Rozeta ŝtono

La Rozeta ŝtono estas granita (fakte granodiorita) ŝtonplato malkovrita en Raŝido (arabe Raŝid, france Rosette), Egiptio, kiu mezuras 114 x 72 cm kaj portas inskribojn de la sama teksto en tri skriboj (egiptalingve per hieroglifoj kaj egipta demotika skribo kaj helenlingve per greka skribo) (de supre suben). Ĝi estas el lagida (t.e. helenisma Egiptio) epoko.

La Rozeta ŝtono:
supre hieroglifoj (14 linioj),
meze demotika skribo (32 linioj),
sube greka skribo (54 linioj).
Stato antaŭ la restaŭrado:
blanka skribo sur nigra fono.
Ebla rekonstruado de la originala steleo

Ĉar la greka estis konata, la ŝtono ofertis ŝlosilon por atingi la komprenon de la hieroglifoj. Pri tio sukcesis kiel unua Jean-Francois Champollion en la jaro 1822 kaj tiel ekkonigis al la moderna mondo la egiptan civilizon, post kiam Thomas Young jam faris la unuajn decidajn paŝojn al la deĉifrado. "Rozeta ŝtono" estas tial metaforo por ponto-ilo inter malsamaj komuniksistemoj. La Ŝtono estas videbla en la Brita Muzeo.

La helenisma reĝo Ptolemeo la 5-a venis al majoritato en 196 a.K. kaj estis kronita kiel faraono en Memfis, okazo rememorita pere de la kreado de la Rozeta ŝtono. Tiu enhavas gravan informon pri impostoj, nome unu el la plej fruaj dokumentoj prie.

La giganta kopio de Rozeta ŝtono en Place des écritures (Placo de la Skribaĵoj), Figeac (Francio).

En la urbo Figeac troviĝas sur placeto (Place des écritures, "Placo de la skriboj") giganta reprodukto de la Rozeta ŝtono farita de Joseph Kosuth.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti