Malfermi la ĉefan menuon
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Ŝtono (apartigilo)
Muro el ŝtonoj.

Ŝtono estas kompakta objekto el mineralorokaĵo. Laŭ geologio, ŝtono estas solida minerala maso, kiu ekestis dum la historia evoluo de planedo. Ĝi estas ofte uzata en materialo por konstruado, skulptado, kaj aliaj uzoj.

Laŭ Francisko Azorín ŝtono estas Rokopeco. Malmola, minerala maso uzata por konstrui.[1] Li indikas etimologion el la greka stia (silik-ŝtono). Kaj li aldonas la terminojn ŝtonisto, por homo, kiu prilaboras ŝtonojn; Ero de la Ŝtono, por ero, kiam la homaro komencis prilabori ŝtonojn (eolita, paleolita, neolita periodo), natura ŝtono, artefarita ŝtono, kalkoŝtono, pumikŝtono, akriga ŝtono, postakriga ŝtono.[2]

ProverbojRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri ŝtono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  •  
     Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. 
  •  
     Trafi du celojn per unu ŝtono. 
  •  
     Malaperis kiel ŝtono en maron. 

ReferencojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 195.
  2. Azorín, samloke.
  3. [1]

Vidu ankaŭRedakti