Humboldt-Universitato en Berlino

universitato en Germanio

La Humboldt-Universitato en Berlino (germane Humboldt-Universität zu Berlin aŭ mallonge HU Berlin (HUB)) estas la plej aĝa kaj plej granda el la kvar universitatoj en Berlino kaj unu el la plej grandaj en Germanio. Ĝi havas sian sidejon en la urbocentra bulvardo Unter den Linden en la urbokvartalo Berlin-Dorotheenstadt en la centra distrikto de Berlino. La institucio konsideriĝas esti inter la plej renomaj universitatoj tutmonde[2] kaj interalie edukis 29 nobel-premiitojn.[3]

Humboldt-Universitato en Berlino
germane Humboldt-Universität zu Berlin
comprehensive university • publika esplorada universitato • eldonejo de malfermita aliro • University of Excellence
moto Universitas litterarum
Ento de la sciencoj
Informoj
fondodato 1810
fondinto(j) Wilhelm von Humboldt vd
speco ŝtata
jara budĝeto 338,4 milionoj da € (2013, sen la universitara klinikaro Charité)
Situo
Geografia situo 52° 31′ 5″ N, 13° 23′ 36″ O (mapo)52.51805555555613.393333333333Koordinatoj: 52° 31′ 5″ N, 13° 23′ 36″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Berlino, Germanio
poŝtkodo 10117
Estraro
gvidanto Jan-Hendrik Olbertz
Nombroj
nombro de studentoj 33 500 (vintra semestro 2013/14) (kun la medicinaj studantoj de la universitara klinikaro Charité, kuna institucio de la Libera kaj la Humboldt-Universitatoj)[1]
nombro de kunlaborantoj 4 479 (2013, sen la universitara klinikaro Charité)
el tio profesoroj 426 (2013)
retejo [http://hu-berlin.de Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Germana Altlerneja Sporta Asocio
• Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
• Kommunaler Arbeitgeberverband Berlin
• German Universities Excellence Initiative
• Berlin University Alliance
• Franca-Germana Altlernejo
arXiv
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V.
• ORCID
• Networked Digital Library of Theses and Dissertations vd
filiita al
• German Universities Excellence Initiative vd
filioj
Q116446501 vd
jura formo Körperschaft des öffentlichen Rechts vd
Humboldt-Universitato en Berlino (Berlino)
Humboldt-Universitato en Berlino (Berlino)
DEC
Humboldt-Universitato en Berlino
Humboldt-Universitato en Berlino
Humboldt-Universitato en Berlino (Germanio)
Humboldt-Universitato en Berlino (Germanio)
DEC
Humboldt-Universitato en Berlino
Humboldt-Universitato en Berlino
Map
Humboldt-Universitato en Berlino
vdr

La universitato konsideriĝas daŭriganto de la unua berlina universitato, (Alma Mater Berolinensis), kiu komencis funkcii dum la jaro 1810.

monumento pri Wilhelm von Humboldt, kreita de la skulptisto Paul Otto, antaŭ la universitata ĉefkonstruaĵo

Historio redakti

La universitato fondiĝis la 16-an de aŭgusto 1809 laŭ iniciato de la liberala prusa eduka reformisto kaj lingvisto Wilhelm von Humboldt, dum la sekva jaro 1810 ĝi praktike ekfunkciis. Inter la jaroj 1828 kaj 1946 ĝi havis la nomon Friedrich-Wilhelms-Universität, honore al la prusa reĝo Friedrich Wilhelm la 3-a, kiu subtenis la fondon. Post la Dua Mondmilito la universitato apartenis al la parto de Berlino administrata de la Ruĝa Armeo de Sovetunio, kaj ekde la jaro 1949 al la socialisma ŝtato GDR. La politika premo de la komunismaj regantoj pli kaj pli influis la universitatan vivon, kaj reage la 4-an de decembro 1948 en okcidenta Berlino fondiĝis nova, ne komunisme influita berlina universitato, kiu donis al si la nomon Libera Universitato Berlino.

Nur dum la jaro 1949 la historia universitato en la berlina urbocentro ricevis sian nunan nomon, kiu celis honorigi kaj la lingviston Wilhelm von Humboldt kaj lian fraton, la naturscienciston Alexander von Humboldt. Tiu nomo restis oficiala ankaŭ post la kolapso de la ŝtato GDR kaj la reunuiĝo de Germanio la 3-an de oktobro 1990. Atentindas ke la nomo intence enhavas la germanan vorteton "zu", kiu korespondas ĉi-kuntekste al la esperanta vorteto "en" – la universitataj nomdonantoj substrekis ke la institucio ne estu la posedaĵo "de Berlino", sed nur havu sian lokon "en Berlino".

La epoko de GDR redakti

 
la universitata ĉefkonstruaĵo dum 1964 (kun bildo de Walter Ulbricht, la blua flago de la ŝtata junulara organizaĵo FDJ kaj plurfoje la flago de GDR kaj la ruĝa flago de komunismo)

Per la referenco de ambaŭ kleruloj – Wilhelm kaj Alexander von Humboldt – la universitato en la epoko de la Malvarma Milito kaj de forta politika premo ene de la naskiĝanta socialisma ŝtato GDR, celis substreki la idealon kaj tradicion de humanismo kaj de la libera disvolviĝo de la sciencoj. Malgraŭ tio, dum la sekvaj jaroj la studaj enhavoj, la universitata administrado kaj la esploraj kondiĉoj forte orientiĝis laŭ la politika fundamento de la samjare fondita socialisma ŝtato GDR, firme ligita al Sovetunio. Dum la komenciĝanta epoko de politika malstreĉiĝo dum la 1970-aj jaroj en Eŭropo la universitato en iuj fakoj povis replekti internaciajn kontaktojn kaj firmigi ilin per mondaj kunlaboraj projektoj. Menciindas la longtempaj kaj intensaj esploraj kaj interŝanĝaj rilatoj al aliaj universitatoj en meza kaj orienta Eŭropo, aparte kun tiuj en Sovetunio, sed ekde la 1970-aj jaroj ankaŭ kun universitatoj en Japanio kaj Usono, kaj kun industrie evoluiĝantaj ŝtatoj en Azio, Afriko kaj Latinameriko.

Ĉe la Humboldt-Universitato, la plej granda altlernejo de GDR, inter la jaroj 1949 kaj 1990 edukiĝis preskaŭ 150.000 studentoj. Internacie agnoskitaj esploristoj lekciis en la universitato. Multaj el ili post la reunuiĝo de Germanio povis konservi sian renomon inter la internacia sciencistaro.

La universitato nuntempe redakti

 
la Humboldt-Universitato nuntempe, dekstre monumento pri Alexander von Humboldt de la skulptisto Reinhold Begas

La enhava renovigo de la universitataj strukturoj post la disfalo de la ŝtato GDR signifis grandan ŝanĝon de kunlaborantoj. Inter la jaroj 1989 kaj 1994 la universitaton forlasis preskaŭ 3000 sciencistoj, parte pro alta aĝo, sed pligrandparte pro politikaj aŭ strukturaj kialoj. Aŭtonomie, per strukturigaj kaj dungaj komisionoj, helpe de multaj ekspertizoj kaj rekomendoj de eksteraj fakuloj, la universitato kreis por si novan sciencan strukturon: esploraj kaj edukaj enhavoj trarigardiĝis, ŝanĝiĝis kaj novdefiniĝis.

Ekde la reunuiĝo de Germanio la urbo Berlino havas kvar universitatojn, kiuj provas kunordigi siajn studajn programojn. Tradiciaj studaj fakoj kadre de universitata reformo restrukturiĝis, esploraj programoj novaranĝitaj kaj fortigitaj, kaj la eduka oferto adaptita al moderna kaj internacie komparebla bazo.

Konstruaĵoj redakti

Kampuso urbocentra redakti

La Humboldt-Universitato ne havas unuecan kampuson. La plejparto de la institutoj situas en la historia urbocentro de Berlino, ĉirkaŭ la universitata ĉefkonstruaĵo. Tiu konstruaĵo situas ĉe la bulvardo Unter den Linden kaj origine konstruiĝis kiel princa palaco interalie de la Johann Boumann. Por centra universitata biblioteko ĝis la fino de 2009 estu konstruita nova konstruaĵo proksime de la urbocentra fervoja linio. La jura fakultato uzas la eksan "Reĝan Bibliotekon" (la tiel nomatan "komodon"), la teologia fakultato ĝis la jaro 2006 havis prelegejojn en la katedralo de Berlino.

Kampuso norda redakti

Kune kun la universitata klinikaro Charité, la konstruaĵoj ĉe la stratoj Luisen-, Philipp- kaj Invalidenstraße konsistigas la kampuson nordan. Ĉi-tie unuavice troviĝas la agrikulturaj kaj ĝardenosciencaj institutoj kaj la muzeo pri naturscienco.

Kampuso Adlershof redakti

La matematikaj-natursciencaj fakultatoj escepte de tiu pri biologio troviĝas sur la malpli centra kampuso en la urboparto Berlin-Adlershof en la sudoriento de la urbo.

Elektitaj studentoj redakti

 
la eksan "Reĝan Bibliotekon" (la tiel nomatan "komodon"), nun uzas la jura fakultato
 
fronta fasado de la universitato
 
studantoj kaj pasantoj ĉe la fronta pordego

Biblioteko redakti

La komence ankaŭ de la studentoj uzita Reĝa Biblioteko jam baldaŭ ne plu sufiĉis por la bezonoj de universitata biblioteka centro. Dum la jaro 1831 konstruiĝis komplete nova universitata biblioteko, kiu sekvajare ekfunkciis kun komence 1668 libroj. Unue ĝi gastis en salono de la unua etaĝo de la Reĝa Biblioteko. Sekvis du translokiĝoj: dum 1839 en salonegon de la adreso Unter den Linden 76 kaj dum 1854 al la adreso Taubenstraße 29. Jam dum la jaro 1835 la klasicisma arkitekto Karl Friedrich Schinkel proponis projekton de nova biblioteka konstruaĵo, kiu tamen ne realiĝis pro financaj problemoj. Nur inter la jaroj 1871 kaj 1874 realiĝis la propono de la arkitekto Paul Emanuel Spieker en la adreso Dorotheenstraße 28. Ekestis modesta brika konstruaĵo kun arka fasado. Nuntempe en tiu konstruaĵo laboras la seminario pri arta historio. Ekde la jaro 1910 la biblioteko translokiĝis al salonoj de la Ŝtata Biblioteko en Berlino en ties konstruaĵo ĉe la bulvardo Unter den Linden, rekte apud la universitata ĉefkonstruaĵo, kaj danke al pluraj esceptaj donacoj ĝi komence de la 20-a jarcento povis kompletigi sian libraron ĝis science kontentiga nivelo.

Dum la tempo de la Vajmara Respubliko la biblioteko havis 831.934 librojn (1930) kaj estis inter la plej grandaj universitataj bibliotekoj de Germanlingvio. La legejo havis 36.000 libere alireblajn volumojn, kaj pli ol 200.000 volumoj kutime estis luprenitaj de studentoj.

Kiam post la ekrego de la nazioj dum la jaro 1933 ĉie en Germanio demonstracie estis forbruligitaj multaj libroj malplaĉaj al la faŝismaj regantoj, la libroj de la universitata biblioteko ne estis tuŝitaj, kaj ankaŭ la bomboj de la Dua Mondmilito malmulte damaĝis la bibliotekan libraron, kvankam la libroj restis en la urbocentro de Berlino kaj multaj urbocentraj konstruaĵoj ĉirkaŭ la bibliotekejo ĝisfunde detruiĝis. Tial la biblioteka libroprovizo restis kompare homogena.

Dum la tempo de GDR multaj branĉaj institutaj bibliotekoj centraliĝis, kaj post la jaro 1989 per signifaj investoj multaj gravaj internaciaj sciencaj verkoj ne aĉetitaj dum la pasintaj 40 jaroj estis ankoraŭ akiritaj. Dum la jaro 2003 la kunigo de la branĉaj bibliotekoj de la fakultatoj pri matematiko, fiziko, informatiko, kemio, geografio kaj psikologio rezultis en kreo de naturscienca centra biblioteko sur la kampuso Adlershof.

Nun la biblioteko disponas pri iom pli ol 6,5 milionoj da libroj kaj pli-malpli 9000 daŭre abonitaj sciencaj ĵurnaloj.

 
dinosaŭra skeleto en la muzeo pri naturscienco

Muzeoj de la Humboldt-Universitato redakti

La sciencaj kolektoj de la universitato kun pli ol 35 milionoj da objektoj konsideriĝas inter la plej signifaj en Germanlingvio. Ili parte fontas el la jaro 1700 kaj iom poste – tiujare fondiĝis la Prusa Akademio de Sciencoj. Post la kreo de la universitato dum 1810 partoj de tiu kaj de aliaj sciencaj kolektoj estis integrigitaj en la universitaton.

Inter la plej konataj el la pli ol 100 kolektoj, kaj senkonkurence la plej granda, estas la dum la jaro 1889 fondita muzeo pri naturscienco, kiu arigas pli ol 30 milionojn da objektoj. Inter ili estas la tutmonde plej granda starigita skeleto de brakiosaŭro, kiu altas 13,27 metrojn, la plej bone konservita fosilio de la "prabirdo" arkeopterigo kaj la mineralogia kolekto kun la germanie plej granda kolekto da meteoritoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti