La fagacoj[2] (latine Fagaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo fagaloj (Fagales). Ĝi enhavas 9 genrojn kaj ĉirkaŭ 1100 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas fago[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fagacoj
rondfolia kverko (Quercus rotundifolia)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: fagaloj Fagales
Familio: fagacoj Fagaceae
Dumort. [1]
fago Fagus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specioj de tiu familio estas arbojarbedoj. Ili vivas en mildaj kaj ankaŭ tropikaj klimatoj kaj ofte formas populaciojn. La viraj floroj staras en amento aŭ en kapeto, la inaj floroj po 1-3 staras cirkulante kun hipofolioj; ĉiu arbo estas duseksa. La frukto estas nomata kiel glano (kiu estas tipo de nukso), kiun ĉirkaŭas la kupulo, evoluanta el la hipofolioj kaj flora akso.

La arbospecioj de tiu ĉi planta familio estas tre gravaj por la arbarkulturo en la norda kontinenta zono. Tiuj ĉi arboj formis en la mezepoko grandajn arbarojn en Eŭropo, kiuj dum la industriiĝo iom post iom malgrandiĝis. Ĉar tiuj arboj (kverko, fago) maturiĝas por hakado post longa (hom)tempo, tiel ili estas tre valoraj. La netuŝitajn, naturajn arbarojn oni rezervas en naturprotektejoj. Fagacaj arboj akceptas ektomikorizojn, ili do vivas simbioze kun fungoj kiel amanitoj, trikolomoj, boletoj, laktarioj, rusuloj kaj multaj aliaj.

Floroformulo: P4-7A4-7 kaj P(3-6)G(3 aŭ 6)

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (22 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:


Kelkaj specioj:

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti