Pireneoj

montaro en sudokcidenta Eŭropo, en Francio, Andoro, kaj Hispanio

Pireneoj (france Pyrénées, okcitane Pirenèus, katalune Pirineus, hispane Pirineos), estas montara sistemo inter Francio norde, kaj Hispanio sude (kaj iuloke, inter tiuj du kaj Andoro, kies areo tute konsistas el pirenea montaro).

Pireneoj
Centraj Pireneoj
Centraj Pireneoj
mapo
montara sistemo
La plej alta punkto Aneto (3 404 m)
Longeco 430 km
Areo 19 000 km²
Supra tutaĵo Alpa-himalaja sistemo
Kontinento Eŭropo
Situo  Francio,  Hispanio,  Andoro
Geografia situo 42° 38′ N, 0° 39′ O (mapo)42.6322222222220.65777777777777Koordinatoj: 42° 38′ N, 0° 39′ O (mapo) f1
Map
Pireneoj
Mineraloj granito, gnejso, kalkoŝtono
vdr
Mapo de Pireneoj
Blanka lago de Néouvielle

Pireneoj etendiĝas de Atlantiko ĝis Mediteraneo pli ol 430 km, kiel natura limo inter Francio kaj Hispanio.

Plej altaj pintoj: Aneto: 3404 m en Hispanio, Vignemale: 3298 m en Francio.

Je la franca flanko de la montaro situas samnoma Nacia Parko.

La montaro ekestis pro kolizio inter Iberio kaj la Eŭropa kontinento dum la alpina orogenezo (montariĝo), ekde antaŭ ĉirkaŭ 50 milionoj da jaroj ĝis hodiaŭ.

Ambaŭflanke de Pireneoj ekzistas naciaj parkoj, inter kiuj la Nacia parko Ordesa y Monte Perdido kaj la Nacia parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti