La sulfitoj estas la saloj de la hipoteza sulfita acido H2SO3. La formulo de la sulfitaj anjonoj estas SO32−. En organika kemio, la sulfitoj estas ankaŭ la nomoj de la esteroj formitaj per la sulfita acido. Ilia tipo estas R-O-S(=O)-O-R' (kie R kaj R' estas organikaj restaĵoj). Kiel ekzemploj estas la dimetila sulfito, kies formulo estas CH3-O-S(=O)-O-CH3.

Strukturo de la sulfita jono
3D-a prezento de la magnezia sulfito
Alia 3D-a prezento de la magnezia sulfito

Uzo redakti

La sulfitoj estas uzataj kiel konserviloj en la vino, la cidro kaj la ŝuŝeno, en iuj nutraj pastoj, en la sekigitaj terpomoj, la sekaj fruktoj aŭ en la ladkukumetoj por malebligi la oksidadon.

Netolero redakti

Iuj personoj aperigas inflaman reakcion, kiam ili konsumas sulfitojn, ĝenerale en la duonhoro post la engluto. Tiuj reakcioj karakteriziĝas per nazfluoj, ternoj, jukoj, urtikario, abdomenaj doloroj aŭ eĉ pli gravaj simptomoj, kiaj la bronkospasmo aŭ anafilaksio. En iuj kazoj ili povas esti la kaŭzo de hemoroidaj krizoj.

Ĉirkaŭ 5% de la astmuloj havas spirajn malfacilaĵojn en la minutoj, kiuj sekvas la konsumon. La riskoj de reakcio al la sulfitoj estas ankaŭ tre gravaj por la personoj netoleraj al la aspirino. Tiuj reakcioj povas esti mortigaj kaj necesigas urĝajn flegojn. La personoj, kiuj riskas alergion al la sulfitoj devas do nepre eviti ilin.

Aliflanke, tro forta dozo de sulfuro en vino okazigas kapdolorojn tiom longajn kiom dolorajn. Plie, necesas konscii ke ekzistas mortiga dozo des pli malfacile malkovrebla ke la sulfitoj troviĝas en multaj nutraĵoj.

Enesto de sulfitoj redakti

La sulfitoj troviĝas en preskaŭ ĉiuj vinoj (vidi "vinoj sen sulfitoj"en tiu artikolo de "vinature"[rompita ligilo]); en kvanto pli granda en la blankaj vinoj mezdolĉaj aŭ duonsekaj, iom malpli en la sekaj blankaj kaj ankoraŭ malpli en la ruĝaj. En Francio, de post la 25-a de novembro 2005, la boteloj devas indiki la eneston de sulfitoj se la enteno estas supera al 10mg/litro. Ankaŭ la vinoj prilaboritaj el vitberoj kultivitaj laŭ ekologia agrikulturo enhavas sulfitojn sed en malpli granda kvanto. Plej multaj nunaj bieroj ne plu enhavas ilin.

Eĉ se la salikokoj kaj la palinuretoj povas esti prilaboritaj per sulfitoj, neniu mencio aperas sur la etikedo. En 1985, la usona federacia registaro malpermesis la aldonon de sulfitoj al plej multaj fruktoj kaj freŝaj legomoj, sed nek al la terpomoj nek al la sekaj fruktoj. En Eŭropo, la deklaro de sulfita enesto, kiel alergidonilo en la nutraĵoj estas deviga ekde kiam la koncentriĝo atingas 10mg/kg aŭ 10mg/litro.

La eŭropaj kodoj rilataj al la sulfitoj estas : E220, E221, E222, E223, E224, E225, E226, E227 kaj E228.

Evidentigo redakti

En solvaĵoj, la sulfitaj jonoj SO32− povas esti malkovrataj per iu ajn acido H+ kaj okazas gasan eliĝon de sulfura dioksido SO2 kaj tiu solvaĵo estigas senkoloriĝon de la permanganato.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti