Aveno (latine Avena) estas genro de unu, du aŭ plurjaraj herboj (Avena el graminacoj) kun spiketoj, kiuj pendas sur longaj maldikaj pediciloj kaj konsistas el 2-3 floroj ordinare kovritaj per glumoj. Aveno nomatas ankaŭ ties grajnoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aveno
Avena fatua
Avena fatua
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideoj Pooideae
Tribo: Poeoj Poeae
Genro: Avena
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni nomas aveno ĉiun vegetaĵon el la genro Avena. Sed la nomo estas ambigua: aveno nomiĝas ankaŭ ekzemple Arrhenatherum elatiusTrisetum flavescens, kiuj ne apartenas al la genro Avena.

Aveno estas uzata kiel karakteriza nutraĵo por ĉevaloj, sed ankaŭ en diversaj formoj kiel manĝaĵo por la homoj, ekzemple por avenlakto.

Ordinara aveno (Avena sativa) havas fortikan radikaron, tiel ke ĝi toleras eĉ magran grundon. Ĝi estas planto unujara (vegeta periodo 120-140 tagoj), malofte travintra (vegeta periodo 260-300 tagoj). Ĝi havas kavan, cilidran ŝalmon (tigon) kun pli kaj pli longiĝantaj internodoj. La alterne starantaj folioj estas lancoformaj. Ĉe ties akselo, la ĉirkaŭbrakuma oreleto apenaŭ evoluis. La grapolo konsistas el spikoj, konsistantaj el 2-3 floroj (spiketoj). La floroj estas duseksaj. Oni povas paroli pri unuflanka grapolo aŭ disbranĉanta grapolo. La kariopson kovras flavaj aŭ brunaj kelkfoje nigraj senaristaj paleoj. Oni povas vidi kaveton sur la dorsa flanko de la kariopso. La grajno pintiĝas ekde la mezo.

Parazitoj redakti

En sia artikolo L'ergot de l'avoine en Algérie[1] 1923 profesoro de Maison carrée L. Ducellier priskribis atakojn de ergotfungo sur avenoj. Avena sterilis kaj Avena fatua estas du gastigantoj. Li observis ergotfungon ankaŭ sur Avena sterilis, Avena barbata kaj Avena abyssinica.

Ĉefaj specioj redakti

Referencoj redakti

  1. Bulletin de la société d'histore naturelle d'Afrique du Nord 1923 tomo 14 La Biblioteca Digital del Real Jardín Botánico vidu paĝoj 290-293 Arkivigite je 2012-01-22 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti