Traĥito

mineralo
(Alidirektita el Trakito)

Traĥito, de la greka vorto τραχύς (traĥis'), kiu signifas "malglata", estas speco de vulkana roko. Ĝi unuafoje priskribiĝis per la franca mineralogo Alexandre Brongniart en 1813 kaj ankaŭ ricevis sian nomon de li.

traĥito

Kemie traĥito identas al la plutonito sienito, petro ekestinta en granda profundo per la kristaliĝo de magmoj. Temas pri ties ekvivalento kristaliĝinta ĉe la tersurfaco. La kvanto de SiO2 estas inter 57,6 kaj 69 procentaĵoj laŭ pezo kaj do pli malalta ol tiu de riolito. La kvanto de la alkaloidoj Na2O kaj K2O estas pli ol 7 procentaĵoj laŭ pezo.