Figeac

komunumo en la departemento Lot de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Figeac (stacidomo).

Figeac [fiĵAk] (L: 2°02'E l: 44°36'N) estas urbeto en departemento Lot en regioneto Quercy, en suda Francio. Ĝi havas ĉirkaŭ 10 000 loĝantojn. Figeac apartenas de 1997 al Komunumo de Komunumoj (Communauté de Communes du pays de Figeac-Cajarc).

Figeac
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Okcitanio (ĝis 2016 Sudo-Pireneoj)
Departemento Lot (subprefektejo)
Arondismento Figeac (centro)
INSEE kodo 46102 [+]
Poŝtkodo 46100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 770  (2021) [+]
Loĝdenso 278 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 37′ N, 2° 2′ O (mapo)44.6086111111112.0316666666667Koordinatoj: 44° 37′ N, 2° 2′ O (mapo) [+]
Alto 225 m [+]
Areo 35,16 km² (3 516 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Figeac (Lot)
Figeac (Lot)
DEC
Figeac
Figeac
Situo de Figeac
Figeac (Francio)
Figeac (Francio)
DEC
Figeac
Figeac
Situo de Figeac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Figeac [+]
vdr

La urbestro de Figeac Martin Malvy estis Ministro pri Energio kaj pri la Buĝeto dum la prezidanteco de François Mitterrand kaj fariĝis prezidanto de la Regiona Konsilio de Sudo-Pireneoj en 1998.

Kulturo redakti

 
Figeac preĝejo Notre Dame Puy.

La urbo enhavas riĉan arkitekturan posedaĵon kiu ebligis al la urbo eniri la nacian reton de Villes et Pays d'Art et d'Histoire (Artaj kaj Historiaj Urboj kaj Regionetoj) en 1990 konvencie kun la Kulturministerio. La tuta urbocentro konsistas el belegaj malnovaj ŝtonaj domegoj konstruitaj de la 13-a jarcento ĝenerale en bona stato kaj renovigataj de la jaroj 1980-aj. Karakterizaĵo de tiuj domoj estas la arcvolts ([arkvult]), iom pintaj arĉoj ĉe la dompordoj kaj la solehlos ([sulejo]), senfenestraj lastaj etaĝoj kiuj plene ricevas la sunon, kaj utilas por sekigi lavitajn tolojn aŭ fruktojn.

 
La giganta kopio de Rozeta ŝtono en Place des écritures (Placo de la Skribaĵoj), Figeac (Francio).

Figeac estas la naskurbo de Jean-François Champollion. En la urbo troviĝas muzeo Champollion kaj sur placeto (Place des écritures Placo de la skriboj) estas giganta reprodukto kreita de Joseph Kosuth de la fama Rozeta ŝtono dank al kiu Champollion deĉifris la hieroglifojn.

Ankaŭ la kinaktoro Charles Boyer naskiĝis en Figeac.

Figeac estis la sidejo de la esperanto-teatro la Krizalido.

Ekonomio redakti

Figeac estas la centro de kampara regioneto (pays) en kiu ĝi havas ĉefan komercan rolon kun semajnaj bazaroj (sabate) kaj monataj foiroj kie tradicie oni vendis brutojn (bovojn, ŝafojn, ĉevalojn, azenojn).

En la urbo estas iom da industrio, aviadilerkonstruo kun "Figeac-Aéro" kaj precipe la fabriko "Ratier-Figeac" kun ĉirkaŭ 1000 dungitoj kiu produktas de la komenco de la 20-a jarcento aviadilhelikojn kaj aliajn aviadilerojn por grandaj aviadilkonstruistaj firmaoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti