Perdita Paradizo

epiko far Johano Miltono

La Perdita Paradizo (origina titolo: Paradise Lost), publikigita en 1667, estas la blankversa epopeo de John Milton, kiu rakontas la biblian epizodon de la falo de la homo, nome la tento de Adamo kaj Eva sugestita de Satano kaj ilia forpelado el la edena ĝardeno.

Paradise Lost
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Milton
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1667
Loko Londono
Eldonejo Samuel Simmons
Trajtoj
Ĝenro poemo
vdr

Ĝi estis publikigita unuafoje en 1667, en dek libroj aŭ kantoj: sekvis dua eldono, de 1674, dividita ĉi-foje en 12 libroj (imito de la Eneado de Publio Virgilio Marono) kun etaj revizioj de la teksto kaj aldono de notoj pri la versado.

La celo de la poemo, kiel esprimite en la unua libro, estas konsciigi la homon pri la eterna Dia providenco (I, 26) kaj komprenigi la motivojn de la konflikto inter tia eterna Providenco kaj la libera volo.

La precipa protagonisto estas Satano, la falinta anĝelo. Milton portretas Satanon ambicia kaj orgojla estulo, kiu defias la ĉiopovan Dion, nome sian tiranecan kreinton, kaj militas kontraŭ la paradizo, sed estas venkita kaj surteren faligita.[1]

Alia lia celo, komplementa al la unua, estis: provi alproksimigi la paganan tradicion al tiu kristana kiel Vilhelmo Ŝekspiro, Milton taksis, laŭ iuj kritikistoj, la kristanan teologion nesufiĉa por enteni en la historio paganismon, kristanismon kaj la grekan klasikan penson: li multe admiris la klasikaĵaron sed li intencis transiri eĉ ilin. En la poemo travideblas lia religia kredo: estante sekvanto de arianismo, li montras ne kredi je la Sankta Triunuo kaj refutas la faton kaj antaŭdestinismon[2]. Lia legado de Biblio ignoras la komunajn interpretajn kriteriojn, pro kiuj Dio rezultas antropomorfe militema, kolerema.

La rakontata evento redakti

 
Sankta Mikaelo forigas la falintajn anĝelojn, ilustraĵo de Gustave Doré (1866),

La plej longa libro estas la 9-a kun 1187 versoj, dum la plej mallonga estas la 7-a kun 640 versoj. Ĉiu libro estas antaŭata de resumo titolita La Temo. La poemo, sekvante la eposan tradicion de la aristotelaj unuecoj, plonĝas tuj in medias res ("en la mezon de la eventoj"), dum la antaŭfakto alestiĝos en la libroj V-VI.

La verko de Milton rakontas du eventojn: tiu de Satano kaj tiu de Adamo kaj Eva. En la "Pandemonio", Satano devas elingigi ĉiujn siajn retorikajn sagacojn por bridi kaj ordigi siajn sekvantojn, helpata de siaj fidelaj leŭtenantoj Mamono kaj Belzebubo.

Ĉe la fino de la diskuto, Satano pretiĝas venenigi la teron ĵus kreitan.

Adamo kaj Eva prezentas malsaman eventon. Ili naĝas, unuan fojon en la kristana literaturo, en kutima familia vivo antaŭ ol vepriĝi en la peko: ili montras pasiojn, personecon kaj seksaltiron; Adamo ne estas pentrata kiel heroa rolulo, kaj kun sia edzino ekspertas novan specon de sensa-seksa forto kiujn antaŭe ili ne sentis. Ili baraktas inter la konscio pri la peko kaj la espero esti pardonitaj kaj, fone, ili travidas la elaĉetinton... kaj ili sin trovas ekstere de la Edena ĝardeno.

Precipaj roluloj redakti

Satano redakti

 
Satano alvokas siajn legionojn, de William Blake (1804).

Li estas glorinda kiel vera heroo kaj luktas por venki siajn proprajn dubojn kaj feblojn, kaj sukcesas atingi sian celon, nome korupti la homan specion. Satano surfaciĝas la plej interesa kaj fascina inter la personoj de la perdita Paradizo, precipe pro siaj komplekseco kaj ruzo. Certasence li similas al la figuro de Jago en la dramo Otelo de Ŝeskspiro. Oni vidas en tiu persono la ofenditan Aĥilon, la ruzojn de de Odiseo, la vojaĝon de Eneo; aliaj travidas en Satano la spiriton de la angla respublikana revolucio…

Dekomence Satano estas konvinkita, ke li venkos Dion, kaj li sukcesas siaflanken treni trionon de la anĝeloj. La venko, koncedita de Dio, tamen, limiĝas altiri la homojn al la ribelo kontraŭ la dia ordo, en kiu tamen estas travidigita la homa peko el kiu la sama homo, helpata de Dio mem, estos kapabligita sin liberigi.

Adamo kaj Eva redakti

 
Satano observas la karesojn de Adamo kaj Eva (1808).

Adamo estas forta, inteligenta kaj raciema, sed ankaŭ montranta malperfektaĵojn kiel ĉiuj homoj kaj krome, kiel sekvo de la peka falo, li konstatas, ke lia pura racio kaj lia intelekto estas ĉe li febligitaj, ‘’’’kaj ke ne plu kapablas senĝene konversacii kun la anĝeloj’’’, kion li jam estis farinta kun la ĉefanĝelo Rafael. Lia defektiĝinta punkto estas ankaŭ la amo al Eva: li konfidas al Rafael ke lia altiro estas nerezistebla, nevenkebla.

Eva, la patrino de ĉiuj vivantoj, malsupera al Adamo en intelektaj fakultoj (ĉar la viro estas konsiderata pli proksima al Dio. Dotita per tenereco kaj per dolĉa afabla inklino, Eva estas ja jes inteligenta, sed, malsame al Adamo, estas malpli dezirema lerni: ŝi, fakte, ne emas partopreni en la konversacioj kun ĉefanĝelo Rafael.[3]

Fine, la pekinta paro post la peko spertas fortan unuiĝemon, sin sentas unu komplementa al la alia: subtiuaspekte ŝajnas, ke la falo riveliĝis felix culpa! (feliĉa kulpo).

Dio redakti

 
Jesuo Kristo prezentita en La Kreado de la homo, de John Baptist Medina (1688).

Kiel la hebrea Dio, la Miltona Dio konturiĝas ĉioscia, ĉieĉeesta kaj ĉiopova: tio komprenigas, ke li antaŭscias la estontajn eventojn, kiujn li ne determinas (se tio estus la konscio de libera volo estus trompo). Tamen, li aperas pli kiel personigo de abstraktaĵoj ol reala estulo; li similas al enkarniĝo de puraj ideoj, kiuj ne markas la amon al la homo priskribitan en la deklaroj de Jesuo. Sed esploristoj malsame opinias kaj citas versajn elementojn, kiuj liveras pli evangelian fizionomion de Dio, kiel faris literaturisto William Empson (1906-1984), kiu klarigis multajn demandojn pri la Dio de Milton per influa verko, kiu portas lian nomon.

La Filo redakti

Jesuo La Difilo estas, laŭ Milton, la manifestiĝo de Dio en la agado, la fizika kunligo inter la Patro kaj lia kreo, formanta kun Li iun Dion perfektan kaj kompletan. La filo personigas la amon kaj la kompaton kaj aŭtonome decidas morti por la homaro, por ĝin elaĉeti. Pere de la homa formo, la Filo, descendanta de Adamo, estos dua Adamo, kiu savas ĉiujn homojn same kiel la unua ĉiujn mortkondamnigis.

Neniu aludo al la Sankta Spirito. Milton, kiel ariana ne estis triunuista.

Kompilado redakti

Milton komencis la Perditan Paradizon en 1658, dum la lastaj jaroj de la angla respubliko, kies internaj luktoj influis la literaturan priskribon pri la Infera koncilio de la 2-a libro.

Milton kreis la tutan verkon estante komplete blinda kaj bezonanta kopiistojn pagendajn, dum li asertis, ke dumnokte dia spirito diktadis la versojn, kiujn matene li recitis al la kopiistoj. Estas diskutate, ĉu li povis sugesti ankaŭ la interpunkcion.

Kunteksto redakti

Sendube la influoj sur la Perdita Paradizo inkluzivas la Biblion, la puritanan edukadon kaj religian perspektivon propran de Milton, kaj plue la latina poeto Virgilio.

Sekve Milton verkis la Rekonkeritan Paradizon, en kiu li versas pri la tento de Kristo provokita de Satano: la fararo de la elaĉetinto formas la bazon por la rekonkero de la paradizo por la homaro.

Reagoj kaj kritikoj redakti

Tiu poemo estas taksata de literaturistoj ĉefverko de la angla literaturo, kiu grave influis ankaŭ aŭtorojn de aliaj lingvoj.

Kritikoj naskiĝis, ĉe iuj esploristoj, pro la fakto, ke Satano estas pentrata kiel admirinda heroo; sed alian tamen juĝas senefika en la leganto tiun aspekton, ĉar tiu diablo fine estos venkita kaj reduktita al “serpento”.

Iuj opiniis, ke per tiu verko Milton iamaniere intencus oponi al la komenciĝanta laikismo, sed (rebatis aliaj) tio ne kredeblas en aŭtoro, kiu distanciĝis el la komuna religia kredo inkliniĝante al arianismo.[4]

Referencoj redakti

  1. William Blake (1757-1827), granda admiranto de Milton kaj ilustristo de la lia poemo, diris pri li: “Li senscie partianiĝis por la diablo”.
  2. kiuj, tamen, estas dogmoj de iuj reformitaj eklezioj, ne akceptitaj de la plej granda parto de la kristanaj eklezioj.
  3. Al iuj esploristoj ne plaĉas tiu malsupereco de la virino kaj engaĝiĝas malkovri en la poemo faktajn kontraŭpoziciojn; aliaj lin absolvas ĉar funde la teksto obeas al la tiama publika opinio.
  4. Voltero estis senkompata akuzanto de Milton: tiu estus ĉerpinta la poeman temon kaj strukturan enhavon el la “Adamo” de Giovanni Battista Andreini (Florenco 1578 - Reggio nell'Emilia 1654) kiun la angla aŭtoro povis legi dumvojaĝe en Italio en 1638.

Literaturo redakti

  • angle William Blake, The Marriage of Heaven and Hell, Londra 1793}}
  • Serafino della Salandra, Adamo caduto, a cura di Flavio Giacomantonio, Cosenza, Effesette, 1987.
  • Flavio Giacomantonio, Adamo Caduto and Paradise Lost: A Vexed Question, Cosenza, Effesette, 1988.
  • Flavio Giacomantonio, John Milton e il Paradiso perduto: Il dramma dell'essere ed eroicità, perversione, miseria di Satana, Cosenza, "Quaderni dell'Accademia cosentina", 22, 2003.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti