Bakterioj

(Alidirektita el Bakterio)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bakterioj
Troveblo de fosilioj: Arĥaiko aŭ pli frua - nuntempe
Escherichia coli ĉeloj pligrandigitaj 25.000-oble
Escherichia coli ĉeloj pligrandigitaj 25.000-oble
Biologia klasado
Domanio: Bacteria
Filumoj

Acidobacteria
Actinobacteria
Aquificae
Bacteroidetes
Chlamydiae
Chlorobi
Chloroflexi
Chrysiogenetes
Cyanobacteria
Deferribacteres
Deinococcus-Thermus
Dictyoglomi
Fibrobacteres
Firmicutes
Fusobacteria
Gemmatimonadetes
Nitrospirae
Planctomycetes
Proteobacteria
Spirochaetes
Thermodesulfobacteria
Thermomicrobia
Thermotogae
Verrucomicrobia

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

En biologio bakterioj (science: Bacteria) estas prokariotaj mikroorganismoj. Kiel ĉiuj prokariotoj ili estas unuĉelaj mikroboj kaj ne havas ĉelkernojn. Karakteriza eco de la bakteria ĉelo-konstruo estas manko de membrane ĉirkaŭitaj organetoj tiuj kiel ĉelkerno aŭ mitokondrio kiujn enhavas aliajn organismojn.

PriskriboRedakti

Bakterioj povas havi nombrajn formojn, game el sferoj al bastonetoj kaj spiraloj. Bakterioj estis inter la unuaj vivoformoj kiuj aperis sur la Tero, kaj ili estas troveblaj en plej el ties habitatoj. Bakterioj povas vivi en grundo, akvo, acidaj varmofontoj, radioaktiva rubo,[1] kaj en la profundo de la biosfero de la terkrusto. Bakterioj vivas ankaŭ en simbiozaj kaj parazitaj rilatoj kun plantoj kaj animaloj. Plej bakterioj ne estis ankoraŭ karakterizitaj, kaj nur ĉirkaŭ 27 procento de la bakteriaj filumo havas speciojn kiuj povas esti disvolvigitaj en laboratorio.[2] La studo de bakterio estas konata kiel bakteriologio, nome branĉo de mikrobiologio.

 
Grandeco de:
  •  Eŭkariotoj
  •  Prokariotoj (inkluzive bakterioj)
  •  Virusoj
  •  Proteinoj
  •  Malgrandaj molekuloj
  •  Atomoj
  • Bakteriaj ĉeloj havas kelkajn mikrometrojn de longeco. Inter la plej malgrandaj estas membroj de la genro Mycoplasma, kiuj estas nur 0.3 mikrometroj, tiel granda kiel la plej grandaj virusoj.

    La inventinto de la mikroskopo, Antoni van Leeuwenhoek eltrovis la bakteriojn en la 17-a jarcento, tamen ili estis plejparte ignorataj ĝis la malfrua 19-a jarcento, kiam sciencistoj kiel Louis Pasteur eltrovis, ke bakterioj estas la kaŭzo de multaj malsanoj. Bakterioj tamen ne nur kaŭzas malsanojn. Ili ankaŭ kaŭzas multajn bonajn aferojn. Ekzemple, ni ne povus digesti nian manĝaĵon sen la helpo de bakterioj. Preskaŭ ĉiu animala vivo estas dependa el bakterioj por sia survivado ĉar nur bakterioj kaj kelkaj arkeoj posedas la genojn kaj enzimojn necesajn por sintezigi la vitaminon B12, konatan ankaŭ kiel kobalamino, kaj havigas ĝin tra la tuta manĝoĉeno. La Vitamino B12 estas akvo-solvebla vitamino kiu estas necesa por la metabolo de ĉiu ĉelo de la homa korpo. Ĝi estas kunfaktoro por la sintezo de DNA, kaj por la metabolo kaj de grasaj acidoj kaj de aminoacidoj. Ĝi estas partikulare grava por la normala funkciado de la nerva sistemo pro sia rolo en la sintezo de mjelino.[3][4][5][6] Inter la tipoj de bakterioj estas baciloj.

    Estas tipe 40 milionoj da bakteriaj ĉeloj en unu gramo de tero kaj milionoj da bakteriaj ĉeloj en mililitro de nesala akvo. Estas proksimume 5×1030 bakterioj sur la Tero,[7] formante biomason kiu superas tiun de ĉiuj plantoj kaj animaloj.[8] Bakterioj estas vitalaj en multaj stadioj de la manĝociklo per reciklado de nutrantoj kiel per la fiksado de nitrogeno el la atmosfero. La nutrociklo inkludas la malkomponiĝadon de mortintaj korpoj; bakterioj estas responsaj pri la putriĝa stadio en tiu procezo.[9] En la biologiaj komunumoj ĉirkaŭ hidrotermaj fontojs kaj malvarmaj fontoj, ekstremofilaj bakterioj havigas la nutraĵojn necesajn por elteni vivon konvertante dissolvitajn komponantojn, tiel kiel la hidrogena sulfido kaj la metano, en energio.

    Ĉe homoj kaj ĉe plej animaloj la plej granda nombro de bakterioj estas en la intesta mikrobiotaro, kaj granda nombro ankaŭ en la haŭto.[10] La plej ampleksa majoritato de bakterioj en la korpo iĝas sendamaĝa pro la protektaj efikoj de la imuna sistemo, kvankam multaj estas rekte profitaj, partikulare tiuj de la intesta mikrobiotaro. Tamen, kelkaj specioj de bakterioj estas patogenaj kaj okazigas infektajn malsanojn, kiel ĥolero, sifiliso, antrakso, lepro, kaj bubona pesto. La plej oftaj mortigaj bakteriaj malsanoj estas spirsistemaj infektoj. Nur tuberkulozo mortigas ĉirkaŭ 2 milionojn da personoj jare, ĉefe en sub-Sahara Afriko.[11] Antibiotikoj estas uzataj por trakti bakteriajn infektojn kaj estas uzataj ankaŭ en farmado (agrikulutro kaj brutobredado), kio faras la kontraŭantibiotikan rezistadon pliiĝanta problemo. En industrio, bakterioj estas gravaj ekzemple en akvopurigejoj kaj en la solvado de naftoverŝoj, la produktado de fromaĝo kaj jogurto pere de fermentado, la rekupero de oro, paladio, kupro kaj aliaj metaloj en sektoroj de minado, metalurgio kaj reciklado,[12] same kiel en bioteknologio, kaj fabrikado de antibiotikoj kaj aliaj kemiaĵoj.[13]

     
    Arkeoj ne estas bakterioj. Arkeoj estis dekomence trovitaj en tre ekstremaj medioj, kiel ĉe vulkanaj termofontoj. En la bildo montriĝas la Granda Prisma Termofonto de la Nacia Parko Yellowstone.

    Iam konsideritaj plantoj konstituantaj la klason Schizomycetes ("fisifungoj"), bakterioj estas nuntempe klasitaj kiel prokariotoj. Malkiel ĉeloj de animaloj kaj de aliaj eŭkariotoj, bakteriaj ĉeloj ne havas ĉelkernon kaj rare havas membran-ligitajn organetojn. Kvankam la termino bakterio tradicie inkludis ĉiujn prokariotojn (antaŭ la jaro 1977 sciencistoj kredis, ke ĉiuj prokariotoj estas bakterioj), la scienca klasigo ŝanĝis post la malkovro en la 1990-aj jaroj ke prokariotoj konsistas el du tre diferencaj grupoj de organismoj kiuj evoluis el komuna praulo. Tiuj evoluciaj domanioj estas nomataj Bacteria kaj Archaea.[14]

    EtimologioRedakti

    La vorto bakterio estas devena de la nov-latina bacterium, kiu siavice estas latinigo de la greka βακτήριον (bakterion),[15] nome diminutivo de βακτηρία (bakteria), signife "bastoneto, kano",[16] ĉar la unuaj malkovritaj bakterioj estis bastonformaj.[17][18]

    Kelkaj bakteriojRedakti

    BildaroRedakti

    Vidu ankaŭRedakti

    NotojRedakti

    1. Fredrickson JK, Zachara JM, Balkwill DL, Kennedy D, Li SM, Kostandarithes HM, Daly MJ, Romine MF, Brockman FJ (Julio 2004). "Geomicrobiology of high-level nuclear waste-contaminated vadose sediments at the Hanford site, Washington state". Applied and Environmental Microbiology. 70 (7): 4230–41. doi:10.1128/AEM.70.7.4230-4241.2004. PMC 444790. PMID 15240306. Alirita la 19an de majo 2020.
    2. Dudek NK, Sun CL, Burstein D (2017). "Novel Microbial Diversity and Functional Potential in the Marine Mammal Oral Microbiome" (PDF). Current Biology. 27 (24): 3752–3762. doi:10.1016/j.cub.2017.10.040. PMID 29153320. Alirita la 19an de majo 2020.
    3. (January 2017) “12: a review and future perspectives”, Microbial Cell Factories 16 (1), p. 15. doi:10.1186/s12934-017-0631-y. 
    4. (June 2012) “The anaerobic biosynthesis of vitamin B12”, Biochemical Society Transactions 40 (3), p. 581–6. doi:10.1042/BST20120066. 
    5. Graham, Ross M.. (2009) “18: Vitamin B12: Biosynthesis of the Corrin Ring”, Tetrapyrroles Birth, Life and Death. New York, NY: Springer-Verlag. doi:10.1007/978-0-387-78518-9_18. ISBN 978-0-387-78518-9.
    6. (June 2005) “Vitamin B12, demyelination, remyelination and repair in multiple sclerosis”, Journal of the Neurological Sciences 233 (1–2), p. 93–7. doi:10.1016/j.jns.2005.03.009. 
    7. (Junio 1998) “Prokaryotes: the unseen majority”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 95 (12), p. 6578–83. doi:10.1073/pnas.95.12.6578. 
    8. C.Michael Hogan. 2010. Bacteria. Encyclopedia of Earth. eds. Sidney Draggan and C.J.Cleveland, National Council for Science and the Environment, Washington, DC En webarchive [1] 11a de majo 2011.
    9. (2008) “Decomposition Chemistry in a Burial Environment”, Soil Analysis in Forensic Taphonomy. CRC Press, p. 203–223. ISBN 978-1-4200-6991-4.
    10. (Oktobro 2005) “A dynamic partnership: celebrating our gut flora”, Anaerobe 11 (5), p. 247–51. doi:10.1016/j.anaerobe.2005.05.001. 
    11. 2002 WHO mortality data. Arkivita el la originalo je 23a de oktobro 2013. Alirita 20a de januaro 2007.
    12. "Metal-Mining Bacteria Are Green Chemists", 2a de septembro 2010.
    13. (Aprilo 2005) “Whole organism biocatalysis”, Current Opinion in Chemical Biology 9 (2), p. 174–80. doi:10.1016/j.cbpa.2005.02.001. 
    14. (June 1990) “Towards a natural system of organisms: proposal for the domains Archaea, Bacteria, and Eucarya”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 87 (12), p. 4576–79. doi:10.1073/pnas.87.12.4576. 
    15. βακτήριον. Liddell, Henry George; Scott, Robert; A Greek–English Lexicon en Perseus Project. Alirita la 19an de majo 2020.
    16. βακτηρία en Liddell, Henry George kaj Scott, Robert. Alirita la 19an de majo 2020.
    17. bacterium En webarchive [2] 27a de januaro 2011, el Oxford Dictionaries.
    18. Harper, Douglas. "bacteria". Online Etymology Dictionary. Alirita la 19an de majo 2020.

    Eksteraj ligilojRedakti

    • [3] Arbo de Vivo
    • [4] Bakteria Nomenklaturo de DSMZ
    • [5] Impact of Culture-Independent Studies on the Emerging Phylogenetic View of Bacterial Diversity, Journal of Bacteriology
    • [6] Filmetoj

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bakterie en la pola Vikipedio.

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bacteria en la angla Vikipedio.