La hipotalamo (latine: hypothalamus) estas glando, kiu situas ĉe la bazo de la cerbo. Ĝi kunigas la endokrinan sistemon al la nerva sistemo. La vorto "hipotalamo" estas greka vorto kun la signifo "sub la talamo"; ĝi estas uzata ĉar la hipotalamo situas sub la talamo, kaj super la cerba trunko.

Hipotalamo

La hipotalamo regas la korpan temperaturon, senton de malsato, senton de soifo kaj cirkadian ritmon. Ĝi estas la sistemo, kiu regas la pituitarian glandon, konitan kiel la 'mastran glandon' de la tuta korpo.

Vidu ankaŭ redakti

 
Malantaŭa vido de talamo (A parto) kaj cerba trunko (B, C kaj D partoj).