Kalkoŝtono

blanka sedimenta ŝtonaĵo

Kalkoŝtono estas blanka sedimenta ŝtonaĵo, kiu konsistas plejparte el kalcia karbonato en ties ambaŭ mineralformoj kalkospato kaj aragonito (ambaŭ ) kaj el dolomito ().

Kalkoŝtonaj terasoj en Pamukkale, Turkio

Ĝi estas en pura stato blanka, sed la fremdaj materialoj kolorigas ĝin flava, bruna aŭ ruĝa.

Plimulto de la kalkoŝtonoj havas grajneran strukturon. La grajneroj grandas de 0,001 mm ĝis okulvideblaj grajnoj, estas ofte etetaj restaĵoj de fosiliaj ŝeloj de kalkoskeletaj bestoj.

La kalkoŝtono estiĝas plej ofte en maroj per kemia sekreciado en la akvo.

La kalkoŝtono riĉas je fosiliaj restaĵoj kaj tiel gravas por la geohistoriistoj. Ĝi ankaŭ gravas por la industrio por produkti sterkon (tipo kiu riĉas je fosforo).

Se oni varmigas je temperaturo de 900–1000 la kalkoŝtonon, la kalcia karbonato disiĝas je karbona dioksido kaj kalko.

Kalkoŝtono povas esti detruata per acida pluvo.

Jerusalema ŝtono (hebree אבן ירושלמית; arabe حجر القدس) estas nomo aplikata al diversaj specoj de pala kalkoŝtono kaj dolomita kalkoŝtono, ofta en kaj ĉirkaŭ Jerusalemo kiu estis uzata en konstruado ekde antikvaj tempoj.

Formoj redakti

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti