Cidro

alkohola trinkaĵo produktita el pomsuko

Cidro (ankaŭ nomata pomvino) estas trinkaĵo kun malmulte da alkoholo (inter 4 kaj 8°) fabrikata per fermentita suko de pomoj.

Natura cidro de Asturio
pomvino en tipa glaso
Ŝildo de la iama tradicia pomvintrinkejo Eulenburg en Frankfurt-Bornheim
Ŝildo de pomvinopresejo kun propra gastronomia servo en Frankfurto
La rekremento estas bona bestnutraĵo
Monumento de pompresilo de 1894 en San-Francisko (Usono)

Disvastigo tra la mondo redakti

Temas pri trinkaĵo tre disvastigita tra la tuta mondo, tiel ke en Eŭropo ĝi troviĝas en multaj regionoj: Germanio, Francio (Calvados), Hispanio (Asturio, Kantabrio kaj Eŭsklando), Italio (Piemonto), Skotlando kaj Anglio. Ĉe Mozelo, en Ejfelo , en Hunsrück, ĉe Saro kaj en Luksemburgo pomvino nomiĝas "Viez". La nomo venas de la latina vice = dua, aŭ vica vino, vinsurogato. Pomvino anstataŭas la "veran".

En Ameriko, ĝi ankaŭ estas produktata en kelkaj regionoj de pluraj landoj, probable pro la influo de la hispana enmigrado de la pasinta jarcento: ekzemple en Meksiko, en la urboj de Huejotzingo kaj Zacatlán, en la provinco de Puebla kaj en Argentino, ĉefe en la provincoj de Río Negro, San-Juan kaj Santa Fe.

pomvino aŭ cidro redakti

Ofte la du esprimoj uziĝas sinonime, sed en jelkaj landoj cidro estas ŝaŭmanta pomvino, do "Ŝaŭmpomvino". Necesas diferencigi naturan cidron disde ŝaŭma. Ĝenerale, dum en la nordo de Hispanio kaj en Germanujo oni plej multe trinkas sengasan pomvinon, en la cetero de la mondo oni kutimas trinki ŝaŭman cidron (kiu pli multe similas al "ŝaŭmvino" ). En la nordo de Hispanio kaj ĉefe en la plej tipa regiono por tiu trinkaĵo, nome Asturio, estas populara kutimo elverŝi la trinkaĵon el la botelo el granda distanco kaj kompreneble desupre super la glaso, tiele ke oni ŝaumigas ĝin per falfrapo; krome estas populara kutimo ankaŭ ne trinki la lastajn gutojn de la glaso, sed forĵeti ĝin surplanken.

Historio redakti

Jam la Helenoj kaj la romianoj konas la preparon de pomvino (lat. vinum ex malis factum= vino farita el pomoj). Plinio la Maljuna (23 ĝis 79 p.K.) raportis el Augusta Treverorum, la hodiaŭa Treviro: Vinum fit e piris malorumque omnibus generibus (oni faras vinon el piroj kaj ĉiuj specoj de pomoj). Palladio priskribas en la 4a jc. p.K. la faradon de vino el piroj. Estas dokumentite ke la ĝermanoj jam konas la faradon de fruktvino antaŭ la invado de la romianoj. Ili nomas ĝin Ephiltranc.

La unua mencio de pomvino estas en la jaro 800. En Frankfurto ĉe Majno la trinkaĵo aperis nur 600 jarojn pli poste. Sed jam en 1638 la urba konsilantaro starigis leĝon pri la pureco de la pomvino, kiu ankoraŭ hodiaŭ validas.

Dum tiu tempo pomvino estas trinkaĵo por malriĉaj homoj, kiuj mem faras la vinon. La pli riĉaj homoj tiam trinkis, kiel hodiaŭ veran vinon el vinberoj. Nur pli poste post klimatŝanĝo kaj bataloj kadre de la aneksado de libera urbo Frankfurto fare de la Prusoj kaj post la disvastiĝo de la filoksero meze de la 19a jc la homoj pli kaj pli trinkas pomvinon en Frankfurt kaj ĉirkaŭejo.

Farado redakti

Pomvino origine estas pura naturprodukto. kiom "malklara" pomvino dependas de la kvanto de ŝvebsubstanco aldoniĝas el la acidaj fruktoj. Dum fruaj tempoj ka pomoj estas dispecigitaj permane. En posta jaroj la dispecigado okazis per muelŝtonoj tirataj de ĉevaloj aŭ homoj. Poste oni metas la pomamason en tukoj kaj elpremas la sukon en pomvinpremilon. El la premilo la freŝa suko fluas rekte en la kverkajn barelojn, kiuj kuŝas en la kelo. Tie la suko ekfermentiĝas. La fermentado daŭras ĝis 3 aŭ 4 monatoj.

Eksteraj ligiloj redakti