Karlo Schmitt
Karlo Schmitt (germane Karl Schmitt, ankaŭ Carl Schmitt-Dorotic; naskiĝis la 11-an de julio 1888 en Plettenberg, Saŭrlando, Germanujo, mortis la 7-an de aprilo 1985 samloke) estis germana ŝtata juristo kaj politika filozofo, kiu funkcis politike dum la Vajmara Respubliko, Nazia Germanio kaj poste.
Karlo Schmitt | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Carl Schmitt | ||
Naskiĝo | 11-an de julio 1888 en Plettenberg | |
Morto | 7-an de aprilo 1985 (96-jara) en Plettenberg | |
Tombo | Plettenberg [#] | |
Religio | katolikismo [#] | |
Etno | Germanoj [#] | |
Lingvoj | germana [#] | |
Ŝtataneco | Germanio [#] | |
Alma mater | Munkena universitato • Universitato de Berlino • Universitato de Strasburgo [#] | |
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio [#] | |
Familio | ||
Gefratoj | Auguste Schmitt [#] | |
Edz(in)o | Pavla Dorotić • Duska Schmitt [#] | |
Infanoj | Anima Schmitt de Otero [#] | |
Profesio | ||
Alia nomo | Johannes Negelinus [#] | |
Okupo | juristo • geopolitikisto • politikisto [#] | |
Laborkampo | politika teologio • Konstitucia juro [#] | |
Aktiva en | Berlino [#] | |
Doktoreca konsilisto | Fritz van Calker [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | The Concept of the Political ❦ Land und Meer [#] | |
Filozofo ![]() | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Schmitt konsideris la kampon de politiko kiel konstanta lukto, en kiu la fortaj venkas kaj tial, malaprobis liberalismon, kaj laŭdis la diktatorecon. En la fruaj jaroj de la Tria Regno, Schmitt estis inter la gvidaj juristoj kiuj laboris en la servo de Adolf Hitler, kvankam poste li estis forlasita.
La ideoj de Schmitt ricevis la atenton de filozofoj kaj politikaj teoriuloj, inkluzive de Walter Benjamin, Leo Strauss, Jacques Derrida, Giorgio Agamben, Slavoj Žižek, Alain Badiou, Jacob Taubes, Chantal Mouffe, Hannah Arendt, Susan Buck-Morss, Waldemar Gurian, Carlo Galli, Jaime Guzmán, Jürgen Habermas, Friedrich Hayek, Reinhart Koselleck, Antonio Negri, kaj Paul Gottfried, inter aliaj.
Kvankam liaj ideoj kaj pensoj estas konsideritaj kontestataj pro lia subteno por Naziismo, tamen multaj pensuloj korespondis kun liaj ideoj pro la teoria komplekseco kaj dilemoj levitaj per tiu penso koncerne la demandon de kiu estas la suvereno, lia koncepto de la politiko kaj de stato de krizo en la lando.
LibrojRedakti
Reinhard Mehring, Karlo Schmitt, monto kaj falo. Biografio. Eldonejo C.H. Beck. Munkeno Germanujo 2009 750 paĝoj. (Reinhard Mehring, Carl Schmitt, Aufstieg und Fall. Eine Biografie. C.H. Beck. München 2009 750 S. ) en germana