Martiro

homo, kiu suferas persekutadon kaj morton pro pledado, rifuzas renonci, kaj / aŭ rifuzas pledi kredon aŭ kaŭzon, kutime religian

Martiroj (v. greke: martys = atestanto; martyrion = atestaĵo) estas anoj de ia religiokonfesio, kiuj suferas mistraktojn, morton pro sia kredo. En pli vasta senco, ankaŭ konvinkitaj membroj de politikaj movadoj, kiuj mortis pro tiu konvinko, nomeblas martiroj.

Ekstremaj islamanoj nomas same martiroj tiujn teroristojn, kiuj eksplodigas sin kaj kunmortigas senkulpulojn.

Kristanoj ofte faras distingon inter vera martiro, kiu suferis la morton pro sia fido, kaj konfesinto, kiu "nur" konfesis sian fidon kaj suferis pro tio sed postvivis tion.

En frua epoko de kristanismo, Tertuliano verkis libreton por kuraĝigi la estontajn martirojn, kiuj estis enkarcerigitaj; Cipriano verkis pri la temo, kiel la eklezio traktu tiujn kristanojn, kiuj en tempe de persekutado malkonfesis sian fidon (la tiel nomataj "Falintoj"), sed post ĉeso de l' persekutado volas reveni al la eklezio.

Dum la mezepoko oftis ke oni adoras kiel martiroj reĝojn kiuj estis murditaj aŭ kiuj mortis dumbatale. En Anglio, eĉ dum la 17-a jarcento iuj adoris la senkapigitan Karlon la 1-an kiel martiro, kaj ankoraŭ estas Societo de Reĝo Karlo la Martiro kiu rite memoras lian mort-tagon.

En Esperanto redakti

El latinaj verkoj de Tertuliano aperis esperante Kuraĝigo al la Martiroj (Latina: Ad Martyres) - trad. G. Berveling; - 1986 - eld. VoKo, 12 p.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti