Glando estas organo konsistigita de epiteliaj ĉeloj, kies funkcio estas sekrecii, tio estas produkti sekreciaĵon per sekrecio.
Laŭ la medio, al kiu la glando ellasas sian sekreciaĵon, oni distingas 3 grandajn kategoriojn de glandoj:

  • la endokrinaj glandoj, kiuj elverŝas sian sekreciaĵon en la internan medion: sangonlimfon (la prefikso "endo" devenas de la Greka ἔνδον kaj signifas "ene"). Tiaj glandoj estas senduktaj, kaj iliaj sekreciaĵoj nomiĝas hormonoj, substancoj kiuj specife agos al aliaj organoj aŭ histoj. Ĉe homo, la ĉefaj endokrinaj glandoj estas: la hipofizo, la tiroido, la paratiroidoj, la surrenaj glandoj.
Illu endocrine system.png
  • la amfikrinaj glandoj, kiuj estas samtempe endokrinaj kaj ekzokrinaj, jen ĉar ĝi enhavas ambaŭ tipojn da ĉeloj (ekzemple la pankreato, la gonadoj), jen ĉar ĝiaj ĉeloj havas ambaŭ funkciojn (ekzemple la hepato). La prefikso "amfi" devenas de la Greka ἀμφίς kaj signifas "ambaŭflanke".

Plantaj glandoj produktas i.a. nektaron, juksekrecion (ekzemple: urtiko), glusekrecion (ekzemple: drosero)