoma State University – Center for Health Sciences) en la urbo Oklahoma City kaj
  • Oklahoma Ŝtata Universitato Medicina Centro (Oklahoma State University Medical Center) en Tulsa

La Oklahoma Ŝtata Universitato - Stillwater estas la dua plej granda universitato en la usona subŝtato Oklahomo post la universitato de Oklahomo, kiu ne apartenas al la reto de Oklahomaj Ŝtataj Universitatoj kaj ne miksindas kun ĝi.