François Mitterrand

Franca socialista politikisto, ŝtatestro, (1916 - 1996)

François MITTERRAND [fransŭa miteran] (naskiĝis la 26-an de oktobro 1916 en Jarnac (Charente), mortis la 8-an de januaro 1996 en Parizo) estis franca ŝtatpolitikisto, kiu ĝis nun plej longe estis prezidanto de la franca Respubliko de 1981 ĝis 1995.

François Mitterrand
Persona informo
Naskonomo François Marie Adrien Maurice Mitterrand
Naskiĝo 26-an de oktobro 1916 (1916-10-26)
en Jarnac
Morto 8-an de januaro 1996 (1996-01-08) (79-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Tombo Jarnac vd
Religio agnostikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Pariza Fakultato de Juro • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo vd
Partio Socialisma kaj Demokratia Unuiĝo de la Rezistado vd
Subskribo François Mitterrand
Familio
Dinastio Mitterrand family vd
Patro Joseph Mitterrand vd
Patrino Yvonne Lorrain vd
Gefratoj Jacques Mitterrand • Robert Mitterrand • Marie-Josèphe Mitterrand vd
Edz(in)o Danielle Mitterrand vd
Amkunulo Anne Pingeot vd
Infanoj Jean-Christophe Mitterrand • Gilbert Mitterrand • Mazarine Pingeot • Hravn Forsne vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoĵurnalisto vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Grand Louvre ❦
Piramido de Luvro vd
Prezidento de Francio
Dum 1981-1995
Antaŭulo Valéry Giscard d'Estaing
Sekvanto Jacques Chirac
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia patro laboris en fervoja societo, poste li fariĝis vinagrofaristo kaj prezidis la federacion de la sindikatoj de vinagrofaristoj.

1925-1934: Li studis en la lernejo Sankta-Paŭlo en Angulemo (Angoulême) 1934-1937: Li studis en «Sciences-Po» (Altlernejo pri la politikaj sciencoj). En julio 1937 li obtenis sian diplomon.

Ekde 1934 li aktivis en ekstrem-dekstraj movadoj, proksimaj al Charles Maurras.

1937-1939: militservo en la kolonia infanterio.

Majo 1940: li fianciĝis kun Marie-Louise Terrasse, kiu poste fariĝos anoncistino en la franca televido sub la pseudonimo Catherine Langeais. Li rompis en 1942.

Pétain-a regado redakti

Vundite, li estis kaptita de la Germanoj la 14-an de junio 1940. Dum lia restado en kaptitejoj, precipe la Stalago IXA, situanta en Hesio proksime al Kaselo, evoluis liaj politikaj konvinkoj danke al liaj renkontiĝoj kun kaptitoj venintaj el ĉiuj sociaj klasoj. Post du sensukcesaj provoj eskapi, en marto kaj novembro 1941, li fine sukcesis la 10-an de decembro 1941 kaj revenis en Francion. De januaro al aprilo 1942 li laboris en la Légion française des Combattants et des Volontaires de la révolution nationale (Pétain-a organizaĵo) poste en la Komisarejo pri la reenmeto de la eks-militkaptitoj. Li publikigis artikolon koncerne sian kaptitecon en la doktrina gazeto de la reĝimo France, revue de l'État nouveau (Francio, revuo de la nova ŝtato).

Printempe 1943, prezentite de du membroj de la Cagoule (kapsako), ekstremdekstra grupo, li estis dekoraciita per la ordo de la Francisko, la plej alta Pétain-a dekoracio. Iom poste li aliĝis al la kaŝa Rezistado kaj, sub la koda pseŭdonimo Morland, li iris al Londono la 15-an de novembro, poste li iris al Alĝero, kie li estis akceptita de generalo de Gaulle. Post dua paso en Londono, li revenis Francujon la 24-an de februaron 1944 por estri la Movadon de la Militkaptitoj kaj Deportitoj (Rezistada reto). Laŭ siaj memuaroj li mem aranĝis tiun movadon kun siaj proksimuloj dum la tempo, kiam li oficiale laboris por la Pétain-a registaro, kio ebligis al li koni ĉion pri la kaptitoj revenintaj en Francion. En aŭgusto 1944 li partoprenis je la liberigo de Parizo.

Atenco redakti

Unu el la plej polemikaj decidoj el lia ofica periodo estis la atenco je la Rainbow Warrior (Ĉielarka Batalanto) de Greenpeace, la 10-an de julio 1985, dum kiu la nederlanda fotisto Fernando Pereira mortis. Publike li kondamnis la atencon sed en julio 2005 montriĝis ke li persone donis la permeson por tiu ago.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « François Mitterrand » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»