Printempo
unu el la kvar sezonoj, inter vintro kaj somero
Printempo estas ĝenerale modera sezono inter la vintro kaj la somero. Astronomie, ĝi komenciĝas ĉe la printempa ekvinokso (la 21-a de marto en la norda hemisfero kaj la 23-a de septembro en la suda hemisfero). Ĝi finiĝas ĉe la somera solstico (la 21-a de junio norde kaj la 21-a de decembro sude).

Printempo en Svedio: "Våren" (Printempo) de Carl Larsson, 1907
Ofte, precipe en poezio, oni asociigas printempon kun amo, renaskiĝo kaj nova komenco.
Vidu ankaŭRedakti
ProverboRedakti
Ekzistas pluraj proverboj pri printempo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. ” „ Li havas ankoraŭ printempon en kapo. ” „ Unu hirundo printempon ne alportas. ”