Malvarma milito

potencokonfrontacio inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio
(Alidirektita el Malvarma Milito)

La malvarma milito, aŭ frida milito, estas nocio por la potencokontraŭstaro inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio, kiu disvolviĝis post la Dua Mondmilito ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj kaj kondukis al la formiĝo de dupolusa mondo el politika, ekonomia kaj militista vidpunktoj. Dum la epoko de Malvarma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, militajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn.

La Malvarma Milito
Fotomontaĵo
malvarma milito • senfina milito • peranta milito • historia epoko
Daŭro: la 12an de marto 1947 ĝis la 26an de decembro 1991, 44 jaroj
Loko: Tutmonde
Rezulto: Dissolvo de Sovetunio, venko de Kapitalismo kaj Demokratio
vdr


Mapo de la mondo en 1959 montras disdividon de landoj inter la du konfliktantaj landaroj. La ruĝaj landoj estas komunismaj kaj la bluaj por-usonaj. La verdaj apartenas al la tria mondo.
Mapo de la mondo en 1980 montras disdividon de landoj inter la du konfliktantaj landaroj. La ruĝaj punktoj estas komunismaj geriloj kaj la bluaj punktoj porusonaj geriloj. Oni avertu la etendon de la konfliktaro al Afriko.

La origino estis la konferenco en Moskvo la 9-an de oktobro 1944, kie Stalin kaj Churchill dividis Orientan kaj Sudan Eŭropon je zonoj de siaj interesoj. La vera Malvarma milito komenciĝis post la morto de Roosevelt (1945), kiu tre fidis je Stalin. Dum la epoko de Malvarma milito la internacian situacion karakterizis konkurenca armado, reciprokaj malfidoj kaj nigra-blanka propagando.

Esprimo redakti

Kaŭzo de la nomigo redakti

Oni nomis tiun konflikton malvarma milito, ĉar ne okazis vera milito rekte inter NATO kaj Varsovia Kontrakto, sed la landoj kaŝis sin malantaŭ la dorsoj de aliaj landoj. Tiel la veraj militoj okazis en la t.n. “Tria Mondo[1], ekz-e Vjetnamio, Afganio, Kubo k.a. La du grandpotencoj apogis personojn, movadojn plaĉajn al si, tiel kaŭzante internan militon en multaj landoj de Afriko (ekz-e Angolo).

Dum la Malvarma milito kelkfoje okazis tia granda streĉo, ke atommilito preskaŭ komenciĝis. Du tiaj ekzemploj estas la Kariba krizo (1962) kaj la kazo de Stanislav Petrov (1983).

Tiu koncepto ege influis la kulturan vivon ekzemple en ĵurnalismo, kino, literaturo ktp. La holivuda kinindustrio ege profitis de tiu etoso ekzemple por filmoj pri spionoj aŭ eĉ laŭ la serio de la fama James Bond. En tia kinarto la flanko de sovetoj estis ĉiam maliculoj.

Origina deveno de la nomigo redakti

En specifa senco por marki la geopolitikan streĉon inter Sovetunio kaj Usono, la termino Malvarma milito estis atribuita al usona financisto kaj prezidenta konsilisto Bernard Baruch[2]. La 16-an de aprilo de 1947, Baruch diris dum diskurso “Ni ne trompu nin: ni estas mergitaj en Malvarma milito”[3]. La termino estis ankaŭ popularigita de la kolumnisto Walter Lippmann pro la eldono en 1947 de libro titolita “Malvarma milito”[4].

Difino redakti

Giampaolo Calchi-Novati difinis la Malvarman Militon tiel:

 
 Malvarma milito estas la stato de streĉo inter potencoj aŭ blokoj kiam ĉiu el la partoj adoptis politikon tendencan al refortigo malfavore al la kontraŭanto, sen okazigi agadojn de varma milito. 

Tiu difino enhavas du de la plej gravaj karakteroj kiaj la jenaj:

  • Blokoj kontraŭstaraj.
  • Streĉa situacio.

Kio diferencas la Malvarman militon disde ĉiu ajn milita aŭ diplomatia konflikto estas la fakto ke la du superpotencoj kontraŭstaraj (Usono kaj Sovetunio) neniam luktis rekte per siaj propraj armeoj unu kontraŭ la alia, sed profitis (eĉ provokis) mondregionajn konfliktojn inter siaj aliancanoj aŭ triaflankaj landoj ĝis tiam ne aliancaj. Ankaŭ partoprenis en tiuj konfliktoj apogante unu el la flankoj per sendado de milita, ekonomia, politika helpo, depende de la lando kaj de la strategia aŭ politika situacio de la mondregiono.

Historio redakti

Antaŭaĵoj redakti

 
Usonaj trupoj en Vladivostok, en Aŭgusto 1918, dum la usona interveno en la Rusa Enlanda Milito.

Esta ioma malkonsento pri kiam startis precize la Malvarma milito. Dum plej el la historiistoj asertas, ke ĝi startis tuj post la fino de la Dua Mondmilito, aliaj asertas, ke la komenco de la Malvarma milito datas reen fine de la Unua Mondmilito, dum la tensioj okazintaj inter la Rusa Imperio, unuflanke, kaj la Brita Imperio kaj Usono, aliflanke.[5] La ideologia kontraŭstaro inter la komunismo kaj la kapitalismo startis jam en 1917, tuj post la venko de la Rusa Revolucio, de kiu Rusio aperis kiel unua socialisma lando. Tiu estis unu el la unuaj okazaĵoj kiuj siavice okazigis konsiderindajn malkonsentojn en la rus-usonaj rilatoj.[5]

Kelkaj okazaĵoj antaŭaj al la fino de la Unua Mondmilito jam helpis la suspektojn kaj malfidon inter sovetoj kaj usonanoj: la ideo de Bolŝevikoj laŭ kiu la kapitalismo (bazo de la potenco de Usono) devas esti detruita perforte kaj ansattaŭita per komunisma sistemo,[6] la rusa retiriĝo de la Unua Mondmilito post la subskribo de la Traktato de Brest-Litovsk kun la Dua Germana Regno (kio permesis al la Centraj Potencoj sendi ĉiujn trupojn okcidenten), la usona interveno apoge al la Blanka movado dum la Rusa Enlanda Milito kaj la usona malakcepto agnoski diplomatie la Sovetunion ĝis 1933.[7] Krom tiuj, aliaj diversaj okazaĵoj dum la periodo de intermilitoj akrigis la suspektojn pri malamikeco: nome la subskribo de la Traktato de Rapallo kaj de la German-soveta pakto de ne agreso estas du menciindaj tiaj ekzemploj.[8]

Dua Mondmilito kaj la postmilito (1939-1947) redakti

 
Hisante flagon super la Reichstag ikona foto de Jevgeni Jaldej kiu montras la sovetojn celebrantajn sur la ruinoj de Berlino.

Post relativa reciproka interhelpo dum la milito inter aliancanoj de kapitalismaj landoj kaj Sovetunio, dum la finaj etapoj de la Dua Mondmilito, la sovetoj eksuspektis, ke britoj kaj usonanoj, kiuj fakte ne tiom suferis la konsekvencojn de la milito kiel la sovetoj, kiuj eltenis plej parton de la milita klopodo, kreos union kontraŭ la sovetoj (Nepensebla Operaco, fakte pensita de la brita ĉefministro Winston Churchill) tuj post kiam la milito estu venkita favore al la Aliancanoj, por devigi la Sovetuniion subskribi pactraktaton avantaĝan por la okcidentaj interesoj. Tiuj suspektoj subfosis la rilatojn inter la aliancanoj dum la fina fazo de la milito.[9] Fakte tiu malkonfido akcelis la respektivajn antaŭenirojn de la usonaj kaj rusaj armeoj al Nazia Germanio, la unuaj el okcidento kaj la duaj el oriento.

La Aliancanoj ne samopiniis pri la maniero redesegni la eŭropajn landlimojn post la milito.[10] La usona modelo de stabileco estis bazita simple sur la restaŭrado de registaroj kaj ekonomiaj merkatoj similaj al tiuj usonaj (kapitalismo), kaj sur la kredo ke tiuj novaj landoj tiel regitaj venos al internaciaj organizoj, kiel la ĵus kreita Organizo de Unuiĝintaj Nacioj fare de la venkintaj landoj, por solvi siajn diferencojn kaj konfliktojn.[11]

Male, la sovetoj kredis, ke la stabileco devos esti bazita sur la integreco de la propraj landlimoj de la Sovetunio.[12] Tiu rezonado derivas de la historia sperto de la rusoj, kiuj estis invaditaj el Okcidento dum la lastaj cent kvindek jaroj.[13] La senprecedenca damaĝo fifarita al la Sovetunio dum la germana invado (ĉirkaŭ 27 milionoj da mortintoj kaj ĝeneraligita detruego preskaŭ totala de la invadita teritorio[14]) kondukis la sovetajn estrojn al certigo ke la nova eŭropa ordo ebligu la longdaŭran ekzistadon de la soveta reĝimo, kaj ke tiu celo estos atingita nur pere de la eliminado de ajna malamika registaro laŭlonge de la okcidenta landlimo de Sovetunio, kaj la rekta kontrolo de la limaj landoj, por eviti la aperon de malamikaj fortoj en tiuj landoj.[10]

La konferencoj redakti

 
La «Tri Granduloj» dum la Jalta konferenco: Winston Churchill, Franklin D. Roosevelt kaj Josif Stalin.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Teherana Konferenco, Jalta konferenco kaj Pocdama Konferenco.

Dum la Jalta konferenco, en Februaro 1945, la aliancanoj klopodis krei kadron en kiu labori por la rekonstruo de Eŭropo dum la postmilito, sed oni atingis neniun interkonsenton.[15] Post la fino de la Dua Mondmilito en Eŭropo, la sovetoj okupis de facto la zonoj de la Orienta Eŭropo kiujn ili estis liberigintaj el la okupacio fare de la Nazia Germanio, dum la usonaj armeoj kaj tiuj de iliaj aliancanoj restis en Okcidenta Eŭropo. Pri la okupaciita Germanio, estis kreitaj la zonoj de aliancana Okupacio de Germanio kaj kompleksa kvarflanka organizado kunhavita kun francoj kaj britoj. Por la eltenado de la monda paco, la aliancanoj kreis la organizaĵon de la Unuiĝintaj Nacioj, sed ties agadkapablo estis limigita de la Konsilio de Sekureco, en kiu la venkintaj potencoj de la Dua Mondmilito sekurigis la povon vetoi tiujn agojn kontraŭajn al ties interesoj.[16] La UN tial iĝis dum siaj unuaj jaroj forumo en kiu la potencoj eniris en polemikoj de retorika konfronto, uzita de ĉiuj flankoj por propagandaj celoj.[17]

En la Pocdama Konferenco, iniciatita fine de julio 1945, aperis la unuaj diferencoj pri Germanio kaj Orienta Eŭropo;[18] La partoprenantoj de la konferenco ne kaŝis siajn malkonsentojn, kaj la uzado de militema parolmaniero konfirmis la reciprokajn malamikajn sintenojn kaj intencojn kiuj estis defenditaj pli kaj plu pli akre.[19] Dum tiu konferenco, Truman informis al Stalin, ke Usono estis kreinta novan armilon. Stalin, kiu jam sciis pri la usonaj antaŭeniroj en la disvolvigo de la atombombo, esprimis sian deziron ke tiu nova armilo estu uzata kontraŭ Japanio.[20] Post unu semajno post la fino de la konferenco, Usono lanĉis la atombombojn sur Hiroŝimo kaj Nagasaki. Tamen fakuloj ekde tiam polemikis pri la veraj celoj de tiu atako, ĉar Usono tiam tute ne sekvis sugestojn de Stalin, kaj tiu estis pli interesata en la Orienta Eŭropo, kion fakte Sovetunio kontrolos dum duono da jarcento, ol en Orienta Azio, kvankam tie aperos nova aliancano en la komunisma Ĉinio. Aliflanke oni povas spekulativi ĝis kioma grado tiu atako, krom la definitiva venko sur Japanio, estis ankaŭ montro al Sovetunio de la enorma forto de la usona minaco.

La Fera Kurteno redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fera Kurteno.
 
Konservita parto de la fera kurteno apud Čížov, Ĉeĥio.

En Februaro 1946, la usona diplomato George Kennan skribis el Moskvo la tekston konatan kiel "La fontoj de la soveta konduto" aŭ la "Longa Telegramo", en kiu li apogis politikon de neflekseblon kontraŭ Sovetunio, kaj kiu iĝos unu el la bazaj teorioj de usonanoj dum la cetero de la Malvarama milito.[21] En Septembro de tiu sama jaro, la sovetoj respondis per alia telegramo subskribita de Nikolai Vasiljeviĉ Novikov, kvankam verkita kun Vjaĉeslav Molotov; en tiu telegramo oni asertis, ke Usono uzis sian monopolon en le kapitalisma mondo por disvolvigi militan kapablon kiu kreu la kondiĉojn por la atingo de la tutmonda hegemonio pere de nova milito.[22]

Semajnojn post la ricevo de la «Longa Telegramo», la unua brita ĉefministro Winston Churchill faris sian faman diskurson pri la Fera Kurteno aŭ Ŝtala Kurteno en Universitato de Misurio.[23] Tiu diskurso celis promocii brit-usonan aliancon kontraŭ la sovetoj, al kiuj li akuzis pri la kreado de «fera kurteno» (iron curtain) el Stettin, inter Pollando kaj Germanio ĉe la Balta Maro, ĝis Trieste, en nordorienta Italio, ĉe la Adriatika Maro.[24]

Kreado de la mondoblokoj redakti

 
Ruĝo: Sovetio kaj kunularo, bluo: Usono kaj kunularo, verdo: la "Tria mondo"

Post la 2-a mondmilito la kunlabora koalicio inter Sovetio kaj Usono ĉesis. En 1949 NATO, en 1955 Varsovia Pakto formiĝis kiel novaj koalicioj malamikaj fare de la iamaj kunaliancanoj. Winston Churchill en 1946 deklaris en Fulton (Misurio): "De Balta Maro ĝis Adriatika Maro Fera kurteno disigas Eŭropon".

En Orienta Germanio, en Pollando, en Ĉeĥoslovakio, en Hungario, en Rumanio, en Bulgario, en Albanio kaj en Jugoslavio la komunistoj prenis la potencon. La samo okazis en Ĉinio. En Grekio interna milito komenciĝis, en Francio kaj en Italio la komunistoj havis menciindajn fortojn, sed estis apartigitaj de ĉia povo. En suda Azio kaj en Sudameriko la ŝtatoj formis la 3-an mondon. El ili nepre menciindaj estas Indonezio, Barato kaj Egipto, kiuj foje deklaris sian intencon plifortigi la povon de tiu tria bloko sendependa de la du unuaj, tio estas la movado de la landoj nealiancitaj, kiuj male devis priokupiĝi nur pri interna disvolvigo. Al tiu tria bloko aliĝis Jugoslavio, kiu siavice separiĝis el la bloko de la Varsovia Pakto, kvankam ĝi plu estis socialisma lando; siaflanke ankaŭ Albanio ne alianciĝis kun Sovetunio aŭ Jugoslavio.

Krizoj redakti

 
La fera kurteno

La plej akra konflikto naskiĝis en Berlino, kiu dividiĝis al orienta kaj okcidenta blokoj. En 1948 la sovetianoj malpermesis la kontaktojn al Okcidenta Berlino laŭ voje kaj fervoje. Restis nur la flugmaŝina kontakto. Ili liveris ĉion, eĉ karbon. Post unu jaro taktiko de sovetianoj fiaskis, ĉar la urboparto ne formortis, tial ili denove permesis la liveradon voje kaj fervoje. Tiu krizo poste naskis la du germanajn ŝtatojn Federacia Respubliko de Germanio kaj Germana Demokratia Respubliko.

La sekva krizo kaj kontraŭstaro formiĝis en Ĉinio, kie longe batalis Kuomintang (apogata de Usono) kaj komunistoj, kies estro estis Maŭ Zedong. Post interna milito, venkis la komunistoj, kiuj deklaris Ĉinan Popolrespublikon en 1949. La alia parto regis en Tajvano.

Proksime en Koreio la lando dividiĝis, kiel la supre menciitaj Germanio kaj Ĉinio. Inter 19501953 tie okazis la plej akra milito inter la 2 landpartoj. La nordan parton Ĉinio helpis, la sudan precipe Usono kaj ankaŭ UNO. Fine de la milito restis la du partoj, inter ili oni formis la plej kontrolitan limozonon, kiu senŝanĝe funkcias ankaŭ nun dum skribado de la nuna artikolo en 2009.

De la Politiko de Retenado al la Korea Milito (1947-1953) redakti

Ĉirkaŭ 1947, la konsilistoj de la usona prezidento Harry S. Truman konsilis lin entrepreni fortan agadon por kontraŭefiki la kreskantan influon de Sovetunio, citante supozitajn klopodojn fare de Stalin por malstabiligi Usonon kaj sproni la rivalecojn inter la kapitalismaj landoj cele al okazigo de nova milito.[25] En Azio, la komunisma ĉina armeo estis okupinta Manĉurion dum la lasta monato de la Dua Mondmilito kaj estis preta por invadi la korean duoninsulon trans la paralelo 38a.[26] Finfine, la komunisma armeo de Mao Zedong, kvankam tute ne obeema al Sovetunio kaj ankaŭ ne dankema pro malabunda ties helpo, sukcesis venki super la prookcidenta ĉin-naciisma armeo (Kuomintang), apogita de Usono.[27]

Eŭropo redakti

Ekde fino de la 1940-aj jaroj, la Sovetunio sukcesis instali marionetajn registarojn en Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando, Rumanio kaj Orienta Germanio, kio ebligis al sovetoj reteni fortan militistaron en tiuj landoj.[28] En Februar 1947, la brita registaro anoncis, ke ĝi no povos plue financi la militistan grekan reĝimon kontraŭ la grekaj komunistoj en la kunteksto de la Greka Enlanda Milito. Tiukadre la usona registaro realigis definitive la Politikon de retenado,[29] kiu celis bremsi la komunisman ekspansion kaj reteni la kapitalisman disvastigon, speciale en Eŭropo, sed ne nur. Truman enkadrigis tiun teorion ene de la Doktrino Truman, diskonigita pere de diskurso de la prezidento en kiu li definis la konflikton inter kapitalistoj kaj komunistoj kiel lukto inter «liberaj popoloj» kaj «totalismaj reĝimoj».[29]

La Plano Marshall redakti

 
Ekonomiaj aliancoj en Eŭropo (1949-1989).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Plano Marshall.

En Usono etendiĝis la ideo ke la povekvilibro en Eŭropo ne estos atingita nur per la milita defendo de la teritorio, ses male necesas solvi la politikajn kaj ekonomiajn problemojn por eviti la falo de Okcidenta Eŭropo en manoj de komunistoj.[28] Sur la bazo de tiuj ideoj, la Doktrino Truman estos komplementita en Junio 1947 per la kreado de la Plano Marshall, nome plano de ekonomia helpo destinita al la rekonstruado de la politik-ekonomiaj sistemoj de la eŭropaj landoj kaj, pere de la plifirmigo de la kapitalismaj ekonomiaj strukturoj kaj teorie kaj kontraŭdire per la disvolvigo de la parlamentaj demokratioj, bremsi la eblan aliron al la povo fare de komunismaj partioj en la demokratioj de Okcidenta Eŭropo (kiel en Francio, Italio aŭ Grekio). Krome, la Plano Marshall helpis la remodeladon de nombraj eŭropaj urboj kiuj estis grave detruitaj pro la Dua Mondmilito.[30]

Stalin vidis en la Plano Marshall usonan taktikon por malpliigi la sovetan kontrolon de Orienta Eŭropo. Li konsideris, ke la ekonomia integrigo de ambaŭ blokoj permesos, ke la landoj sub soveta kontrolo povu eliri for de la kontrolo de Moskvo, kaj ke la Plano estis nur strategio de Usono por «aĉeti» (elaĉeti) la eŭropajn landojn.[31] Tial, Stalin malpermesis, ke la landoj de Orienta Eŭropo partoprenu en la Plano Marshall. Kiel reago, Moskvo kreis serion de subvencioj kaj komerckanaloj konataj unue kiel Plano Molotov, kio baldaŭ poste estos disvolvigita ene de la KREH.[7] Stalin montriĝis tre kritika kontraŭ la Plano Marshall ĉar li timis, ke tiuj helpoj povas kontribui al rearmiligado de Germanio, kiu estis unu de liaj plej gravaj priokupoj pri la estonteco de Germanio post la milito.

Blokado de Berlino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Blokado de Berlino.

En 1948 kiel reprezalio kontraŭ la klopodoj de Usono por rekonstrui la germanan ekonomion, Stalin, kiu timis, ke la loĝantaro de la Soveta Sektoro de Germanio aliĝu favore al la kapitalisma bloko, fermis la surterajn vojojn de aliro al Okcidenta Berlino, ĉirkaŭita de soveta teritorio, kio malhelpis la alvenon de materialoj kaj aliaj liveraĵoj al tiu sektoro de la urbo.[32] Tiu fakto, konata kiel Blokado de Berlino, akcelis unu de la plej gravaj krizoj de komenco de la Malvarma milito.

La aviadilponto organizita de Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando, celanta liveradon al la blokita okcidenta sektoro de la urbo, superis ĉiujn antaŭvidaĵojn, detruante la eblan sovetan intencon ke la okcidenta sektoro kapitulacu antaŭ la orienta sektoro pro manko de liveraĵoj. Finfine la blokado estis nuligita pace. Ambaŭ flankoj uzis tiun blokadon por propagandaj celoj: la sovetoj por denunci la supozitan rearmiligadon de Germanio helpita de Usono, kaj la usonanoj por disvastigi sian teorian rolon de bonfarantoj. La plej klara ekzemplo de tiu sinteno estis la nomita Operaco Little Vittles, per kiu la aviadiloj kiuj rompis la blokadon de Okcidenta Berlino faligis dolĉaĵojn destinitaj al la berlinaj infanoj.

En Julio, la prezidento Truman nuligis la interkonsentojn de la Plano Morgenthau, serio de proponoj konsentitaj kun la sovetoj post la fino de la milito, kiu konsideris fortajn kondiĉojn por la germana rekonstruado (inter ili, la eksplicita malpermeso ke Usono faciligu helpon al la rekonstruado de la germana ekonomia sistemo). Tiu plano estis anstataŭita per nova direktivo (nomita JSC 1779) multe pli favora al la germana rekonstruado, kaj kiu emfazis la neceson krei Germanion ekonomie forta kaj stabila por atingi la prosperon en tuta Eŭropo.[33]

Kominform redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kominform.

En Septembro la sovetoj kreis la Kominform, nome organizaĵn kies celo estas reteni la komunisman ortodoksecon ideologian ene de la internacia komunisma movado. En la praktiko, ĝi iĝis mekanismo de kontrolo sur la politiko de la satelitaj ŝtatoj favore al la sovetoj, kunordigante la idearon kaj la agadon de la komunistaj partioj de la orienta bloko.[31] La Kominform devis fronti neatenditan opozicion kiam, en Junio venontjare, la Disfendo inter Tito kaj Stalin rezultis en la forpelo de Jugoslavio el la organizaĵo, kiu retenis komunisman registaron sed identiĝis kiel neŭtrala lando ene de la Malvarma milito.[34] Kun la Kominform, la sekreta soveta polico, nome la NKVD, okupiĝis en la organizado de spionreto en la marionetaj landoj sub la preteksto finigi elementojn kontraŭkomunistajn.[35] La NKVD (kaj ties sukcedantoj) iĝis organizoj kiuj bremsis klopodojn malproksimiĝi el la atingitaĵoj de Moskvo kaj el la sovet-komunisma ortodokseco.[36]

La NATO redakti

 
Militaj aliancoj en Eŭropo (1949-1989)
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo NATO.

En Aprilo 1949 estis konstituita la NATO, per kio Usono formale adoptis unuflanke la respondecon defendi Okcidentan Eŭropon de la sipozita danĝero de la komunismo, kun la eŭropaj registaroj kiuj aliĝis al la NATO.[35] En Aŭgusto tiujare, la Sovetunio plenumis eksperimente sian atombombon sen ekster kunteksto de vera milito, do ne kontraŭ malamiko, sed montrante sian kapablon fronti la samarmilan minacon fare de Usono.[7]

En Majo 1949, estis establita la Germana Federacia Respubliko kiel produkto de la kunigo de la Trizono aŭ zonoj de aliancana okupacio (uson-brit-franca).[18] Kiel reago, en Oktobro samjare, la sovetoj siaflanke proklamis sian zonon de okupacio kiel la Germana Demokrata Respubliko.[18] El la ekekzistado de la GFR, Usono helpis ties milit(ist)an disvolvigon. Por eviti, ke la GFR estu membro de la NATO, la soveta ĉefministro, Lavrentij Berija, proponis kunigi ambaŭ ŝtatojn en unusola Germanio kiu restu neŭtrala.[37] La propono ne estis akceptita kaj en 1955 la GFR iĝis membro de la NATO.[18]

Azio redakti

Ene de tiu strategio de ĝeneraligo de la «reteno», la scenejo de operacoj estis ampleksigita el Eŭropo al Azio, Afriko kaj Latinameriko, kun la usona intenci haltigi la revoluciajn movadojn, foje financitaj el la Sovetunio, sed ne nur, kiel okazis en la teritorioj de la ekskolonioj de eŭropaj landoj en Sudorienta Azio.[38] Komence de la 1950-aj jaroj, Usono formaligis milit-aliancojn kun Japanio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Tajlando kaj Filipinoj (aliancoj enkadritaj en la internaciaj organizoj ANZUS kaj SOATO), garantiante al Usono serion de militbazoj laŭlonge de la azia marbordo de Pacifiko.[18]

Irano redakti

En aŭtuno 1945 Sovetunio malakceptis evakui siajn trupojn el Irana Azerbajĝano, okupaciita el la brit-soveta invado de Irano en 1941 kie la komunisma partio Tudeh pluhavis respublikon kun propra registaro. Pro la influo de la Tudeh oni deklaris ĝeneralan strikon en la naftorafinejo de Abadano, de la Anglo-Iranian Oil Company (antaŭe Anglo-Persian Oil Company). La registaro plifirmiĝis kaj en Oktobro 1946 Irano helpita de Usono rekonkeris sian Azerbajĝanon. En Januaro 1948 oni nuligis militan juron tie post sep jaroj de aplikado. La 4an de Februaro de 1949 oni malpermesis la Tudeh post suferi atencon la ŝaho Mohamed Reza Pahlavi.

Ĉina enlanda milito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉina enlanda milito.

En 1949, la Ruĝa Armeo de Mao Zedong proklamiĝis venkinto de la Ĉina enlanda milito post venki super la naciistoj de la Kuomintang, kiu estis havintaj la apogon de Usono. Tuje, la Sovetunio establis aliancon kun la venkintoj, kiuj estis kreintaj novan komunisman ŝtaton sub la nomo Popola Respubliko Ĉinio.[39] Ĉar koincidis en la tempo la Ĉina Revolucio kun la perdo de la atombomba monopolo de Usono (post la neatendita sukceso de la eksplodo de la soveta RDS-1), la administracio de la prezidento Truman klopodis ĝeneraligi la Teorion de la retenado.[7] En sekreta dokumento datita en 1950 (konata kiel NSC-68)[40] la administracio de Truman proponis plifortigi la sistemojn de prookcidentaj aliancoj kaj kvarobligi la elspezojn en militklopodoj.[7]

Korea Milito redakti

 
Usona anaro de tanko M-24 ĉe la rivero Nakdong, sudokcidente de Sud-Koreio.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korea Milito.

Unu de la plej evidentaj ekzemploj de la plenumo de la teorio de la retenado estis la usona interveno en la Korea Milito. En Junio 1950, post jaroj de reciprokaj malamikeco kaj invadoklopodoj, Nord-Koreio, regita de Kim Il-sung invadis Sud-Koreion trans la Paralelo 38a. Stalin ĝis tiam estis malpreta apogi tiajn invadoklopodojn sed finfine sendis konsilistojn kaj pilotojn.[41] Surprize por Stalin, la Rezolucioj 82a kaj 83a de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj apogis la defendon de Sud-Koreio, kvankam la sovetoj estis bojkotante kunsidojn proteste pro la fakto ke estis la Respubliko Ĉinio (Tajvano), kaj ne la Popola Respubliko Ĉinio, kiu havis permanentan sidlokon en la Konsilio.[42] Armeo de la UN de dekses landoj aliancanaj de Usono[43] frontis kontraŭ Nord-Koreio, kvankam fakte la 40% de la trupoj estis sudkoreiaj, kaj ĉirkaŭ 50% estis de Usono.[44]

Usono dekomence ŝajnis sekvi la politikon de retenado kiam eniris en tiun militon. Tio direktis la agadon de Usono al klopodoj devigi la retiron de Nord-Koreio trans la paralelo 38a kaj restarigi la suverenecon de Sud-Koreio, permesante la survivadon de Nord-Koreio kiel aparta ŝtato. Tamen la usona sukceso en la elŝipigo de Inĉono (apud Seulo) inspiris al Usono kaj sekve al la koalicio de Unuiĝintaj Nacioj adopti strategion de ofensivo kaj venki super la komunisma Nord-Koreio, kaj organizante balotadon je tutlanda nivelo sub kontrolo de UN.[45] La generalo Douglas MacArthur antaŭeniris trans la paralelo 38a en Nord-Koreion. Tiam la ĉinoj, timante restadon de usonanoj ĉe sia limo aŭ eĉ invadon fare de ili, sendis fortan truparon de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj venkis super la fortoj de la uson-alianca koalicio de UN, kaj pelis ilin denove sude de la paralelo 38a. Tio rezultis en granda detruego kaj multaj mortoj de ambaŭ flankoj. Truman sugestis publike, ke li povas uzi la atombombon, sed Mao ne ŝanĝis sian sintenon. La epizodo estis uzata por apogi la oportunon de la doktrino de la retenado opozicie al la retroirado. La komunistoj estis poste pelitaj ĉe la origina limo, kun minimumaj ŝanĝoj. Inter aliaj efikoj, la korea milito kondukis la NATO al disvolvigo de unuigita milita strukturo.[46]

Lastaj konfliktoj redakti

Paca vivado unu apud la alia redakti

 
Nikita Ĥruŝĉov kaj Richard Nixon en 1959 dum klopodo por malaltigo de la Malvarma Milito.

En 1953 Stalin mortis. Lia posteulo Nikita Ĥruŝĉov kondamnis pekojn de Stalin, forĵetis teorion de la 3-a mondmilito kaj proklamis teorion de paca vivado apud la alia. Tamen en 1956 du gravaj krizoj etendiĝis: hungara revolucio kaj krizo en Suezo

En 1955 Aŭstrio estis deklarinta sian neŭtralecon, kaj la rusaj trupoj forlasis la landon. Sekvis klopodoj de la hungara loĝantaro por forigi la sovetajn trupojn. La alfrontiĝoj fariĝis perfortaj. Dume la angloj, francoj kaj Israelo okupis Suezan kanalon. Post forta streĉiĝo, ili devis retiri la trupojn. Dume, Hruŝĉov solvis la krizojn de Hungario militare, subpremis la ribelon kaj ŝanĝis la hungaran registaron.

Poste komenciĝis la spaco-konkurso, kiun komence Sovetio gajnis. La sputniko ŝokis Usonon. Ili daŭre sendis spionajn flugmaŝinojn super Sovetio, ĝis kiam soveta raketo pafis la maŝinon. La piloto (Powers) iĝis kaptito.

En 1961 estis konstruita Berlina muro.

Karibia krizo redakti

La plej grava minaco dum la Malvarma Milito estis la t.n. Kariba krizo, en Kubo. Laŭ onidiroj, iam Ĥruŝĉov promenadis kun kamaradoj laŭ la Nigra Maro. Unu menciis: ni promenadas trankvilaj, sed trans la maro usonaj raketoj troviĝas en Turkio. Ĥruŝĉov respondis: se ili havas tion, kial ne ni havas la similan? Li agis, kaj en Kubo oni muntis raketojn. En 1962 usonaj spionaj flugmaŝinoj trovis ilin. John F. Kennedy tuj agis: usonaj militŝipoj faris blokadon ĉirkaŭ Kubo. Preskaŭ atoma milito etendiĝis, tamen raketoj el Kubo kaj el Izmiro retiriĝis.

Historia disvolviĝo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kariba krizo kaj Finnlandiĝo.
 
La fotoj faritaj el la aviadiloj U-2 pruvis la konstruadon de misilaj stokejoj sur kuba teritorio.

Pro la venko de la Kuba Revolucio en 1959, okazis vera ŝanĝo en la historio de Latinameriko, ĉar la startita procezo de ŝtatatigoj kaj de agrara reformo ege tuŝis la usonajn interesojn en la insulo kiu estis sekurigitaj pere de la Amendo Platt en 1902; tio kondukis al fortaj konfliktoj inter Kubo kaj Usono kiuj rezultis en la rompo de diplomataj rilatoj kaj al la forpelo de Kubo el la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj; pro la izoligo de la cetero de la hemisfero kaj de la ekonomia blokado, la lando estis devigita iĝi forta aliancano de Sovetunio kaj de la cetero de la komunisma bloko, kaj poste iĝis membro de la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo. Tiu krizo kondukis la mondon sur la rando de la nuklea milito. Post la malsukcesa klopodo de Invado de la Porkogolfeto fare de kontraŭkastristaj kubanoj organizitaj de Usono en Aprilo 1961. En 1962, oni malkovris, ke Sovetunio estis konstruante 40 misilajn stokejojn en Kubo. Laŭ Ĥruŝĉov, tiu politiko estis pure defendema, por eviti, ke Usono klopodu novan atakon kontraŭ la kubanoj. Aliflanke, oni komprenis, ke la sovetoj volis reale respondi kontraŭ la usona instalado de misiloj Jupitero II ĉe la urbo Izmiro, Turkio, kiuj povus esti uzataj por bombardi la sudokcidenton de Sovetunio.

Sovetunio sendis kargoŝipojn kaj submarŝipojn transportantajn atomarmilojn al Kubo. Reciproke ankaŭ Usono sendis militŝipojn al Kubo. En la 22-a de oktobro 1962, Usono haltigis la sovetuniajn transportojn kaj ordonis kvarentenon al la insulo, poziciante siajn militŝipojn en la Kariba Maro fermante la markontaktojn inter Sovetunio kaj Kubo. Kennedy sendis ultimaton al Sovetunio: postulis al Sovetunio ke ĝi haltigu tiujn ŝipojn kontraŭ minaco entrepreni amasajn reprezaliojn. La sovetoj argumentis, ke ili ne komprenas kial Kennedy faris tion kiam kelkaj usonaj misiloj estis instalitaj sur teritorioj de landoj membroj de la NATO kontraŭ la sovetoj, en similaj distancoj. Fidel Castro aldonis, ke estis nenio kontraŭleĝa en la fakto instali sovetajn misilojn en sia teritorio, kaj la brita ĉefministro Harold Macmillan diris, ke li ne komprenas kial eĉ oni ne proponis la hipotezon de diplomatia interkonsento.

La 23-a kaj 24-a de Oktobro Ĥruŝĉov estis sendinta mesaĝon al Kennedy, informante pri siaj pacaj intencoj. En la 26-a de Oktobro informis, ke li retiros siajn misilojn el Kubo se Vaŝintono promesos ne invadi Kubon. La venontan tagon, li petis krome la retiradon de la usonaj misiloj Jupitero el Turkio. Du usonaj spionaj aviadiloj U-2 estis faligitaj en Kubo kaj Siberio en la 27-a de Oktobro, ĝuste en la pinto de la krizo. Tiun saman tagon, la sovetaj komercŝipoj estis alvenintaj al Karibio kaj klopodis trapasi la blokadon. En la 28-a de Oktobro, Kennedy estis devigita akcepti la petojn kaj retiri la misilojn de Turkio kaj ne agresi al Kubo. Tial, Nikita Ĥruŝĉov retiris siajn atomajn misilojn el la kuba insulo. Tiu krizo naskis novan periodon: nome la malstreĉiĝo, markita per la ekfunkciigo de la "ruĝa telefono" — fakte reale blanka —, nome rekta linio inter Moskvo kaj Vaŝintono, kiu malpezigos la komunikadon okaze de alia krizo.

Aliaj krizetoj redakti

US Pueblo (AGER-2) estas ŝipo de klaso Banner konstruita kiel medio-esplora ŝipo, ligita al la mararmeo kiel spionŝipo, kiu estis atakita kaj kaptita de Nord-Koreio la 23-an de januaro 1968, en kio nun oni konas kiel la Pueblo-incidento aŭ kiel la "Pueblo-krizo". La forkapto de la usona ŝipo kaj ĝiaj 83 maristoj, unu el kiuj estis mortigita en la atako, venis malpli ol semajnon post la prezidanto Lyndon B. Johnson sendis informon al la usona kongreso pri la komenco de la Tet-Ofensivo en Vjetnama respubliko dum la Vjetnama milito, kaj tri tagojn post kiam 31 armeanoj de Nord-Koreio transiris la Korean Neŭtralan Zonon kaj mortigis 26 sudkoreanojn en provo ataki la sudkorean ĉefurbon Seulo.

Malpaca vivado unu kun la alia redakti

La milito en Vjetnamio okazis inter 1959-1975 en la suda landparto, aere en la norda landparto kaj ankaŭ en Kamboĝo kaj Laoso. Fine venkis la komunistoj. Kelkaj landoj havis ankaŭ amikajn rilatojn kun Sovetio, tamen ili ne iĝis komunistaj landoj. El ili kelkaj: Suda Jemeno, Irako, Egiptio, Ganao, Ĉilio, Peruo, Nikaragvo, Somalio, Etiopio. La plej lasta aventuro okazis en Afganio, kie okazis puĉo kaj Sovetio okupis la landon.

Usono responde komencis fari planon pri "stela milito". La rerespondo de Sovetio estis malforta, ĉar la socialisma ekonomio estis malforta. Okazis novaj signoj: nova papo elektiĝis el Pollando, en Nikaragvo baloto okazis, kie la sandinistoj perdis, sed la plej grava estis konstanta laborado de la pola sindikato Solidareco. La poloj lernis de la hungaroj kaj de la ĉeĥoj (ili batalis solaj) kaj ili laboradis ankaŭ en aliaj landoj.

En 1989 la Berlina muro malkonstruiĝis, nekomunista ministraro estris en Pollando, poste la germanoj unuiĝis, fine en 1991 Sovetio disfalis. Restis komunistoj nur en Norda Koreio, en Kubo la politiko iomete mildiĝis, en Ĉinio regas plu la komunistoj, tamen en tute modifita formo.

Mondoregionaj organizoj redakti

 
Membro-ŝtatoj de NATO.
 
Novi Sad sub la bombado fare de NATO, 1999 Serbio kaj Montenegro.
 
La limoj de NATO (blua) kaj Varsovia Traktato (ruĝa) dum evoluo ekde 1949 ĝis 1982.
  • ASEAN, nome Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN, angle Association of Southeast Asian Nations, ASEAN ) estas politika, ekonomia, kaj kultura asocio partoprenata de dek landoj el Sud-Orienta Azio. Ĝin fondis la 8-an de aŭgusto 1967 en Bangkoko (Tajlando) kvin landoj (nome Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando),[47] dum la malvarma milito, por kontraŭi la komunismajn agadojn, plibonigi la ekonomian kreskon, la socialan progreson, kaj la socikulturan evoluadon inter siaj membroj, kaj stabiligi la regionon. Hodiaŭ, ĝi celas kunagadon (ekzemple por solvi regionajn problemojn havigante mekanismon por ke membraj landoj turnu sin al pacaj rimedoj, aŭ por havi pli da forto dum internaciaj interparoladoj).[48][49] Post la fondo la asocia membreco etendiĝis por inkludi Brunejon, Birmon, kaj la iamajn komunismajn landojn Kamboĝon, Laoson, kaj Vjetnamion. ASEAN estas oficiala observanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj.[50][51]
  • NATONord-Atlantika Traktat-Organizo (anglalingve, North Atlantic Treaty Organisation - NATO; franclingve, l'Organisation du Traité de l'Atlantique Nord - OTAN) estas interregistara internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribita en Vaŝingtono la 4-an de aprilo, 1949. Ties reguligo havis la celon, ke se Sovetunio atakus la eŭropajn aliancanojn de Usono, tio estus traktata kiel atako kontraŭ Usono mem. Tamen, la timata soveta invado de Okcidenta Eŭropo neniam okazis. Anstataŭe, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la 12-an de septembro, 2001, responde al la terorisma atako de la 11-a de septembro 2001 kaj ankaŭ kontraŭ Serbio. Kontraste al la Varsovia Kontrakto, kiu dissolviĝis tuj post la fino de la Malvarma milito, NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.
  • La Pakto de Varsovio (oficiala nomo: Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj -satelite- al Sovetunio. La traktato, kies tekston proponis Nikita Ĥruŝĉov estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam en 1949 fondita organizaĵo NATO, sed interalie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la sovetiaj trupoj en Orienta Eŭropo (Post la subskribo de pactraktato inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetiaj trupoj rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario). La Varsovia Pakto estis dissolvita la 1-an de julio 1991 en Prago, Ĉeĥio.
  • La Sudorientazia Traktatorganizo (en angla Southeast Asia Treaty Organization, do SATO, sed ĉefe SEATO, komparu kun NATO, kaj laŭ la esperanta vortumado SOATO) estis internacia organizaĵo por kolektiva defendo en Sudorienta Azio kreita pere de la Sudorientazia Kolektiva Defendotraktato, aŭ Manila Pakto, subskribita en Septembro 1954 en Manilo, Filipinoj. La formala instituciigo de SEATO estis establita la 19an de Februaro 1955 ĉe kunsido de traktatpartneroj en Bangkoko, Tajlando. La sidejo de la organizaĵo estis ankaŭ en Bangkoko. Ok membroj aliĝis al la organizo. Fakte ĝi estis komponita ĉefe de kontraŭkomunismaj potencoj tutmonde, dum nur tri landoj tute malproksimaj, Pakistano, Tajlando kaj Filipinoj, estis el la regiono, kaj ili malforte kontribuis al la ĝenerala buĝeto (interkrampe): Usono (25%), Unuiĝinta Reĝlando (16%), Francio (13.5%), Aŭstralio (13.5%), Pakistano (8%), Filipinoj (8%), Tajlando (8%), Novzelando (8%).

Malvarma milito kaj Esperanto redakti

Dum la tempo de la "Malvarma milito" kontaktoj inter landoj de malsamaj blokoj ne estis dezirindaj de la registaroj. La satelitaj ŝtatoj de Sovetunio deziris direkti la intereson de la civitanoj al la "vera mondolingvo", t.e. la rusa, kaj en la t.n. "libera mondo", influita de Usono, la propagando de la angla estis tre forta. Ekzemple en Germana Demokratia Respubliko esperantistoj rajtis nek organiziĝi nek publike varbi por sia lingvo de 1949 ĝis 1965, kaj ankaŭ poste la esperanta agado eblis nur kadre de difinitaj strukturoj.

En 1964, post militista puĉo en Brazilo, kelkaj brazilaj esperanto-asocioj estis fermitaj de polico kaj iliaj estroj pridemanditaj.

En 1968 la "Praga Printempo" kuraĝigis la ĉeĥajn IKUE-membrojn kaj anojn de la Husana Eklezio inviti al ekumena Esperanto-kongreso en sia lando. Ĝi devis okazi en somero 1970 en Brno. Sed post la invado de la Ruĝa Armeo baldaŭ komenciĝis "normaliga proceso", kaj la ministerioj pri kulturo kaj internaj aferoj malpermesis la okazigon de la kongreso ses semajnojn antaŭ ĝia planita komenco. La kongreso translokiĝis al Klagenfurto (Aŭstrio), sed nur malmultaj el la aliĝintoj el orienta Eŭropo sukcesis ĝustatempe akiri la necesan aŭstran vizon.

Estis ankoraŭ alia aranĝo de ĉeĥaj IKUE-anoj, la Katolikaj Esperanto-Tendaroj fonditaj en 1969. Ili oficiale nomiĝis "Libertempaj Esperanto-Tendaroj", por iom kaŝi la religian karakteron. Ankoraŭ dum kelka tempo ĉiusomere junaj katolikoj el Ĉeĥoslovakio kaj kelkaj aliaj landoj kiel Pollando, Hungario, Nederlando kaj Italio renkontiĝadis tie - ĝis en julio 1977, kiam la polico invadis la tendaron kaj arestis la organizantojn Miloslav Šváček kaj pastron Vojtěch Srna. Mallonge poste la ĉeĥa IKUE-sekcio estis likvidita.

Notoj redakti

  1. Tia nomigo devenas el la viciĝo de tiu mondo post la kapitalista kaj la socialisma mondoj.
  2. Gaddis 2005, p. 54
  3. ‘Bernard Baruch coins the term “Cold War”’, history.com, 16-a de aprilo 1947. Konsultita la 2-an de julio 2008.
  4. Cold War, 22-an de junio 2008. The Travel Guide, U-S-History.com
  5. 5,0 5,1 Gaddis 1990, p. 57.
  6. Halliday, p. 2e.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 La Feber 1991, pp. 194-197.
  8. Leffler, p. 21.
  9. Gaddis 1990, pp. 151-153.
  10. 10,0 10,1 Gaddis 2005, ĉapitro European Territorial Changes, pp. 13-23.
  11. Gaddis 1990, p. 156.
  12. Gaddis 1990, p. 176.
  13. Gaddis 2005, p. 7.
  14. «Leaders mourn Soviet wartime dead.» 9a de Majo 2005. BBC News. Konsultita la 2 de Julio 2008.
  15. Gaddis 2005, p. 21.
  16. Bourantonis, p. 130.
  17. Garthoff, p. 401.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 Byrd, Peter (2003). «Cold War (tuta ĉapitro)». En McLean, Iain; McMillan, Alistair, eld. The concise Oxford dictionary of politics. Oxford University Press. ISBN 0192802763. Konsultita la 16an de junio 2008.
  19. Wood, p. 62.
  20. Gaddis 2005, pp. 25-26.
  21. Kennan, pp. 292-295.
  22. Kydd, p. 107.
  23. Gaddis 2005, p. 94.
  24. Harriman, Pamela C. (Winter 1987–1988). «Churchill and...Politics: The True Meaning of the Iron Curtain Speech». Winston Churchill Centre. Arkivita el la originalo en la 9a de Oktobro 2008. Konsultita la 19an de Majo 2021.
  25. Gaddis 2005, p. 27.
  26. Gaddis 2005, p. 40.
  27. Gaddis 2005, p. 36.
  28. 28,0 28,1 Schmitz.
  29. 29,0 29,1 Gaddis 2005, pp. 28-29.
  30. Gaddis 1990, p. 186.
  31. 31,0 31,1 Gaddis 2005, p. 32.
  32. Gaddis 2005, p. 33.
  33. «Pas de Pagaille!». Arkivigite je 2013-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Time. 28a de julio 1947. Konsultita la 28an de majo 2008.
  34. Carabott, p. 66.
  35. 35,0 35,1 Gaddis 2005, p. 34.
  36. Gaddis, p. 100.
  37. Gaddis 2005, p. 105.
  38. Gaddis 2005, p. 212.
  39. Gaddis 2005, p. 39.
  40. Gaddis 2005, p. 164.
  41. Weathersby 1993, pp. 28, 30.
  42. Malkasian 2001, p. 16.
  43. Fehrenbach 2001, p. 305.
  44. Craig & Logevall 2012, pp. 118.
  45. Matray 1979.
  46. Isby & Kamps 1985, pp. 13–14.
  47. Bangkok Declaration. Wikisource. [1] Alirita la 22an de Marto 2016.
  48. "ASEAN Notional Calendar 2015" (PDF). asean.org. ASEAN. Alirita la 7an de Februaro 2015.
  49. Long, Simon (20a de Novembro 2014). "Asia: Safety in Numbers". The Economist (The World in 2015). [2] Alirita la 22an de Marto 2016.
  50. [3] Alirita la 27an de Majo 2017.
  51. [4] Alirita la 27an de Majo 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

hispane:

  • Saunders, Frances Stonor. La CIA y la guerra fría cultural. 2002
  • Hernández Holgado, Fernando. Historia de la OTAN: de la guerra fría al intervencionismo humanitario. 2000.
  • Hobsbawm, Eric John. Primer mundo y tercer mundo después de la guerra fría. 1999.
  • Dobrynin, Anatoli. En confianza: el Embajador de Moscú ante los seis presidentes estadounideses de la Guerra Fría (1962-1986). 1998.
  • Engelhardt, Tom. El fin de la cultura de la victoria: Estados Unidos la guerra fría y el desencanto de una generación. 1997.
  • Pollard, Robert A. La seguridad económica y los orígenes de la Guerra Fría (1945-1950). 1990.
  • Hardt, John P. Los efectos económicos de la guerra fría: ¿la hegemonía americana en peligro? 1963.
  • Lorbés, María Rosa. Después de la guerra fría, la paz caliente. 1995
  • O´Sullivan, John. El Presidente, el Papa y la Primera Ministra. Un trío que cambió el mundo. 2007. ISBN 978-84-96729-06-3

angle:

  • Ball, S. J. The Cold War: An International History, 1947-1991, 1998 - a British perspective
  • Brzezinski, Zbigniew. The Grand Failure: The Birth and Death of Communism in the Twentieth Century (1989);
  • Craig, Campbell; Logevall, Fredrik (5 March 2012). America's Cold War: The Politics of Insecurity. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-05367-0.
  • Fehrenbach, T.R. (2001). This Kind of War: The Classic Korean War History. Washington, D.C.: Potomac Books. ISBN 978-1-57488-334-3.
  • Flory, Harriette and Jenike, Samual. The Modern World 16th century to present. New York: Pitman Publishing, 1992.
  • Gaddis, John Lewis, The Cold War: A New History, Penguin Press, 2005. ISBN 1-59420-062-9 (US edition). The Cold War, Allen Lane, 2005. ISBN 0-7139-9912-8 (UK edition)
  • Gaddis, John Lewis. Russia, the Soviet Union and the United States. An Interpretative History 2nd ed. ( 1990)
  • Gaddis, John Lewis. Long Peace: Inquiries into the History of the Cold War (1987)
  • Gaddis, John Lewis. Strategies of Containment: A Critical Appraisal of Postwar American National Security Policy (1982)
  • Garthoff, Raymond (1994). Détente and Confrontation: American-Soviet Relations from Nixon to Reagan. Brookings Institution Press. ISBN 978-0-8157-3041-5.
  • Halliday, Fred (2001). "Cold War". The Oxford Companion to the Politics of the World. Oxford University Press Inc.
  • Isaacs, Jeremy and Downing, Taylor, Cold War: For 45 Years the World Held Its Breath, Bantam Press, 1998. ISBN 0-593-04309-X
  • Isby, David C.; Kamps, Charles Tustin (1985). Armies of NATO's Central Front. Jane's. ISBN 978-0-7106-0341-8.
  • Kydd, Andrew H. (5a de Junio 2018). Trust and Mistrust in International Relations. Princeton University Press. pp. 107–. ISBN 978-0-691-18851-5. Arkivita el la originalo la 29an de Julio 2020. Alita la 24an de Oktobro 2019.
  • LaFeber, Walter. America, Russia, and the Cold War, 1945-1992 7a eld. (1993)
  • Leffler, Melvyn P. (Septembro 2008). For The Soul of Mankind: The United States, the Soviet Union, and the Cold War. New York: Farrar, Strauss, and Giroux. ISBN 978-0-374-53142-3.
  • Malkasian, Carter (2001). The Korean War: Essential Histories. Osprey Publishing. ISBN 978-1-84176-282-1.
  • Matray, James I (Septembro 1979). "Truman's Plan for Victory: National Self-Determination and the Thirty-Eighth Parallel Decision in Korea". Journal of American History. JStor. 66 (2): 314–33. doi:10.2307/1900879. JSTOR 1900879.
  • Mitchell, George. The Iron Curtain: The Cold War in Europe (2004)
  • Ninkovich, Frank. Germany and the United States: The Transformation of the German Question since 1945 (1988)
  • Paterson, Thomas G. Meeting the Communist Threat: Truman to Reagan (1988)
  • Powaski, Ronald E. The Cold War: The United States and the Soviet Union, 1917-1991 (1998)
  • Sivachev, Nikolai kaj Nikolai Yakolev, Russia and the United States (1979)
  • Schmitz, David F. (1999). "Cold War (1945–91): Causes [tuta ĉapitro]". En Whiteclay Chambers, John (eld.). The Oxford Companion to American Military History. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-507198-6.
  • Ulam, Adam B. Expansion and Coexistence: Soviet Foreign Policy, 1917-1973, 2a eld. (1974)
  • Weathersby, Kathryn (1993), Soviet Aims in Korea and the Origins of the Korean War, 1945–50: New Evidence From the Russian Archives, Cold War International History Project: Working Paper No. 8, arkivita el la originalo en 25a de Majo 2017, alirita la 4an de Junio 2017
  • Wood, Alan (2005). Stalin and Stalinism. ISBN 978-0-415-30731-4. Arkivita el la originalo la 29an de Julio 2020. Alirita la 19an de Junio 2019.
  • Wood, James (1992). History of International Broadcasting. IET. ISBN 978-0-86341-302-5. Arkivita el la originalo la 29an de Julio 2020. Alirita la 19an de Junio 2019.
  • france: La guerre de Cinquante ans , de Georges-Henri Soutou, 2001
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guerra Fría en la hispana Vikipedio.