Orienta fago
La orienta fago (Fagus orientalis) estas decidua arbospecio el la familio de fagacoj. Ĝia natura arealo etendiĝas ekde nordokcidenta Turkujo oriente ĝis Kaŭkazo kaj Elborz-Montaro en Irano. Ĝi estas limigita al montarbaroj, je altitudo de 500 - 2 100 m . Ĝi estas granda arbo, kapabla de atingi altecojn ĝis 45 m kaj trunkodiametrojn de 3 m, kvankam kun tipaj alteco de 25-35 m kaj trunkodiametro ĝis 1,5 m . Tiu palearktisa specio tre parencas al la eŭropa fago (F. sylvatica), miksiĝas kaj hibriĝas kun ĝi en Balkana duoninsulo kaj nordokcidenta Turkujo; tiuj hibridaj arboj nomiĝas Fagus x taurica.
Orienta fago | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj de orienta fago
(Provinco Artvin, nordorienta Turkujo) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Fagus orientalis Lipsky | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La folioj estas alternantaj, simplaj kaj glatrandaj aŭ iomete krenelaj [1], 7-15 cm longaj kaj 5-9 cm larĝaj, kun 7-13 nervuroj je ambaŭ flankoj de la folio (6-7 nervuroj ĉe Fagus sylvatica). La burĝonoj estas longaj, sveltaj, 15-30 mm longaj kaj 2-3 mm dikaj, sed pli dikaj (ĝis 4-5 mm) kie la burĝonaj enhavas florajn burĝonojn. La floroj estas etaj amentoj kiuj printempe aperas nelonge post la folioj. La semoj estas etaj triangulaj nuksoj, 15-20 mm longaj kaj 7-10 mm larĝaj je la bazo; estas du semoj en ĉiu kupulo. La fruktoj maturiĝas aŭtune 5-6 monatoj post polenado; la kupulo diferencas de tiu de eŭropa fago pri havante platigitajn, iomete foliecajn alpendaĵojn je la bazo (maldikaj, molaj pikaĵoj ĉe eŭropa fago).
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ esperante Eichholz, Rüdiger 1989 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, 2-a eldono, Bailieboro, Ontario, Kanado, p. 354 ISBN 0-919186-32-7
Eksteraj ligiloj
redakti- angle La orienta fago je Floridata
- angle La orienta fago je Plantoj por estonteco