Vikuno (Vicugna vicugna) estas la ununura specio de la neotropisa genro Vicugna kaj apartenas al la familio de la kameledoj. Ĝi similas la gvanakon, sed estas malpli granda kaj malpli dika. La nomo vikuno origine venas el la keĉua lingvaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vikuno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Kameledoj Camelidae
Genro: Vicugna
Specio: V. vicugna
Vicugna vicugna
(Molina, 1782)
Konserva statuso

Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La longeco de la kapo kaj la trunko estas ĉirkaŭ 150 cm, la ŝultroalto 1 m kaj ĝi pezas 50 kg. La felo estas supre helbruna kaj malsupre blankeca. Anatomia specialaĵo estas la malsupraj incizivoj kiuj daŭre plukreskas, kiel ĉe la ronĝuloj - tio ne ekzistas ĉe aliaj parhufuloj.

La felo estas multe pli fajna ol tiu de parencaj specioj kaj tiel dika, ke ĝi funkcias kiel izoltavolo kontraŭ malvarmo.

Vivmedio redakti

Vikunoj troveblas en la punaoj de la altaj Andoj de Ekvadoro, Peruo, Bolivio, Argentino kaj Ĉilio. Ĝi vivas en altecoj inter 3500 kaj 5500 m.

Malsovaĝigo redakti

Iam oni instruis ke la vikunoj neniam estis malsovaĝigitaj kaj ke la lamoj kaj alpakoj devenas de la gvanakoj. Sed hodiaŭ ekzistas surprizaj DNA-esploroj kiuj montras, ke la alpakoj eble devenas de la vikunoj. Ĉar la alpakoj, lamoj, gvanakoj kaj vikunoj fekundeblas interspecie kaj linioj ofte miksiĝis, ne eblas scii tion ekzakte nun. Tio, kio certas, estas ke la inkaoj pelis vikunojn dekmile inter barilojn, tondis ilin kaj liberigis ilin denove. La vikuna lano estis nur por la plej altaj nobeloj. La hispanoj ne daŭrigis tiun kutimon. Ili mortpafis vikunojn grandnombre kaj ofte venenigis akvejojn, unue por akiri paŝtejojn kaj poste por la feloj. Nun malpermesitas eligi bestojn el Peruo, sed ties lano estas komerciigita. La vikuna lano estas la plej rara kaj multekosta en la mondo (po tri mil dolaroj por unu metro da ŝtofo).