Dio Patro

je Kristanismo, la unua el la tri personoj de la Triunuo

Dio Patro estas la titolo kaj atribuo donita al Dio en multaj unudiaj religioj. En judismo, Dio estas nomita Patro ĉar Ĝi estas la kreinto, leĝdonanto, kaj protektanto. En kristanismo, Dio estas nomita Patro pro la mistero de la triunuo kaj pro la samaj konceptoj pri Dio komunaj al judismo.

Dio Patro
Biblia persono
diaĵo • dinomo
Verko Perdita Paradizo
Informoj
Sekso vira
Religio kristanismo
Edzo/Edzino Ĉiela Patrino
Infanoj Jesuo KristoDio FiloLucifero
vdr
Bildo de Dio Patro kun sia filo.

Ĝenerale, la nomo Patro signifas ke Ĝi estas la origino de tio kio estas kondiĉigita de Ĝi, supera kaj potenca aŭtoritato kaj protektanto. Krome, Dio Patro estas rigardita kiel ega, ĉiopova, ĉioscia, ĉiea kun senfina potenco kaj bonfarado kiu foriras de la homa komprenado. Ekzemple, post kompletigado de lia monumenta laboro Sumo de teologio, Tomaso el Akvino finis dirante ke li ankoraŭ ne komencis kompreni Dion Patro.

Viraj karakterizaĵoj ofte estas atribuitaj al dio, en la Skribaĵoj kaj tradicioj de multaj unudiaj religioj. Dio ankaŭ estas kutime difinita kiel spirito, kaj tiel havanta neniun biologian sekson. Ekzemple, la Katekismo de la Katolika Eklezio specife ditas ke " Dio estas nek viro nek virino: Li estas dio". Krome, Dio antaŭ longe estas vidita kiel potenca, pasia patro, kies manieroj estas tro altaj por Ĝiaj infanoj kompreni. Dio estas tradicie referita per la virgenra pronomo "li" (ofte kun majuskla Li).

En modernaj tradicioj de unudiaj religioj, kiel ekzemple kristanismo, judismo,bahaismo, kriŝnaismo kaj vaiŝnavismo, dio estas alparolita kiel la patro, kiu havas aktivan intereson pri homaj aferoj, en la maniero kiel patro interesiĝas pri siaj infanoj kiuj estas dependaj de Ĝi kaj kiel patro. Multaj unudiuloj kredas ke ili povas komunikiĝi kun Ĝi per preĝado, kaj plibonigi la rilatojn kun Ĝi.

Ankaŭ estas atendate ke Dio povas puni tiujn kiuj eraras kiel patro punas siajn infanojn, ekz. kiel deklarite en la Nova Testamento: "Eltenu aflikton kiel disciplino, Dio traktas vin kiel filojn. Por kio filo ne estas disciplinita fare de sia patro? Se vi ne estas disciplinita (kaj ĉiu spertas disciplinon), tiam vi estas nelegitimaj infanoj kaj ne veraj filoj. " [Heb. 12:8]

Male al Kristanismo, Islamo ne havas apartigon inter Patro, Filo kaj Sankta Spirito kaj simple rigardas dion kiel la unikan kreinton kaj reganton de la universo.

Vidu ankaŭ redakti