Malfermi la ĉefan menuon

Artvin (turke Artvin ili, kartvele ართვინის პროვინცია) estas provinco de Turkio ĉe la Nigra Maro, kun areo de 7 436 km², ĉirkaŭ 160 000 loĝantoj. Ĝi situas en la nigramara regiono (turke Karadeniz Bölgesi) de la lando. Administra centro de la provinco estas la samnoma urbo Artvin. La provinco havas limon kun Kartvelio.

Provinco Artvin
Situo
Distriktoj
Regiono Nigramara regiono de Turkio
Areo 7 436 km²
Loĝantaro 164 759 (en 2010)
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Telefona kodo 466
Aŭtokodo 08
v  d  r
Information icon.svg

Ĝiaj distriktoj estas Artvin, Ardanuĉ, Arhavi, Borĉka, Hopa, Murgul, Ŝavŝat kaj Jusufeli.

VidindaĵojRedakti

Interalie vidindas kelkaj antikvaj kartvelaj kristanaj preĝejoj, nun uzataj kiel moskeoj, kaj la pitoreska marbordo.

Eksteraj ligilojRedakti