Tertuliano

tamaziĥta kristana teologo de la 2a kaj 3a jarcentoj

Quintus Septimius Florens Tertullianus, en Esperanto konata kiel Tertuliano159 - ĉ 230) estas Latinlingva aŭtoro de l' frua kristanismo. Eklezi-historie li pleje gravas kiel defendanto de la kristanismo kontraŭ la pagana mondo en kiu li vivis, kaj pro tio, ke li estis la unua uzi plurajn gravajn teologiajn terminojn. Ekzemple la vorto "Trinitas" (fakte trieco, de kie oni ekuzis: Triunuo) por la teologia tipe kristana aserto, ke Dio estas la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.

Tertuliano
Persona informo
Quintus Septimius Florens Tertullianus
Naskiĝo 30-an de novembro 159 (0159-11-30)
en Roman Carthage, Africa proconsularis,  Romia Imperio
Morto 30-an de novembro 239 (0239-11-30) (80-jaraĝa)
en Roman Carthage, Africa proconsularis,  Romia Imperio
Religio Montanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo verkisto • teologo • filozofo vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj Against Marcion vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Kartago, kiel filo de Romana oficiro. Kelkaj asertas, ke Ario estas malproksima parenco lia. Ĉirkaŭ la jaro 190, pli malpli 30-jara, li konvertiĝis al kristanismo. Li studis en Romo la klasikajn fakojn (gramatiko, retoriko, juro) kaj laboris kiel advokato. Ĉ. 195 li revenis al Kartago, kie li ekaktivis teologie. En lia verkaro ofte konstateblas jurista rezonado. Interalie li verkis kontraŭ la Judoj, kontraŭ Gnostiko, kontraŭ Marciono, kontraŭ pluraj herezoj kaj kontraŭ baptado de infanoj. En sia Apologio li brile defendis kristanismon.

 
Apologio, traduko 1982.

Pli poste li aliĝis al kristana movado, kiu etike estis pli ekstrema ol la ĝenerala katolika eklezio: montanismo.

Dum la persekutadoj epoke de imperiestroj Komodo (180-192) kaj Septimo Severo (193-211) li verkis interalie la libreton "kuraĝigo al la Martiroj". El la sama periodo datiĝas la Pasiono de Perpetua kaj Feliĉita, kiun pli frue oni atribuis al li; nuntempe kelkaj supozas, ke Tertuliano almenaŭ redaktis ĉi tiun tekston.

Lia influo estas grava al la verkoj de Cipriano kaj Aŭgustino.

Verkaro kaj vidpunktoj redakti

 
Opera omnia, 1598

31 eseoj de Tertuliano venis al ni tute, kaj apud ili konserviĝis fragmentoj de aliaj eseoj. Ĉirkaŭ 15 aliaj eseoj verkitaj de li en la latina kaj greka perdiĝis. La verkoj de Tertuliano traktas ĉiujn tiamajn teologiajn demandojn - apologioj kontraŭ paganismo kaj judismo, debatoj kun herezaj grupoj, politiko, edukado, moralo kaj la reorganizado de homa vivo surbaze de kristanaj principoj; Liaj skribaĵoj donas al akademiuloj ampleksajn informojn pri tiama relegia vivo kaj la tiutempa religia penso.

Malgraŭ lia kono de kristana teologio skribita en la greka, Tertuliano estis sendependa en sia metafizika pensado, kaj estis karakterizita per realismaj kaj materialismaj konceptoj. Li estas konsiderata la antaŭulo de la katolika doktrino pri la Triunuo, emfazante en siaj skribaĵoj, ke la diaĵo konsistas el tri apartaj personoj, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito, kiuj ĉiuj tri estas unu esenco. Tamen Tertuliano kredis, ke la dua persono (filo) estas malĉefa al la patro, opinio kondamnita ĉe la Unua koncilio de Niceo kiel herezo.

Tertuliano verkis la eseon Adversus Marcionem, en kiu li esprimis la ideon, ke la Dio de la Nova Testamento estas la sama kiel la Dio de la Malnova Testamento, kontraste al Marciono, kiu distingis inter la Supera Dio, la Dio de Kristo kaj la malsupera Dio, la Kreinto de la mondo.

Al li estas atribuita la gravan diraĵon Credo quia absurdum ("Mi kredas, ĉar ĝi estas absurda").

Tertuliano eble estas la unua, kiu sisteme uzas la vorton judismo (᾽Ιουδαϊσμός) kiel termino indikanta fidon kaj vivmanieron. Li uzas ĝin dekojn da fojoj en siaj verkoj, dum kristanaj, judaj kaj paganaj aŭtoroj, kiuj antaŭis lin, apenaŭ uzis ĝin sed emis rilati simple al la manĝoj de la judoj aŭ judoj (᾽Ιουδαῖοι) sen bezono de tia terminologio.

Tertuliano rekomendis pacismon kaj kontraŭis memdefendon dirante: "Ĉu filo de paco, kiu eĉ ne supozeble atingos la reĝan kortegon, partoprenos en la batalo?! Ĉu viro, kiu eĉ ne venĝas maljustaĵojn faritajn kontraŭ li, partoprenos en ĉenoj, malliberejoj, torturo kaj puno?! "

Listo de Verkoj redakti

Pli malpli 30 verkoj restas de Tertuliano. Oni dividas ilin en 4 kategoriojn: Oni fakte povas dividi ilin en grupoj laŭ diversaj kriterioj.

Apologiaj verkaĵoj:

  • Apologeticus pro Christianis.
  • Libri duo ad Nationes.
  • De Testimonio animae.
  • Ad Martyres.
  • De Spectaculis.
  • De Idololatria.
  • Ad Scapulam liber.

Polemikaj verkaĵoj:

  • De Oratione.
  • De Baptismo.
  • De Poenitentia.
  • De Patientia.
  • Ad Uxorem libri duo.
  • De Cultu Feminarum lib. II.

Dogmaj verkaĵoj:

  • De Corona Militis.
  • De Fuga in Persecutione.
  • Adversus Gnosticos Scorpiace.
  • Adversus Praxeam.
  • Adversus Hermogenem.
  • Adversus Marcionem libri V.
  • Adversus Valentinianos.
  • Adversus Judaeos.
  • De Anima.
  • De Carne Christi.
  • De Resurrectione Carnis.

Pri moralo kaj etiko:

  • De velandis Virginibus.
  • De Exhortatione Castitatis.
  • De Monogamia.
  • De Jejuniis.
  • De Pudicitia.
  • De Pallio.

En Esperanto aperis redakti

  • Apologio (Latine: Apologeticus) - tradukis Gerrit Berveling; - 1982 - eldonejo VoKo, 116 p.
  • Kuraĝigo al la Martiroj (Latina Ad Martyres) - trad. G. Berveling; - 1986 - eld. VoKo, 12 p.

En Antologio Latina volumo 5 aperis tradukoj de li en p. 46-112. Interalie tie legiĝas la tuta Pri la vualoj de la virgulinoj (p. 68-93)