Desulforudis audaxviator

Desulforudis audaxviator estas bakterio, kiun oni malkovris en 2006 en profundo de 2,8 km en orminejo de Mponeng, proksime al Johannesburg, Sudafriko. La bakterio vivas en radioaktiva ĉirkaŭaĵo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Desulforudis audaxviator
Desulforudis audaxviator
Desulforudis audaxviator
Biologia klasado
Regno: Bakterioj Bacteria
Filumo: Firmicutes
Klaso: Clostridia
Ordo: Clostridiaceae
Familio: Peptococcaceae
Genro: Candidatus Desulforudis
Desulforudis audaxviator
Chivian et al. 2008
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Malkovro redakti

Oni malkovris ĝin hazarde en 2006 dum analizado de minejaj akvoj. La sciencistoj esperis, ke oni povas deĉifri minimume unu tutan genomon de la trovitaj bakterioj de la minejo Mponeng. Je granda surprizo, oni konstatis, ke la genomoj apartenas en 99,9% al unu specio, kiun oni nomumis poste al Desulforudis audaxviator. Oni supozis, ke la restanta 0,1% estis poluaĵo de la minejo aŭ la laboratorio, la D. audaxviator formas unuspecian ekosistemon.

Vivloko redakti

La bakterio vivas en profundo de 2,8 km, en temperaturo de 60 °C, en anaerobiaj cirkonstancoj. Laŭ analizo de la akvo, ĝi izoliĝis de la ekstera mondo antaŭ kelkaj milionoj da jaroj.

Karakterizaĵoj redakti

Ĝi estas stangoforma bakterio, moviĝanta per flagelo. Ĝi havas kemoaŭtotrofan, anaerobian metabolismon, ĝi akiras energion el hidrogeno (kiu estiĝas el akvo je disiĝo de urano, torio kaj kalio) kaj ĉefe el reduktiĝo de akvosolvitaj sulfatoj.

Ĝia genetika konsisto estas relative granda, dum la similaj bakterioj havas genomon kun ĉ. 1500 genoj, la D. audaxviator havas 2157 genojn. Laŭsuspekte multaj genoj venas el arkeoj (arkeobakterioj). Ĝi kapablas produkti endosporon.

Ĝi povas uzi la neorganikajn materialojn kiel karbona oksido, karbona dioksido, karbonatoj (por karbono), amonio aŭ nitratoj (por nitrogeno).

Nomo redakti

  • Desulforudis: la bakterio gajnas energion el sulfatoj
  • audaxviator: el verko Vojaĝo al centro de la Tero de Jules Verne, kiam profesoro Lindenbrock diras latine "Descende, audax viator, et terrestre centrum attinges (Subiĝu, aŭdaca vojaĝanto, kaj vi atingos la terocentron).