Stomako
Stomako estas muskoleca organika ronda sako provizita per specialaj glandoj, kiu komunikas kun la ezofago kaj la intesto, kaj en kiu komenciĝas la digestado.
Stomako | |
---|---|
![]() Digesta sistemo de homo: la stomako bildigita rozkolore
| |
![]() Sekco de la stomako de homo
| |
latine | ventriculus |
de Gray | subject #247 1161 |
sistemo | digesta |
Stomako estas digesta organo de ĉiuj bestaj organismoj. La plej primitiva formo troviĝas en polpoj, kie stomako estas ankaŭ sekrecia organo. Stomako estas kava organo el muskola histo, kiu estas kovrita interne per mukozo. En tiu kavo estas digestita la nutraĵo-kaĉo per stomaksuko, kiu konsistas el protein-malkombina enzimo pepsino kaj klorida acido. Eĉ dum ripozo de digestado sekrecias la glandoj ĉirkaŭ 10 ml stomaksukon je horo. Dum nutrado povas la sekreciado de stomaksuko altiĝi ĝis 1000 ml je horo. La sekreciado estas direktita jam antaŭ la nutrado per nervo-impulsoj kaj per hormonoj. La nutrokaĉo transportiĝas per muskolkuntiriĝo (peristaltiko) al piloro. Tiu formas pordon inter stomako kaj intesto. Ĝi malfermiĝas regule, por ke la nutrokaĉo pluiru al duodeno.
Rondbuŝuloj, pulmofiŝoj, kelkaj ostaj fiŝoj ne havas stomakon. La stomako estas ĝenerale unuparta kaj simpla (la mukozo estas unueca). La birdoj havas dupartan stomakon (glandan kaj muskolan).
La plantovoraj mamuloj havas grandan kaj kompleksan stomakon ofte plurpartan. (remaĉula stomako: rumeno, omaso, abomaso, retikulo (reta stomako))

1=ezofago, 2=stomako, 3=maldika intesto, 4=apendico, 5=cekumo, 6=dika intesto, 7=rektumo, 8=anuso
Biologia signifo Redakti
Antaŭdigesto Redakti
Stomako servas por antaŭdigestado de la manĝaĵoj. La vera digestasdo okazas ĉe la bestoj kaj ĉe la homoj en inteso aŭ en special maldika intesto. En la stomako eriĝas antaŭ ĉio la proteinoj al konstrupartoj. La grasoj tarpasas stomakon grandparte sen malkombiniĝo, ĉar la stomsuko enhavas nur en malgranda kvanton da lipazoj. En la stomako la solidaj materialoj iĝas fluidecaj kaj tiel antaŭpreparitaj por la plia digestado.
Mortigo de bakterioj Redakti
La acida stomaksuko obstaklas efektive travivon de la plimulto de bakterioj. Unu escepto estas la bakterio Helicobacter pylori, kiu kovras ŝin per speciala ŝirma mukoz-tavolo.
Regula plia digestado Redakti
Stomako ebligas bonfarton per malmulta manĝo je tago. Piloro zorgas pri reteno de materialoj en stomako, por ebligi daŭran digestadon de tiuj. Tiuj materialoj estas plukondukitaj al intesto nur malrapide.
Konstruo de stomako ĉe homo Redakti
Makroskope Redakti
Deekstere, oni dividas grandan kaj malgrandan kurbiĝon (Curvatura major kaj minor), kiuj reprezentas la dekstarn kaj maldekstran parton kaj la t.n. ’'grandan kaj malgrandan reton' (Omentum majus und minus).
Makroskope oni dividas la sekvajn terenojn:
- kardjo aŭ stomaka buŝo (Cardia) staras inter ezofago (Oesophagus) kaj stomako.
- Stomaka fundo (Fundus) estas parto de stomaka blazo, kieu super la stomaka buŝo situas normale aerplenita.
- Korpo (Corpus), el tiu konsistas granparto de stomako.
- Sub la Corpus troviĝas antro antrum.
- ĉe trairo al duodeno troviĝas Pylorus (piloro), kiu funkcias kiel ferma muskolo.
Histologio Redakti
Spektata per mikroskopo konsistas stomako el multaj stomaglandoj, kiuj plenumas diversajn taskojn kaj staras el diversaj ĉeloj:
- ĉefĉeloj, kiuj sekrecias pepsinogenon.
- kromĉeloj, kiuj sekrecias mukozon, kiu protektas la stomakon de stomakacido.
- kovrantaj ĉeloj, produktantaj stomakan acidon kaj ? Intrinsic Factor? (v. Vitamino B12).
- entero-ĥromafinformaj ĉeloj, kiuj enhavas histaminon (kiu liveras stomaksekrteciaĵon).
Vidu ankaŭ Redakti
- stomaka ulcero
- gastrito
- gastroskopio
- kropo, postkropo de birdoj (maĉostomako)
- remaĉula stomako
- stomaka ulcero
- stomakkarcinomo
Proverbo Redakti
Ekzistas pluraj proverboj pri stomako en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Ĉe stomako malsata ne kapricas palato. ” „ Honoro ne donas, kion stomako bezonas. ” „ Plena stomako laŭdas la faston. ”
Referencoj Redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-16.