Floro

planta genera strukturo

Floro estas la reprodukta organo de iuj plantoj: la florplantoj. Ĝi konsistas el la veraj reproduktaj organoj kaj ĉirkaŭaj partoj. Post polenado, la floro estas fekundigita kaj iĝas frukto kun ene semoj. La floroj estas aŭ solaj aŭ en floraroj.

Iom el la diverseco de floroj

Frue la floroj allogis la homojn, kiuj uzas kaj kultivas ilin kiel ornamaĵon, interne (bukedoj, ikebanoj) kaj ekstere (ĝardenoj…), kaj ankaŭ pro iliaj odoroj kaj pigmentoj. Floroj ofte pensigas kaj inspiras artistojn, pentristojn, poetojn, kaj tiel plu. Tiu rilato datiĝas de jarmiloj. Ekzemple en la Biblio kaj aliaj fruaj verkoj jam aperas floroj, same kiel en vegetalaj ornamaĵoj en arkitekturo kaj aliaj artaĵoj. Kultivado de floroj estas florokultivado.

skema bildo de floro kun epigina ovario kaj perigina involukro (= „mezestaranta “ ovario):
1. hipantio
2. sepaloj
3. petaloj
4. stamenoj
5. karpelo

Florpartoj redakti

 
Florpartoj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Floro konsistas el florfolioj sur florbazo, ĝi mem fine de flortigo. Kiam la floro estas kompleta, ĝi havas kvar partojn, ekde la ekstero:

  • La sepalaro (aŭ kaliko el la latina calyx), konsistanta el ĉiuj sepaloj, ordinare verdaj partoj de la floro.
  • La petalaro (aŭ korolo el la latina corolla), konsistanta el ĉiuj petaloj, ordinare alikoloraj partoj de la floro.
  • La stamenaro (aŭ androceo), konsistanta el ĉiuj stamenoj, virseksaj florpartoj. Stamenoj estas dupartaj:
    • filamento (filamentum): tigeto de stameno,
    • antero (anthera): pinto de stameno kun poleno, konsistanta ĝenerale el du tekoj.
  • La karpelaro (aŭ gineceo, aŭ pistilo), konsistanta el ĉiuj karpeloj, virinseksaj florpartoj. Karpeloj povas esti apartaj aŭ kunaj. Oni distingas:

Kaliko kaj petalaro estas, kune, la florfoliaro, nefekunda parto, kies rolo estas protekti la fekundajn partojn kaj allogi polenantajn bestojn.

Tiu teoria skemo de floro, trovebla tipe ĉe ranunkoloj, multe varias. Ekzemple, floroj povas esti senpetalaj, kiel tipe en la spiketoj de poacoj, aŭ senpedunklaj, kiel en spiko.

Seksaj aranĝoj redakti

Androgina aŭ hermafrodita estas planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo duseksajn florojn aŭ florojn de ambaŭ seksoj.
Monoika estas planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo florojn de ambaŭ seksoj (nome virseksajn kaj inseksajn), kiel ĉe kukurbo, kverko kaj fago.
Dioika estas planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur unu unuseksan flortipon (virseksan aŭ inan), kiel ĉe kanabo, saliko).
Diklina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo florojn de nur unu sekso (dioika) aŭ ambaŭ kune (monoika).
Monoklina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur duseksajn florojn (tiu ĉi tipo estas la plej ofta).

Florspecoj redakti

 
Papaver rhoeas.

Se floro havas malgrandan, malaltan toruson (receptaklon), tiel ke la kaliko, korolo kaj stamenoj kreskas malsupre de la libere formiĝanta ovario (tiel la ovario staras libere, meze de la floro, la plia florparto kreskas sub ĝi), ni parolas pri hipogina floro aŭ ovario supre staranta (papavo, luzerno, pizoj, tulipo, kruciferoj).
Se la toruso (flora receptaklo) larĝiĝas kruĉo-forme kaj el ties meza rando aŭ mezlinie kreskas la pliaj florpartoj, ni parolas pri perigina floro aŭ meze staranta ovario (pruno, ĉerizo, prunelo).
Se la rando de la receptaklo etendiĝas kaj kunkreskas kun la ovario, kaj la aliaj florpartoj kreskas kvazaŭ sur ties pinto, oni parolas pri epigina floro aŭ pri sube staranta ovario (kukurbo, kompozitoj, umbeliferoj).

Polenado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Polenado.
 

Polenado estas la procezo, per kiu la poleneroj fekundigas la inan flororganon.

 
Abela ofriso evoluis dum multaj generacioj al pli bona imitado de abelino por allogi virabelojn kiel polenantojn.

Tipoj de polenado

  • mempolenado (okazas en la sama floro)
  • najbara polenado (okazas inter floroj de la sama planto)
  • fremda polenado (okazas inter diversaj plantoj samspeciaj)
  • krucigo (hibridigo) (okazas inter diversaj plantoj, apartenantaj al malsamaj specioj)
  • bestopolenado
  • venta polenado: La ventopolenataj plantoj produktas polenerojn grandkvante, ĉar la forglisantaj poleneroj nur hazarde trafas konvenan planton. La poleneroj estas malgrandaj, glataj; ili povas longtempe ŝvebi en la aero.
  • akva polenado
    • subakva polenado, tiuokaze la poleneroj trafas la stigmon ŝvebante en akvo (Najadaceae)
    • superakva polenado, tiuokaze la virseksa floro disiĝas de la pedunklo kaj drivas akvosurface al la inseksa floro (Vallisneria sp.)

Okazas malnatura polenado, se la homo polenas arte speciojn, rasojn por plibonigi, krucigi ilin.

Evoluo redakti

 
Archaefructus liaoningensis, unu el plej fruaj konataj florplantoj.
 
Amborella trichopoda, frata grupo por la cetero de florplantoj.

Kvankam terplantoj ekzistis dum ĉirkaŭ 425 milionoj da jaroj, la unuaj florplantoj reproduktiĝis pere de simpla adaptado de ties akvaj ekvivalentoj, nome sporoj. En maro, plantoj — kaj kelkaj animaloj — povas simple disigi genetikajn klonojn de si mem, kiuj fordrivas kaj kreskas aliloke. Tiel reproduktiĝis plej fruaj plantoj. Sed plantoj rapide evoluigis metodojn por protekti tiujn kopiojn, kiuj rezistu sekigon kaj aliajn mistraktadojn kiuj okazas eĉ pli verŝajne surtere ol en maro. La protektiloj iĝis la semoj, kvankam ili ankoraŭ ne evoluis el floro. Fruaj semportantaj plantoj estis ginko kaj koniferoj. La plej frua fosilio de florplanto, Archaefructus liaoningensis, datiĝas de antaŭ ĉirkaŭ 125 milionoj da jaroj.[1]

Kelkaj grupoj de formortintaj gimnospermoj, precipe semo-filikojPteridospermatophyta, estas proponitaj kiel prauloj de la florplantoj, sed ne estas kontinua fosilia pruvaro kiu montru precize kiel floroj evoluis. La ŝajne subita apero de relative modernaj floroj en la fosilia historio starigis tian problemon por la teorio de evoluo ke ĝi estis nomata "abomeninda mistero" fare de Charles Darwin. Lastatempe malkovritaj angiospermaj fosilioj kiaj Archaefructus, kun pliaj malkovroj de fosiliaj gimnospermoj, sugestis kiel angiospermaj trajtoj povas esti akiritaj laŭ serio da ŝtupoj.

Lastatempaj analizoj de DNA (molekula sistematiko)[2][3] montris ke Amborella trichopoda, troviĝinta en la pacifika insulo Nov-Kaledonio, estas la frata grupo de la cetero de la florplantoj, kaj morfologiaj studoj[4] sugestis, ke ĝi havas trajtojn kiuj povus esti karakterizaj de pli fruaj florplantoj.

La ĝenerala supozo estas, ke la funkcio de floroj, dekomence, estis impliki animalojn en la reprodukta procezo. Poleno povas esti disigita sen brilaj koloroj kaj rimarkindaj formoj, kaj tio estus efika per plantaj rimedoj sed ne havigus iun alian profiton. Oni proponis tialon por la subita, tute disvolviĝinta apero de floroj, nome ke ili evoluis en izolita areo kia insulo, aŭ ĉeno da insuloj, kie la plantoj havantaj ilin kapablis disvolvi tre specialigitan rilaton kun iuj specifaj animaloj (ekzemple vespo), laŭ sama maniero kiel multaj insulaj specioj disvolviĝas nuntempe. Tiu simbioza rilataro, kun hipoteza vespo portanta polenon el unu planto al alia, tre kiel figvespoj faras nuntempe, povus eventuale estiĝi en kaj plantoj kaj ties partneroj kiuj disvolvas altan gradon de specialiĝo. Insula genetiko ŝajne estis ofta fonto de specialiĝo, precipe kiam tio devenas el radikalaj adaptoj kiuj ŝajnas postuli subajn transirajn formojn. Notu, ke la vespa ekzemplo ne estas hazarda aŭ sentiala; abeloj, ŝajne evoluintaj specife por simbiozaj plantorilatoj, devenas de vespoj.

Krome, plej multaj fruktoj uzataj en plantoreproduktado venas el pligrandiĝo de partoj de floroj. Tia frukto estas ofte ilo kiu dependas de animaloj kiuj deziras manĝi ĝin kaj tiel disigas la semojn kiujn ĝi enhavas.

Floro kaj kulturo redakti

Florlingvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Florlingvo.
 
Blanka dianto instigas al pureco
 
La signifo de miozoto estas tre konata kaj popola: ne forgesu min

Florlingvo estas iel sekreta, kodita maniero esprimi sin inter geamantoj, aŭ amuntoj (aŭ amintoj!) per sendo de floroj kiuj ĉiuj havas priaman signifon. Tio originis dum la mezepoko, kiam ofte la sentoj kaj ĉefe komunikoj devis nepre esti sekretaj. Nuntempe la florvendistoj klopodas revigligi tiun esprimmanieron por helpi sian negocon. Tre ofte en filmoj kun historioj kaj de pasintaj epokoj kaj de nuntempaj aperas scenoj bazitaj sur tiu kutimaro. Tiu lingvaĵo rilatas al aliaj similaj kiel tiuj pri uzado kaj movado de ventumiloj

Bukedo estas kunligaĵo de deŝiritaj floroj. Florbukedo estas kolekto aŭ aro da floroj laŭ kreiva aranĝo. Florbukedojn oni ofte donacas por specialaj okazoj kiaj naskiĝtagoj aŭ datrevenoj. Ili estas ankaŭ vaste uzataj etende en nuptoj. Bukedoj estas aranĝitaj en vazoj aŭ bukedujoj por la hejmornamo, ĉu en tradiciaj ĉu en modernaj stiloj. Simbolismo povas esti ligata al la tipoj de floroj uzitaj, laŭ la diversaj kulturoj.

Floroj en historio kaj arto redakti

 
Lilioj en fresko de la Bronzepoko kiu reprezentas printempan pejzaĝon. Elfosaĵoj de Akrotriri, Santorini, Grekio.
 
Bukedo antaŭ arka fenestro, Ambrosius Bosschaert, ĉirkaŭ 1618-1620. La plej formalaj floraranĝoj en Eŭropo estis nederlandaj, kiel oni montras en multaj pentraĵoj de la 17a jarcento
 
Floraranĝo de Ikebano.

Same kiel floroj montras siajn brilajn kolorojn por allogi la polenigajn insektojn, ili altiras ankaŭ la atenton de homoj el la plej antikvaj tempoj ĝis la aktualo.[5] Ĉiuj kulturoj havis siajn konsiderojn por floroj. En tre antikvaj civilizacioj aperas floroj ĉu kiel ornamaĵoj en arkitekturo kaj pentrarto, ĉu kiel simboloj en literaturo.

En kulturoj de la tuta mondo, ĝis kie oni havas historiajn registrojn, la floroj havigis emocian informon inter la homoj. En la kavernoj kie loĝis Neandertaloj oni trovis polenon (la florero plej mafacile putreblaj tra la tempo) kaj oni sugestis, ke la floroj estis parto de la ceremoniaro por omaĝi la mortintoj,[6] sed tio ankoraŭ estas disputata.[7]

En la antikveco la floroj ne estis nur konsiderataj fonto de plezuro kaj por dioj kaj por homoj, kaj motivo de inspiro por artistoj kaj poetoj, sed ili posedas signifon de transcendo kaj mistikisma kaj kosmokomprena. En Japanio, kie oni kultivas la arton de la floraranĝo (ikebano), la floro estas konsiderata resumo de la viva ciklo de ĉiuj kreitaĵoj kaj de ties efemera daŭrado. La floro kiun Budho montras, foje, anstataŭas vortojn kaj lernigas: estas la klara bildo de la perfekto atingebla, de la lumigo kaj de la esprimo de tio neesprimebla. En Antikva Grekio ĉar ili estas asociaj al papilioj oni identigis ilin kun la animoj de la mortintoj. En Taoismo la ora floro kiu aperas el la kroneto estas simbolo de la maksimuma spirita lumigo.[8]

En la amerikaj antaŭhispanaj socioj, por ekzemplo, la floroj havigis ampleksan gamon de signifoj. La antikvaj reprezentoj de la floroj ne estas simple ornamaj, sed formis parton de religia simbolismo. La kvarpetalaj floroj, por ekzemplo, havis multfacetan signifon en la kulturoj kaj antikvaj kaj nunaj de Mezameriko, kaj estas uni de la konstantaj simboloj en la menso kaj en la lingvaĵo de ties loĝantoj. Estas nombraj reprezentoj de flores de kvarpetalaj floroj en Teotihuakano (ŝtato Meksiko, Meksiko) kaj en aliaj lokoj kiel en Tlalankaleka (ŝtato Puebla, Meksiko). Ankaŭ la teotihuakanaj floroj formis parton de la ikonaro de la murpentrarto, foje alude al paradiza loko, aliajn fojojn reference al kanto kaj belo de la vortoj.[9] Al kelkaj oni atribuis religian karakteron kaj utilis por ceremoniaj kaj magiaj celoj, kiel okazis ĉe la "tuberoso" aŭ «omixóchitl» (Polianthes tuberosa), la "pericón" aŭ «yauhtli» (Tagetes lucida) kaj la «cempoaxóchitl» (Tagetes erecta), konata en Meksiko ankaŭ kiel "cempasúchil" aŭ "floro de mortintoj", floroj kiuj pro sia atingopova parfumo servis kiel komunikilo aŭ altirilo de la supernaturaj estaĵoj, aŭ kiel protektilo kontraŭ ili.[10] La lilioj (Lilium), por ekzemplo, estis uzitaj kiel simbolo de pureco dum jarcentoj.

Estas murpentraĵoj en palacoj de Antikva Grekio de pli ol 3000 jaroj de antikveco kiuj estas atestiloj de tiu uzado. Tiu asocio inter la pureco kaj kelkaj lilioj pasis poste al la kristanismo, en kiu la Virgulino Maria estis reprezentita per floroj de lilio (Lilium candidum) en siaj brakoj. La simbolo de la lilifloro estis origine bazita sur la floro de specio de Iris nome Iris pseudacorus) kaj aperis en religiaj egiptaj kaj hindiaj pentraĵoj multe antaŭ estis adoptita kiel simbolo de la reĝoj de Francio ekde la 5-a jarcento. La floroj utilis ankaŭ ne nur kiel religiaj simboloj sed ankaŭ kiel de la reĝa povo ekde antaŭ jarmiloj kaj estis admiritaj kaj uzitaj pro sia beleco ekde pratempoj kaj fare de multaj civilizoj.[11][12]

La jam menciita ikebano estas la komponarto de ornamaj motivoj pere de floroj, kvankam ankaŭ de branĉoj, folioj, fruktoj kaj semoj, kiu povas formi parton de la verko. Krom la estetika celo, la ikebano estas uzata ankaŭ kiel metodo de meditado. En la plej tradiciaj floraranĝoj, la floroj kaj la branĉoj estu direktitaj supren kaj disponitaj en triopoj por reprezenti la harmonian rilaton inter la ĉielo, la homo kaj la Tero.[13]

Krom pro sia beleco, religia simbolismo kaj asocio kun la povo, la floroj estis uzataj ankaŭ kiel arta komunikilo. La romantismo de finoj de la 19-a jarcento, savis la nomitan florlingvaĵon kiu estis disvolvigita en la antaŭa jarcento fare de la germana burĝaro, kun la celo komuniki specifajn mesaĝojn al amikoj kaj amatoj, por kio eĉ oni verkis librojn kiuj klarigis la signifon de ĉiu floro.

La profunda kaj altira signifo kiun la floro havas tutmonde estis motivo por la inspiro de romanistoj kaj poetoj de ĉiuj tempoj kiuj eĉ uzis ilin por la titolo de multaj verkoj: por ekzemplo La sinjorino de kamelioj de Alexandre Dumas (filo), La floroj de l'malbono de Charles Baudelaire, En ombro de florantaj junulinoj de Marcel Proust, La nomo de la rozo de Umberto Eco, Dona Flor kaj ŝiaj du edzoj de Jorge Amado, inter dekoj da ekzemploj.[14]

Psikologio kaj ekonomio redakti

La floroj respegulas oniajn emociojn kaj animstatojn. Ofte, oni klopodas transmiti per tiuj sentojn de simpatio, kompato, pento, kulpo, amo aŭ seksa alproksimiĝo kaj celebro, fiero kaj kontentigo.[15] La floroj estas uzitaj ankaŭ por esprimi religiajn sentojn kaj en kelkaj religioj oni konsideras ilin rekta vojo al la spirita komunikado.[16] Krome, kompreneble, multaj floroj estas uzitaj kiel persona ornamaĵo, kaj la burĝonoj mem kaj ties esencoj laŭ la formo de parfumoj. Fakte, la granda majoritato de la komercaj parfumoj por persona uzado havas florajn nuancojn. Sendepende de kelkaj bazaj uzoj, kiel ĉe la floroj uzataj en kuirarto aŭ en medicino, la plej parto de la spicoj kiujn la homo kultivas pro ties floroj havas celon nur emocian. Uzado kiu, por ekzemplo, okazigis merkaton de preskaŭ kvin mil milionoj da usonaj dolaroj nur en Usono en la jaro 2001.[17]

 
Festivalo Almabtrieb en Kufstein, Aŭstrio. Bovinoj ornamitaj per floroj.

Kvankam per supraĵa analizo oni povus argumenti ke la floroj estas dezireblaj por homoj pro asocioj lernitaj per sociaj okazaĵoj, la universaleco de la uzado de floroj tra tiom da diversaj kulturoj, historiaj periodoj kaj la foresto de taŭga surogato por la tiom multaj uzoj kiujn oni faras el ili, sugestas, ke estas io pli ol tiu simpla asociigo. Fakte, dum pli ol kvin jarmiloj homoj kultivis florojn spite la fakton ke ne estas rekta repago konata por tiu multekosta konduto el la vidpunkto de la tiomaj laboro kaj energio kiujn postulas ties realigo. En kelkaj studoj oni pruvis, ke la floroj estas forta okaziganto de pozitivaj emocioj en la homa specio. En unu de tiaj studoj, la floroj estis ĉiam okazigantoj de la nomata rideto de Duchenne tuj post ties donaco al virinoj, kiuj informis, ke ili havis pli bonan humoron ekde tiu momento ĝis post tri tagoj, kiam ili estis enketitaj. Multaj esploristoj sugestis, ke la rideto de Duchenne indikas emocion kaj spontanean kaj aŭtentan ĉar la plej parto de la personoj ne povas kuntiri laŭvole la muskolojn necesajn por la vizaĝa esprimo de tia rideto.[18] En alia studo, floro donacita ĉu al viroj ĉu al virinoj en lifto produktis socian konduton pli pozitivan ol aliaj stimuloj. Oni pruvis ankaŭ ke la floroj donacitaj al personoj pli ol 55-jaraĝaj estas tialo por humoro pli pozitiva kaj por plibonigo en la memoro. Tiaj efikoj estis kaj tujaj kaj longdaŭraj super la emociaj reagoj, humoro, socia konduto kaj eĉ la memoro, kaj ĉe viroj kaj ĉe virinoj.[17] Fakte, oni formulis la hipotezon ke la floroj povas influi aŭ kondiĉigi la soci-emocian konduton de homoj ĉar tiuj estas adaptitaj al emocia niĉo de la homa specio.[17] Same, oni esploris ankaŭ la terapeŭtajn efikojn de floroj. Tiel, oni pruvis, ke la pacientoj suferinntaj kirurgon bezonis malpli da kontraŭdoloriloj kaj havis pli bonajn fiziologiajn reagojn dum la periodo post-operacia kiam oni metas florojn ene de iliaj ĉambroj.[19]

Florikulturo redakti

 
Blua rozo, akirita pere de artefaritaj kolorigiloj. Tiaj rozoj estas akiritaj pere de gentekniko.

La florikulturo estas arto kaj tekniko kultivi plantojn por akiri florojn (ne la plantojn mem) kaj ties komercigon en florvendejoj kaj plantidejoj. Oni povas konsideri du fundamentajn tipojn de espluatejoj, nome partikulare kaj komerce. La unua, asocia kun la ĝardenado, celas la kultivon de plantoj kun floroj pro ties beleco kaj por spirita kontentigo, kaj tio estas farita kaj de amatoroj kaj de entuziasmaj kolektistoj kiuj specialiĝis en specio aŭ grupoj de specioj de plantoj. La komerca florikulturo, male, referencas al la kultivoj de plantoj por akiri florojn kio celas monakiron. Ties produktoj povas esti dediĉitaj al la ornamado, al la industrio aŭ al la medicino kaj eniras en aliaj komercaj aktivecoj tre forte ligitaj, kiel la produktado de semoj, de bulboj kaj de multnombregaj elementoj necesaj por tiu intensiva agado, kiuj gamas el fekundigiloj kaj agrokemiaĵoj (insekticidoj, fungicidoj kaj herbicidoj) ĝis la florpotoj kaj tero por la kultivo.[20][21][22]

La internacia merkato de fortranĉita floro estas fundamente centrita en tri konsummerkatoj: Usono, la Eŭropa Unio kaj Japanio, kun enspeza valoro de 955, 6500 kaj 3800 milionoj da eŭroj respektive. Ĉiu el tiuj merkatoj produktas altan procenton de sia konsumpeto de fortranĉita floro, sed krome, ili importas konsiderindan kvanton el diverseco da landoj. Tiel Usono importas 59% de siaj konsumpetoj, la Eŭropa Unio 10% kaj Japanio nur 6%. La ĉefaj proviziantoj de la usona merkato estas Kolombio, Ekvadoro kaj Nederlando. Por EU, la ĉefaj proviziantoj estas Kenjo, Israelo kaj Kolombio; kaj por la japana merkato, Tajlando, Kolombio kaj Nederlando. La plej elstaraj specioj en la internaciaj merkatoj estas rozoj, diantoj, krizantemoj kaj kelkaj specioj de bulbaj plantoj, kiel tulipoj kaj lilioj. Nederlando konstituas la koncentran merkaton plej grava de la mondo, kaj registras pli ol 50% de la totalo de la importado kaj la 85% de la eksportado de floroj de la Eŭropa Unio.[23]

La kaŭzo de la konstanta kresko de la merkato de fortranĉita floro en la lastaj jardekoj estas, esence, la ŝanĝo en kutimoj de konsumo de la loĝantaro kun mezaj kaj altaj enspezoj, kiu uzas tiun produkton kiel elemento ornama de la hejmo, donacoj de entreprenoj kaj por persona distro. Unu de la konsekvencoj de la kresko de la merkato de fortranĉita floro estas la monkvanta investado kiun multaj entreprenoj kaj institucioj faras por akiri novajn variaĵojn de floroj, ĉu pere de klasika genetika plibonigo aŭ pere de prilaboritaj teknikoj de gentekniko[24]

Kurioza historia epizodo okazis precize en Nederlando. Inter 1634 kaj 1637, la entuziasmo por la novaj tulipfloroj en Nederlando eksplodigis spekulan frenezecon konatan kiel "tulipmanio" kio finfine kondukis al la falo de la merkato tri jarojn poste. Tulipbulboj iĝis tiom multekostaj ke ili estas traktita kiel formo de valuto, aŭ pli bone, kiel estontaj valutoj, kio devigis la registaron de Nederlando enkonduki komercajn limigojn por la bulboj.[25] En tiu epoko, eĉ aperis ceramika specialaĵo nome "tulipiere" kiu estis desegnita por la montrado de fortranĉitaj floroj de unu tigo post alia tigo. Vazoj kaj bukedujoj, kutime enhavantaj tulipojn, ofte aperas en nederlandaj aĵpentraĵoj. Ĝis nuntempe, tulipoj estas asociaj kun Nederlando, kaj la kultivataj formoj de la tulipoj estas ofte nomataj "Nederlandaj tulipoj." Nederlando havas la plej grandan permanentan montrejon de tulipoj de la mondo; ĝi estas en Keukenhof.

Popolkutimoj redakti

 
Manifestacio de pacisma movado kontraŭ la Vjetnama milito, 1967. Pacisto proponas floron al usona policano kiel simbolo de paco kaj neperforto.
  • En kelkaj landoj oni senpetaligas florojn ĉefe de asteracoj (genro Bellis) alterne elektante inter jesaj kaj neaj virtualaj respondoj de amanto, kiel sistemo diveni ties sintenon.
  • En multaj landoj oni donacas floron pro multaj tialoj. Tre disvastigita estas la kutimo ke viro kiu deziras plifortigi rilaton kun virino donacas al ŝi florbukedon, ĉefe por unuaj rendevuoj kaj jariĝoj. Donaco de unusola floro estas pli intima kaj rilata al specifa okazo aŭ situacio.
  • En multaj landoj edziniĝantino portas bukedon al la nupta ceremonio. Filmoj de Holivudo popularigis kutimon ke ŝi post la ceremonio lanĉas la bukedon senrigarde al grupo de amikinoj: tiu kiu kaptos ĝin estos la venonta edzino.
  • En multaj landoj oni portas floron al la tombo de mortintaj amatoj kaj parencoj. Tio okazas ĉefe dum jariĝoj aŭ por specialaj okazoj, kiel la Tago de mortintoj.
  • En landoj de la baseno de Mediteraneo estas tre tradicia kutimo ornami per floroj (florpotoj) kortojn interne de la hejmo kaj ĉefe eĉ balkonoj ekstere. En pli nordaj landoj (Britio ekzemple) estas tre tradicia la hejma kutimo de ĝardenado.

Kuriozaĵoj redakti

 
Ilustraĵo de Grevillea banksii en la florkolekto Illustrationes Florae Novae Hollandiae.
  • En antikva greka la vorto "anthos" signifis floron, sed ankaŭ la plej bono, tio elektita, kaj el tio la vorto antologio. Tiukadre PIV agnoskas por "floro" la signiferon Plej bela, brila parto kiel tria koncepto.[26]
  • La usona subŝtato Florida konservas sian hispanlingvan nomon kun la signifo florplena. Simile estas multaj lokoj tra la tuta mondo kiu portas la nomon Flores en la portugala kaj la hispana lingvoj, ĉefe en Hispanio kaj Ameriko, sed ne nur; ekzemple insulo en Indonezio nome Flores, kie oni trovis restaĵojn de prahomo Homo floresiensis.
  • Florealo (france Floréal) estas la nomo de la oka monato de la franca respublika kalendaro, la dua de la printempa sezono, kiu daŭras ekde la 20-a21-a de aprilo ĝis la 20-a21-a de majo, laŭ la jaro. La nomo devenas el la latina radiko por floroj, kiuj kutime floras en tiu jarepoko.
  • La planto kiu produktas la plej grandan floron de la mondo (unumetra en diametro) estas la malbonodorega Rafflesia arnoldii, malkovrita en Sumatro (Indonezio) en 1818 fare de Thomas Stamford Raffles kaj Joseph Arnold: nuntempe ĝi estas unu el la naciaj floroj de Indonezio.[27]
  • La ruĝa anagalo estas verko de Emma Orczy de 1905, kiu temas pri la mistera "Ligo de la Ruĝa Anagalo". Ĉi tiu grupo estas estrata de la ruza kaj nobla anglo Sir Percy Blakeney, kiu, kun siaj komplicoj, riskas sian vivon por savi la senkulpulojn, implikiĝitajn en la Teroro de la franca revolucio en Parizo. Tiukuntekste floro estas sekreta simbolo.
  • Floroj estis asociaj al la estetiko de la Hipia movado de la 1960-aj jaroj, tre ofte kiel simbolo ĉu de universala amo ĉu de paco.
  • La Revolucio de la Diantoj (en la portugala lingvo, Revolução dos Cravos) estis sensanga maldekstra revolucio kiu je la 25-a de aprilo de 1974 ŝanĝis la portugalan reĝimon el diktaturo al liberala demokratio.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Flowers Modern & Ancient. Pbs.org. Alirita 2010-08-30.
  2. First Flower. Pbs.org (2007-04-17). Alirita 2010-08-30.
  3. Amborella not a "basal angiosperm"? Not so fast. Amjbot.org. Arkivita el la originalo je 2010-06-26. Alirita 2010-08-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-26. Alirita 2016-03-04.
  4. South Pacific plant may be missing link in evolution of flowering plants. Eurekalert.org (2006-05-17). Alirita 2010-08-30.
  5. Bea Espejo, Botánica aplicada al arte, El País, Madrido, 18a de januaro 2020 - 00:15 CET Alirita la 18an de januaro 2020.
  6. Solecki, R. S. (1971). Shanidar: The First Flower People. NY: Knopf.
  7. Sommer, J. D. (1999). The Shanidar IV "Flower Burial": A Reevaluation of Neanderthal Burial Ritual, Cambridge Archaeological Journal, 9: 127-129.
  8. Molina Prieto, L.F, Uribe Botero, E. kaj Osorio Olarte, J. Las flores de los jardines de Santa Fé de Bogotá. Arkivigite je 2009-06-06 per la retarkivo Wayback Machine Cifereca publikigo en la retejo de la Biblioteca Luis Ángel Arango del Banco de la República. Konsultita la 29an de aprilo 2009.
  9. Heydn, D. 1983. Mitología y simbolismo de la flora en el México prehispánico, UNAM, México.
  10. Ana María L. Velasco Lozano, Debra Nagao. 2003. Mitología y simbolismo de las flores. Arqueología mexicana 4:29-35 Alirita la 11an de januaro 2020.
  11. Rosella Rossi. 1990. Guía de Bulbos. Grijalbo. Barcelona.
  12. Hessayon, D.G. The Bulb Expert. Transworld Publishers Ltd. Londono, 1999
  13. Fairchild, C. (2006). "Keiko's Ikebana: A Contemporary Approach to the Traditional Japanese Art of Flower Arranging." Library Journal, 131(1), 111-113.
  14. Molina Prieto, L.F, Uribe Botero, E. kaj Osorio Olarte, J. Las flores de los jardines de Santa Fé de Bogotá. Cifereca publikaĵo en la retejo de la Biblioteca Luis Ángel Arango del Banco de la República. Konsultita la 29an de aprilo 2009.
  15. Heilmeyer, M. (2001). The Language of Flowers: Symbols and Myths. New York, Prestel USA, 59pp. ISBN 3791323962
  16. Stenta, N. (1930). From other lands: the use of flowers in the spirit of the liturgy. Orate Fratres, 4(11): 462-469.
  17. 17,0 17,1 17,2 J. Haviland-Jones, Holly Hale R., P. Wilson & T. R. McGuire (2005). «An Environmental Approach to Positive Emotion: Flowers» (PDF). Arkivigite je 2018-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Evolutionary Psychology 3: pp. 104-132.
  18. Elkman, P., Friesen, W. V., kaj O'Sullivan, M. (1988). "Smiles when lying". Journal of Personality and Social Psychology, 54, pp. 414–420.
  19. Park, S.H., Mattson, R. H. (2008). «Effects of flowering and foliage plants in hospital rooms on patients recovering from abdominal surgery». HortTechnology 18 (4): pp. 563-568.
  20. Vilarnau, E.G. & Guarro, E. 1958. Jardinería, cultivo de las flores. Editorial Albatros, Buenos Aires, Argentina. 435 p.
  21. Rosende, T. 1974. Floricultura, tratado del arte de cultivar flores. Ed. Aymi, Buenos Aires. 122 p.
  22. Licever, R. 1946. Jardinería. Biblioteca de "La Chacra", Editorial Atlántida, Buenos Aires, 275 p.
  23. Global flower bulb production alirita la 5an de majo 2009 Anonima, The Netherlands, angla, [1] arkivita la 26an de marto 2009.
  24. Neil O. Anderson. 2007. Flower Breeding and Genetics: Issues, Challenges and Opportunities for the 21st Century. Springer, ISBN 1402065698
  25. Christenhusz, Maarten J. M. (Junio 2013). "Tiptoe through the tulips – cultural history, molecular phylogenetics and classification of Tulipa (Liliaceae)". Botanical Journal of the Linnean Society. 172 (3): 280–328. doi:10.1111/boj.12061.
  26. PIV NPIV Alirita la 11an de januaro 2020.
  27. Surindar Paracer, Vernon Ahmadjian, Symbiosis: An Introduction to Biological Associations 2000, Oxford University Press, p. 200.

Bibliografio redakti

  • Buchmann, Stephen (2016). The Reason for Flowers: Their History, Culture, Biology, and How They Change Our Lives. Scribner. ISBN 978-1476755533.
  • Peter Coats: Flowers in history. New York 1970.
  • Esau, Katherine (1965). Plant Anatomy (2nd ed.). New York: John Wiley & Sons. ISBN 978-0-471-24455-4.
  • Greyson, R.I. (1994). The Development of Flowers. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-506688-3.
  • Leins, P. & Erbar, C. (2010). Flower and Fruit. Stuttgart: Schweizerbart Science Publishers. ISBN 978-3-510-65261-7.
  • Sattler, R. (1973). Organogenesis of Flowers. A Photographic Text-Atlas. University of Toronto Press. ISBN 978-0-8020-1864-9.
  • M. V. Strantz: Die Blumen in Sage und Geschichte. 1857.

Eksteraj ligiloj redakti