Sekularigo, (kies signifo reenkondukas al la latina "saeculum" (= jarcento), kun la signifo de “mondumo”), estas fenomeno pere de kiu la socio – ĝenerale intencita – ne plu konservas religian sintenon kaj malproksimiĝas el skemoj, pensmanieroj kaj kutimoj de la tradicio. Tiu fenomeno investas la tutan sistemon de valoroj, ilin modifante kaj, kun ili, transfornante ankaŭ la identecojn, apartenojn precipe rilate la religion kiu fariĝas ne plu influa en la sociaj motivadoj.

La latina termino “"saecularizatio"” (eld. "sekularizàcio") antaŭe estis uzata en la kanona (katolika) juro por indiki la laŭnorman pasadon de sacerdoto appartenanta al religiula ordeno al la sekulara klerikaro, aŭ lican destinadon de ekleziaj bonaĵoj al sekularaj celoj. [1] Ekzemple, katolika universitato [2] transiranta al la ŝtata regado.

La sekularigo estas procezo tipa de la okcidenta mondo de la nuna epoko, kiu altiras pensadi kaj agadi (rilate la naturon, la destinon, la rolon de la civitanoj en la socio) laŭmaniere de esploristo kaj utiliganto, neniam kiel vidanto en ili ion religian aŭ referencantan al la transcendo.

Tamen, ne necese sekularigo estas kontraŭreligia kaj eĉ ĝi povas ŝati kaj defendi principojn kaj instituciojn devenantajn el la tradicio religia, kiel okazas ĉe sekularigitaj (Laikoj devotaj. Sociaj strukturoj kreitaj de la eklezio, kiel malsanulejoj kaj similaĵoj, eniris en la kompetentoj de la ŝtato, kutime ne pro motivoj kontraŭreligiaj.

Tiu fenomeno, kiu povas esti konsiderata kiel aspekto de la modernigo, estis instigita kaj pliigita de la deviga instruado, kiel ankaŭ de la ekspansio de la ĝenerala instruiĝo kaj de la amaskomunikiloj; krome ĝi estis favorata ankaŭ de aliaj sociaj fenomenoj kiel la urbanizado, industriiĝo kaj la movebleco de la sociaj klasoj, kaj fine ankaŭ de novaj interpretoj pri la rilatoj de religio kaj politiko, laŭ kiuj sekularigo ne ekskludas religian vizion. (Vidu verkojn de Hans Küng, Dario Antiseri).

La sekularigo povas esti identigata, en kelkaj landoj kaj kulturaj medioj, kun la koncepto de malkristanigo pro la perdo de influo de la “sakralo” en la socio. Sed ne necese ĉar, fakte, kelkaj teologioj ĝin interpretis kiel realigo kaj konkretigo de la kristanismo mem, danke al la detruo, de ĝi efektigita, de la “Templo” kaj de ties simboloj de apartigo kaj hierarkiigo.

La sekularigo estis ankaŭ taksata kiel estingilo de la ideologioj; ĝi, fakte, krizigas diversajn subjetojn, kiel la ŝtaton, aŭ la amaspartiojn, pro tio ke ĝi kontestas kontraŭ ili ilian pretendon sin meti kiel religian centron de la monda historio.

Origino de la nocio redakti

La vorto kaj koncepto “sekularigo” ekaperis en filozofiaj verkoj de 20-a jarcento kiel ĉe Carl Schmitt, Karl Löwith kaj Hans Blumenberg. Intertempe, la dokrinaj enhavoj ligitaj al sekvoj de la perdo de influo de la religio sur la socio interesis la sociologion kaj la sciencojn afinajn. Weber, ekzemple, studas la fenomenon sekularigo en la ideala kadro de “elreviĝo de la mondo” kaj de “raciigo”.

Bibliistoj malkovris ke la termino “sekularigo” surfaciĝis jam en la Nova Testamento, aparte en Paŭlo de Tarso kiu fiksas sub la greka τῷ αἰῶνι τούτῳ (laŭ la latino de la Vulgato "saeculum"), nome “mondumeco” de la homa elekto asociigita al la dimensio de peko (Rm 12,2: “Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio”) [3]Ĉikaze sekularigo indentiĝas kun rezigno al la “dia” por ĝin pleksi al la "monduma".

Se la moderna sekularigo - ekstremen pelita - estas procezo laŭ kiu la historio de la mondo povas esti komprenata por si mem kiel per imanenta justiĝo, laŭ Paŭlo la mondo estas komprenebla nur se rilatata al Dio.

Sekularigo kaj sinteno de la kristanaj eklezioj redakti

Sekularigo kaj la Katolika Eklezio redakti

La katolikaj responsuloj kaj ĝenerale la katolika kulturo oponis reziston kontraŭ la sekularigo pro la konsidero ke ĝi povus damaĝi la kredon ĉe fideluloj. Tamen, ekde la Dua Vatikana Koncilio la Eklezio ekrigardis tiun deziron de aŭtonomio de la mondaj realaĵoj kun respekto kaj kiel kultura elemento per kiu trovi vojojn de kunlaborado, entute la procezo estas juĝata de multaj teologoj legitima.

Kelkaj teologoj, kiel Johann Baptist Metz, eĉ konsideras la fenomenon kun entuziasmo. [4].

Tamen, laŭ la katolikaj aŭtoritatoj restas ĉiam la risko ke la kristana popolo estu altirita forgesi la destimon de la homo kreita por ĝui la terajn bonaĵon kiel anticipon de la eternaj en komumeco kun Dio, al kiuj la homo estas alvokata.

Sekularigo en Germanujo dum la napoleona epoko redakti

En Germanujo sekularigo malvastasence signifas kaj la nuligon de ekleziaj institucioj kaj ankaŭ la alŝtatigon de la ekleziaj bienoj kaj posedaĵoj, kaj krome la aneksadon de ekleziaj princlandoj kaj regolandoj de la Sankta Romia Imperio fare de teritorie pli grandaj ŝtatoj. Tio okazis en la Epoko de Napoleon Bonaparte kaj interalie kondukis finfine al la malfondado de la Sankta Romia Imperio.

Bibliografio redakti

  • Dictionnaire critique de Théologie, Presses Universitaires de France, 1998
  • Carl Schmitt, Théologie politique, Gallimard, 1988.
  • Karl Löwith, Histoire et salut, Gallimard, 2002
  • Martin Heidegger, Nietzsche, Frankfurt, Klostermann, 1961.
  • Eric Voegelin, La Nouvelle Science du Politique, Seuil, 2000
  • Marcel Gauchet, Le désenchantement du monde.

" La sainte ignorance - Le temps de la religion sans culture" de Olivier Roy (Seuil,

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Daniele Menozzi, La Chiesa cattolica e la secolarizzazione, Einaudi, Torino, 1993
  2. Estas la kazo de la Universitato Harvard.
  3. Greka origina teksto: “καὶ μὴ συσχηματίζεσθε τῷ αἰῶνι τούτῳ, ἀλλὰ μεταμορφοῦσθε τῇ ἀνακαινώσει τοῦ νοός ὑμῶν, εἰς τὸ δοκιμάζειν ὑμᾶς τί τὸ θέλημα τοῦ Θεοῦ τὸ ἀγαθὸν καὶ εὐάρεστον καὶ τέλειον”.
  4. Gabriel Chénard, sécularisation et salut, Laval théologique et philosophique, vol. 37, n° 2, 1981, p. 169-190.

Vidu ankaŭ redakti