Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Lamao kaj Lamo.

Lameco karakterizas

  1. la malfacilan paŝmanieron de homo aŭ besto pro kripleco de kruro aŭ piedo. Medicine, lameco povas interalie esti sekvo de paralizo;
  2. la mankon de io, por ke iu sistemo estu ekvilibra, regulira;
  3. eksterordinare malrapidan moviĝon, en figura senco ankaŭ pri tute alia movoj ol paŝado, ekzemple se oficisto ĉe giĉeto de poŝtoficejo aŭ fervoja stacidomo ekstreme malrapide faras sian laboron.

En la historio, la centrazia konkeranto Timur dum la 14-a kaj 15-a jarcento iĝis konata pro la kromnomo "la lama" (en la ĉagataa, klasika tjurka lingvo تیمور لنگ, latinliterigite Tīmur-e LangTimur Lenk), kio en okcidenta Eŭropo estis latinigita al la nomo "Tamerlan".