Fernando PEREIRA (10-a de majo 1950 - 10-a de julio 1985) estis nederlanda sendependa-fotografisto de portugala deveno. Li mortis kaŭze de ago de la franca sekreta servo DGSE kiu per du minioj sinkigis la ŝipon Rainbow Warrior (Ĉielarka Batalanto) de la internacia mediomovado Greenpeace (Verda Paco) je la 10-a de julio 1985.

Fernando Pereira
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1950 (1950-05-10)
en Chaves
Morto 10-an de julio 1985 (1985-07-10) (35-jaraĝa)
en Aŭklando
Mortokialo drono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco PortugalioReĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo fotisto • mediprotektulo
vdr

La Rainbow Warrior tiam gvidis floton da jaktoj en protesto kontraŭ la francaj nukleaj eksperimentoj sur la atolo Mururoa en Franca Polinezio.

Du membroj de la franca sekreta servo, Dominique Prieur kaj Alain Mafart estis konviktitaj pro "nevola mortigo de homo" fare de korto en Nov-Zelando. Ili estis kondamnitaj al dekjara enprizonigo, sed estis nur dum tri jaroj en prizono en Polinezio. Reveninte en Francion, ili ricevis honor-ordenon de siaj superuloj.

Fernando Pereira fariĝis martiro por Greenpeace kaj ĝiaj simpatiantoj.

Eksteraj ligiloj redakti