Granodiorito (el grajno kaj diorito) estas plutona roko simila al granito. Ĝi konsistas ĉefe el kvarco kaj feldspato, sed malsame ol granito, ĝi enhavas pli da plagioklazoj (oblikvaj tranĉoj) ol ortoklazoj (rektaj tranĉoj).

Granodiorita peco el Parko "Stone Mountain", Usono

Distingiĝas pluraj tipoj de granodioritoj:

  • granodiorito, kiu fontas de granitoj (aŭ de monzonitoj), kun malmulta nigra mineralo;
  • granodiorito, kiu fontas de dioritoj pro kresko de la kvanto de kvarco; nigraj mineraloj atingas ĝis 40%.
Rozeta Ŝtono, en la Brita Muzeo

La fama Rozeta Ŝtono, kiu ebligis la komprenon pri hieroglifoj, estas el granodiorito.