Lapurdo (eŭske Lapurdi, france Labourd, hispane Labort) estas la plej okcidenta provinco de Nord-Eŭskio. Ĝi apartenas al la arondismento de Bajono, departemento de Pyrénées-Atlantiques.

Lapurdo
Provinco
FlagoBlazono
provinco [+]

LandoFrancio

- koordinatoj43° N, 1° U (mapo)43.4-1.45Koordinatoj: 43° N, 1° U (mapo)
Areo859 km² (85 900 ha) [+]

Loĝantaro266 237 [+] (2021)
Denseco309,94 loĝ./km² [+] [+]

Lapurdo (Tero)
Lapurdo (Tero)

Lapurdo (Pyrénées-Atlantiques)
Lapurdo (Pyrénées-Atlantiques)
DEC

Lapurdo (Francio)
Lapurdo (Francio)
DEC

Map
Lapurdo
Vikimedia Komunejo:  Labourd [+]
vdr
Blazono de Ustaritz kaj Lapurdo

Geografio redakti

Limoj de Lapurdo redakti

Lapurdo estas limigita de:

Klimato kaj reliefo redakti

Lapurdo havas mildan oceanan klimaton (averaĝaj temperaturoj: 4 al 12 C. vintre, 16 al 24 C. somere). Ĝia reliefo konsistas el montetoj kies alteco kreskas de oriento al sudo (elstaraĵoj de Pireneoj). Regiono de malalta-Adour siaflanke estas ebena (arbaroj de Gaskonio).

La 4 ĉefaj riveroj kiuj trafluas ĝin estas:

  • Adour (Aturri en la eŭska)
  • Nive (Errobi en la eŭska)
  • Nivelle (UrdazuriUr Ertsi en la eŭska)
  • Bidasoa (Bidassoa en la franca)

Areo kaj populacio redakti

Inkluzivante Bajonon kaj Boucau, ties areo estas de 858 km²[1], t.e. ĉ. 4 % de la tuta areo de Eŭskio (norda kaj suda), kaj ties populacio estas de 205,000 loĝantoj, kio faras el ĝi la plej loĝatan el la tri provincoj de Nord-Eŭskio. Ekskludante tiujn du urbojn el Lapurdo, la populacio estas de ĉ. 152,000 loĝantoj[2].

Urboj kaj urbetoj redakti

Lapurdo havas kvardekon da komunumoj. Urbonomoj en la sekvanta listo aperas en la franca kaj eŭska lingvoj:

Historio redakti

La teroj de Lapurdo, limigitaj en la nordo de rivero Adour, estas geografie kaj historie ligitaj al maro. Ili parte estas teritorio forprenita el oceano per akumuliĝo de grandaj kvaternaraj deponaĵoj, kie instaliĝis la Vaskonoj. Post supraĵa epoko de Romia okupacio, ili sukcesis konsistigi duklandon de Vaskonio, kiu estis praktike sendependa, kaj de kiuj unu el la lastaj titol-havantoj, Eudes, luktis kontraŭ la Saracenoj, dum la fama Batalo de Poitiers.

Maro ludis gravan rolon en la historia evoluo de tiu regiono. Oni atribuas al Bajono rolon de ĉefurbo de Lapurdo. Tio estis vera ĝis la 12-a jarcento, dato kiam Bajono estis administracie disigita de sia provinco. La historia ĉefurbo de Lapurdo tiam fariĝis Ustaritz, kie oni organizis la kunvenon (Biltzar) de Lapurdo, t.e. ĝenerala asembleo de ĉiuj urbestroj de Lapurdo.

Post la geedziĝo de Eleonora de Akvitanio kun Henriko la 2-a Plantagenêt, en 1152, la teroj de Lapurdo tansiris sub la dependecon de la angla krono, kaj estis la objekto de multaj intrigoj, el kiuj unu el la ĉefaj protagonistoj estis la fama Rikardo Leonkora, respondeca pri la komerca kaj ekonomia disvolviĝo de Bajono.

Tiu angla influo daŭris ĝis 1450, kiam Lapurdo revenis al la franca krono, post la subskribo de pactraktato en la kastelo de Ayherre.

En 1609, proceso de sorĉistinoj estis farita de Jean d'Espagnet, konsilisto en la ŝtat-konsilantaro, kaj Pierre de Lancre, konsilisto en parlamento, por « senigi la landon de ĉiuj sorĉistoj kaj sorĉistinoj sub la dominado de demonoj.»

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Pays Basque, La terre, les hommes, Labourd, Basse Navarre, Soule, F J Gomez Piñeiro et al. Elkar, Saint-Sébastien, isbn=84-7407-091-0, p. 297.
  2. Eugène Goyheneche, Notre terre basque : notions de géographie, histoire et culture populaire, Ikas, 1961, 2ème édition, Société nouvelle d'éditions régionales et de diffusion, Pau, 1979, p. 26.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti