Laikismo estas la kultura-filozofia termino kun kiu identiĝas, sub la sociologia kaj politika profilo la nekredado: la du terminoj, do, substance reciprokiĝas, sed la unua kovras aspektojn soci-politikajn, la dua la aspektojn filozofian kaj etikan. Katolikoj aplikas tiun terminon al radikalismo kontraŭklerikala kaj ofte kontraŭreligia celanta elimini ĉiujn influojn de la religio katolika kaj de katolikoj partie aŭ kulture asociiĝintaj sur la socio kvazaŭ ili ne rajtus esti egalaj al ĉiuj individuoj kaj asocioj en la ŝtato: foje laikismo batalas privilegiojn kiuj tiaj ne estas. Temas, do, en ĉiu kazo determini la naturon de la supozita “privilegio. Estas laikistoj la reĝimo komunista kaj tiu nazia kaj diversaj diktaturoj,

Motolibereco, egaleco, egaleco”, de la Franca Respubliko en timpano de preĝejo.

Per la termino laiko (koresponda al laikeco), kiu origine indikadis la kristanajn fidelulojn ne apartenentajn al kategorio de la ordinitoj, oni indikas ankaŭ personon kiu deziras kaj provas realigi sendependon de la politikaj kaj ŝtataj organismoj el ĉiuspeca influo de la religio: ĉiaspekte la laikecoj pluras preskaŭ kiel pluras la signifoj de “laiko” ĉar ili etendiĝas el la akcepto kaj protekto de la eklezio ĝis la volo ĝin malaperigi.

La signifo, politika kiu iom post iom fariĝis kultura, de “laiko” kiel “nereligia” komenciĝis kun la klerismo kaj intensiĝis kun la franca revolucio dum en la 19-a jarcento, ĝi ricevis konotacion de “malreligia aŭ senreligia”. Guste tiu lasta sinteno, praktika aŭ filozofia, kutime kvalifikas laikismon.

Oni parolas pri laikismo, pliprecize pri laikismoj, kiam ĝi celas redukti religion al privata afero kiu ne povu influi kaj ofte superi pere de la nombro de siaj adherantoj en la gvido de la ŝtato kaj en la propono kaj aprobo de leĝoj kiuj elfontus el la religio kaj ne el la racio aŭ civila komuna konscienco, dum por la eklezioj ili estus postulojn de la natura morala leĝo.

La termino “Laikismo, kaj do “laikisto”, malplaĉas al iuj flankoj de subtenantoj de la radikala laikeco de la ŝtataj institucioj kaj emas kunfandiĝi la karakterizojn de laikismo kun tiuj de laikeco, al kiu ĝenerale adheras ankaŭ ekleziaj pensuloj per ĝusta laikeco fontanta en la sama konceptado pri “laiko”. (Vidu Katolikaj socialaj enciklikoj).

La voĉo “laikismo”, konsiderata kiel teoria politika orientiĝo, havas inter siaj antaŭkondiĉoj la Sekularigo de la civila vivo, nome la malaperiĝo de la religiaj faktoroj el ĉio kio ne apartenas propre al religio. Siavice la realigo de laikismo en la socio kutime implicas la iompostioman kadukiĝon de la graveco de la religia kredo en la socio mem. Tamen laikismo kaj sekularigo estas malsamaj konceptoj kaj ne necese ligitaj per rilatoj de kaŭzo-efiko aŭ de reciproka validiĝo.

Troviĝas ankaŭ kategorio de laikoj devotaj [1] nome homoj, ofte intelektuloj, kiuj konfesas laikecon sed rekonas la utilon de la tradicia influo de kristanismo en la socio, kaj la kulturan kaj socian alportojn de Kristanismo.

Laikismo kaj religio redakti

(Ĉar laikismo koncernas, sociologia fenomeno preskaŭ ekskluzive de okcidentaj landoj, aŭ de la landoj loĝataj de la kristanaj komunumoj, la atento de tiu artikolo estas adresita al la rilatoj de laikismo kun la filozofia penso de la kristana laikeco).

La plejgranda parto de la katolikaj kritikoj direktitaj al tiu kiu estas nomata “laikismo” dependas el la fakto ke ofte laikeco ricevas la fizionomion de “ostracismo” kaj Kontraŭklerikalismo por la religiaj institucioj, ankaŭ se principe laikisto akceptas la ĉeeston, en la ŝtata teritorio, de religiaj institucioj ekskludante principe nur la altrudon de leĝoj tipe de la religia moralo. Ĉi-teme oni ne distingas kun sufiĉa juĝolibereco la doktrinojn de la religioj el la libera propono kaj politika kaj socia agado de la civitanaj fideluloj, partie organizitaj.

Ankaŭ la absoluta principo kaj la provo redukti la religion al “privata afero” ricevas noton de “laikismo” ĉar tiu celas limigi la civilajn rajtojn de civitanoj kaj la socian dimension de ilia kredo. Cetere, se temas pri Katolikoj, eĉ mem distanciĝas el la koncepto pri “teokratia ŝtato” kiel aperas en la senfinaj Dokumentoj de la Katolika Eklezio kaj aparte de la socialaj enciklikoj.

Laikismo kaj laikeco redakti

Kiel aludite, fakte, ne jam estis trovita “komunan” pozicion pri la distingo inter la du terminoj “laiko kaj laikisto” (laikeco kaj laikismo), en la publika debato. Pri tiu ne akirita akordo oni konstatas vidpunktojn malsamajn pri la signifo de tiuj terminoj eĉ en vortaroj. Oni tie kaj tie konstatas ke la sufiksoj “ismo” kaj “isto” foje liveras negativan konotacion se ne ofendan; pro tio la nekredantoj riproĉas la kredantojn pri provo konservi por si mem la kvaliton de “laikoj”, kaj utiligi por la aliaj malakcepteblan atribuon. Sed, obĵetas la akuzatoj, senfinaj “ismoj” kaj “istoj” havas la objektivan signifon kaj nenio pli kiel en ĉi kazo; plie, kiel la ŝtato ne kondamnas, kaj ne malpermesas ilian influon sur la socio kaj, tial, ankaŭ sur la politiko kaj sur la diskutoj pri leĝoj, diversajn filozofojn, “istoj de diversaj “ismoj”, tiel ankaŭ religio rajtus ĝui similan liberecon kaj tiutipe sinteni.

Ni reprovu priskribojn:

  • Laikeco, laŭ la kredantoj, estas la sinteno kun kiu la Ŝtato devas garantii ne nur la liberecon de kulto al la fideluloj de la diversaj religioj ĉeestaj en la teritorio de la Ŝtato, sed ankaŭ respekton kaj eventualan apogon al iliaj instituciaj iniciatoj edukaj kaj instruaj kaj asistaj. La religiaj intelektularo kaj partia aŭ kultura asociaro (kaj foje la religio mem) rajtas interveni sur ĉiu politika aŭ morala demando aktivante la premojn opiniatajn taŭgajn.
  • Laikismo, ĉiam laŭ la kredantoj, estas sinteno pli radika, tia per kiu la Ŝtato glitas el perfekta egaldistanco, antaŭ ĉiu pozicio etika kaj/aŭ religia kredo, al vizio - pli aŭ malpli deklarita – de neado de la sociaj kaj politikaj rajtoj de la religiaj konfesantoj kaj de la kunrilataj etikaj pozicioj.
  • La celantoj nuligi ĉiun influon de la religio rifuzas, male, la distingon pri kiu supre, kaj opinias ke la vorto “laikismo” estas uzata rilate ilin kun malŝatanta sinteno kompare kun la vorto “laiko", por malkreditigi tiujn kiuj oponas ekonomiajn privilegiojn favore de la diversaj eklezioj, kiel financadojn (en Italio, ekzemple, pere de la ”ok pormilo” kaj impostoj faciligitaj) kaj tiujn kiuj kontraŭas enŝoviĝojn en la politiko.[2]

Laikismo kaj laikeco en iuj Ŝtatoj redakti

Eŭropo kaj Usono redakti

Laikeco estas koncepto kiu ne ekzistas en iuj lingvoj kiel ekzemple la irlanda. En diversaj landoj eŭropaj, kiel Francio, Nederlando kaj Hispanio (ĵuse), la sekularigo estas tre vastiĝinta kaj iuj ŝtataj leĝoj reflektas poziciojn kulture sendependajn kaj ankaŭ kontraŭaj al tiuj de la majoritataj religioj. Aliaj landoj, kiel tiuj skandinavaj, malgraŭ ŝtataj leĝosistemoj kiuj asignas publikan rolon al la “Ŝtata Eklezio” (luterana), havas egale popolon kaj leĝaron “sekularigitajn”. En Unuiĝinta Reĝlando – formale nure en Anglio validas ŝtata religio, ne en Skotlando, ekzemple – la reĝino havas la titolon de “Defendanto de la Kredo”, kaj estas la supera reganto de la Eklezio de Anglio kaj la episkopoj ĝuas seĝon en la House of Lords. Tamen, la Eklezio estas tute submetita al la leĝoj de la ŝtato. Malsamas la kazo en Usono, kie de ĉiam la eklezioj kaj la ŝtato estas nete disigitaj, sed la eklezioj kaj religioj havas fortan influon en la socio. Ankaŭ en Usono la debato pri la laikeco de la Ŝtato havas, ĉiukaze, fortan tradicion, ligitan tamen al malsamaj temoj ol tiuj de Eŭropo, kiel pri la publika preĝo en la lernejoj, la ĵuro sur la Biblio, la instruo pri Kreitismo[3] en iuj ŝtatoj kaj pri la rolo de la usona civila religio (ekzemple la moto In God we trust (Ni konfidas en Dio).

Francio redakti

En Francio la Konstitucio malpermesas rekonon pri iu ajn religio (escepte de iuj institucioj antaŭekzistantaj kiel la militaj kapelanoj aŭ en Alzaco-Loreno, sed konsentas rekonon de “religiaj organizaĵoj sur la bazo de formalaj kriterioj eksteraj al la religia doktrino kiel la publikaj neŝtataj lernejoj:

  • se la nura celo de la organizaĵo estas organizi religiajn aktivecojn
  • se la organizaĵo ne perturbas la publikan ordon.

Laikeco estas kutime akceptata de ĉiuj precipaj religioj en Francio. Esceptas iuj eroj kiuj volus la katolikan religion stata religio kun civilaj roloj, kaj iuj islamaj lideroj kiuj ne rekonas la suprecon de la ŝtataj leĝoj kompare kun la koranaj leĝoj.

Ankaŭ se estas malpermesite sin deklari rilate temojn religiajn, francaj politikaj lideroj kutime ne montras ke iliaj apartaj politikoj povas esti influitaj de ilia kredo religia; la religiaj argumentadoj en Francio estas taksataj malkongruaj en strikte politika debato.

Certe francaj politikistoj povas publike praktiki sian religion sed oni atendas ke ili ne sin lasu influi, almenaŭ en deklaroj, de ilia kredo. Fakte, diversaj francaj prezidentoj, Valery Giscard d'Estaing, Charles de Gaulle, Jacques Chirac kaj Nicolas Sarkozy sin deklaris kredantoj subtenante, tamen, la laikecon de Francio.

La vorto Laïcité estas proklamita ankaŭ en la konstitucio ("La France est une République, une, indivisible, laïque et sociale."). Se tiu principo permesis al Francio integri popolojn de malsamaj religioj, tamen nun ĝi trovas kelke da kontraŭeco ĉe islamanoj kiuj maltoleras ke religio estu nur “sen sociinflua” afero.

Italio redakti

Ekde la Unuiĝo de Italio, malgraŭ ke la Statuto Albertino rekonis katolikismon kiel ŝtatan religion, estis diversaj la leĝaj kaj administraj dispozicioj favoraj al laikeco: iuj el tiuj estis forstrekitaj per la Lateranaj Traktatoj de 1929, retraktitaj en 1984 laŭsence de la sekularigo.

Kiel subnotite en la artikolo 4 de la sentenco de la Konstitucia Korto de la Itala, Respubliko sentenza n.203 la “laikeco estas supera principo de la Ŝtato”, kiu strukturiĝas en la artikoloj 7, 8 kaj 20; "la principo de laikeco, kiel emerĝas el la artt 2, 3, 7, 8, 19 kaj 20 de la Konstitucio, implicas la neindiferentecon de la Ŝtato pri la religioj, sed kun garantio, por la Ŝtato, de la protekto de la religia libereco, en reĝimo de plureco konfesia kaj kultura”. La konstitucio, fakte, disigas la aferojn de la religio el tiuj de la Ŝtato, garantias la religian liberecon (kaj implice, la rajton ne havi iun ajn religian kredon) kaj la liberecon de penso (art. 21), malpermesante al la majoritara religio la statuson de religio de ŝtato.

En la faktoj, en Italio la situacio prezentiĝas malsama, ĉar katolikismo forte ĉeestas en ĝia kulturo ĉiunivele. Influas en tio, kompreneble, la ĉeesto en Romo de la ŝtata Vatikanurbo, kun kiu Italio paktis kaj repaktis fortan integriĝon per la (Lateranaj Paktoj]] kaj sinsekva revizio de la Konkordato ankaŭ por rekuperi rilatojn kiuj interrompiĝis kun la anekso al Italio de la Papa Ŝtato. Gravas ankaŭ rimarki ke en Italio forte abundas sociaj institucioj inspiriĝanta al katolikismo.

Tamen malgraŭ tio, [[agnostikismo kaj ateismo ŝajnas kreski kune kun ĝenerala foriĝo el la Eklezio al novaj pensomoddeloj.

La historio de Italio, la ĉeesto de Vatikano, kaj la vasta disvastiĝo de la kulturo ligita al la Katolika Eklezio permesis ke en la civilaj statusoj estu akceptitaj, ankaŭ flanke de “laikoj”, normoj kaj kutimoj ligitaj al la katolika tradicio, aparte en la periodo en kiu la almigra fenomeno el ekstereŭropaj landoj ne atingis la nunajn dimesiojn, kiuj nun estas falantaj, tamen ne sen sociaj ŝiradoj.

Kaj sin reproduktas, en la faktoj kaj en la teorioj, la distingon inter laikeco kaj laikismo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Itallingve:

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Tiel ironie ilin difinis malŝatantoj
  2. Rilate la afero “ok pormilo” rimarkindas ke en la dekoka jarcento la italaj registaroj alpropriĝi al la ŝtato bonaĵojn kiujn la katolikaj komunumoj kreis laŭlonge de jarcentoj por la financado de siaj aktivecoj kaj por la vivteno de siaj sacerdotoj ktp. Kiam la itala Ŝtato volis ripari tion, antaŭ la neebla reintegrigo, oni eltrovis tiun formulon. Rilate faciligitajn impostojn, oni diskutas pri la sistemo por ilin serĉi.
  3. Kreitismo estas io malsama ol Kreismo ĉar ne estas konsiderata la dia kreado sen la supozita scienca konstato ke en la evoluo de la specioj Dio intervenus por ke estiĝu kromaj formoj de vivo. Tiu pensa vizio estas arde subtenata precipe de usonaj teoriuloj.

Eksteraj ligiloj redakti