Petalaro
(Alidirektita el Korolo)
Petalaro (aŭ korolo[1][2], el la latina corolla) estas la interna cirklo de florfolioj. Ĝi konsistas el ĉiuj petaloj. Ofte delikate maldikaj kaj la plej okulfrapa parto el la floro, ĝi allogas insektojn por polenado.

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo
La petala formo tre varias inter la florplantoj. Ili povas esti kuniĝintaj, almenaŭ baze: tio estas flora tubo. Ili povas esti tute kuniĝintaj, kloŝforme, kiel ĉe la gencianoj.
Kelkaj plantoj havas florojn senpetalajn aŭ kun tre malgrandaj petaloj, ekzemple ĉe la fagacoj aŭ poacoj.
Ĉe la asteracoj, la ĉirkaŭaj floroj similas al petaloj. Fakte ĉiu estas petalaro de iu aparta floro.
En la floroformulo ĝi havas la mallongigon de Ko.