La sulfato estas la salo de la sulfata acido H2SO4. La formulo de la sulfata jono estas SO42−.

Prezento fare de "Cram" de la sulfata jono
Sulfata jono

La sulfatoj de kalio, de amonio kaj de magnezio estas uzataj en la sterkoj. Tiuj de zinko, de mangano, de kupro kaj de fero estas uzataj en mikro-fekundigo, por korekti la mankojn de tiuj elementoj.

La kupra sulfato aŭ blua vitriolo estas ankaŭ fungicido kaj potenca baktericido uzata en agrikulturo. Ĝi troviĝas ankaŭ en la bordoza kaĉo.

La formulo de la fera sulfato estas FeSO4.7H2O. Tiu sulfato aspektas kiel hele verdaj kristaloj, ĝi estas subprodukto de la fera senoksidigo. Ĝi estas uzata kiel mordilo en tinkturado, kiel refortigilo en medicino, kaj por la fabrikado de inkoj kaj de nigraj, ruĝaj, bluaj, verdaj aŭ violaj pigmentoj.

La zinka sulfato estas ankaŭ uzata kontraŭ la muskoj kaj likenoj.

La gipsoŝtono, la erco kiu konsistigas la gipson, estas kalcia sulfato.

Ne konfuzi sulfatojn kun sulfitoj - devenantaj de la sulfita acido -, precipe uzataj en enologio.

La sulfatoj de bario, de stroncio kaj de plumbo estas tre malmulte solveblaj en akvo. Pluraj analitikaj identigaj metodoj baziĝas sur tiu propreco.

La nesolvebla plumba sulfato estas cetere la kaŭzo de la kapacita malpliiĝo de plumbaj baterioj.

Organikaj sulfatoj redakti

Alkilaj sulfatoj kiaj la sulfato de dimetilo, estas tre bonaj alkilaj agentoj, malmulte kostaj sed toksaj.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti