EŭskioEŭskujo (eŭske Euskal Herria, t.e. Eŭsklando) estas la tradicia lando de la Eŭskoj. Ĉar la Eŭskoj neniam havis fortegan politikan unuecon, ĝi nuntempe troviĝas en situacio simila al tiu de dispecigita Kurdio: Du el ĝiaj tri ĉefaj partoj troviĝas ene de la hispana regno, dum Nord-Eŭskio estas franca. En vastaj areoj ĝi jam estas kulture latinidigita, kun ofta perdo de unu de la malmultaj antaŭhindeŭropaj lingvoj de Eŭropo, la eŭska.

Eŭskio
eŭske Euskal Herria, hispane Vasconia, País Vasco, france Pays basque
teritorio
Eŭskio en Eŭropo
Oficiala nomo: Eŭsklando
Himno: Gora ta Gora
Landoj Hispanio, Francio
Parto(j) Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Atlantikaj Pireneoj
Areo 20 947 km² (2 094 700 ha)
Loĝantaro 3 007 661 (2006)
Lingvoj eŭska, hispana, franca
Valuto Eŭro
Vikimedia Komunejo: Basque Country
Eŭskaj flagoj en la urbeto Alegría-Dulantzi en Hispanio

La flago de Eŭskio nomatas eŭske "Ikurrina".

La plimulto de la eŭskoj klopodas konservi la eŭskan lingvon viva, kaj multaj eŭskaj naciistoj klopodas akiri sendependecon de Hispanio kaj Francio.

Teritorioj redakti

Eŭskio, vastasence, ampleksas la jenajn sep provincojn:

Ene de Hispanio:

En Eŭska Aŭtonoma Komunumo (ofte nomata "Eŭskio" ankaŭ):
En Navara Aŭtonoma Komunumo:

Ene de Francio (oficiale en departemento Atlantikaj Pireneoj, france Pyrénées-Atlantiques):

Vidu ankaŭ redakti