Spionado

(Alidirektita el Spiono)

Spionado estas sekreta agado de spionoj. Celo de spionado estas kolektado de informoj pri kontraŭulo. Iam spionado estis oficiala rimedo de militado.

" Buttonhole Camera ": eta spionfotilo uzita fare de la Stasi, la sekreta polico de Germana Demokratia Respubliko. La fotilo estis kaŝita en vestaĵo, kaj taŭga butono estis muntita sur la lenso por kamuflado.

Spionado povas esti ne nur pure politike motivita sed oni parolas ankaŭ pri ekonomia spionado (akiro de informoj pri produktaĵoj, produktmanieroj, teknologioj, ktp. de aliaj firmaoj, en- aū alilandaj entreprenoj) por esti en pli avantaĝa situacio sur la merkato enlanda aŭ tutmonda. Kiam la spionado serĉas informado en la malamika servido de informado, ni parolas de kontraŭspionado.

Por transpasi la lojalecliniojn, labori por la malamiko kaj perfidi la landon, necesas fortaj motivoj. Estas kutime klasifiki kvar ĉefajn motivojn por spionado: mono, ideologio, ĉantaĝo kaj egoo. Iafoje pluraj motivoj kongruas.

Mallonga historio redakti

Eblas diri, ke spionado unue ekiĝis samtempe, kiam ekiĝis unua milito. Dum la tuta Historio de homaro spionado ludis gravan rolon. La plej fruaj dokumentoj pri spionado estas trovitaj en Egiptio: ĉe la faraonoj ekzistis skoltaj taĉmentoj.

Ĉiam tra la homa historio oni spionis. Ju pli da sekretoj, des pli da spionado. Fama parolaĵo estas ke spionado estas la dua plej antikva profesio en la mondo.

Ĉefe dum la Malvarma Milito, estis granda uzo de spionado inter la superpotencoj, de Usono kaj ĝiaj aliancanoj, kaj de Sovetunio kaj Ĉinio, ĉefe kun la celo ŝteli informojn pri nukleaj armiloj. Multaj spionagentejoj koncentriĝas pri malkaŝado de informoj pri terorismo kaj de internacia kontraŭleĝa drogkomerco, kiu oni aprezas de milliardoj da dollaroj.

Objektivoj redakti

Plej oftaj objektivoj de spionado estas la akiro de informado por generi intelekto:

  • Akiro de informoj el individuo
  • Akiro de informoj el dokumentoj
  • Akiro de informoj el komunikadaj rimedoj
  • Akiro de informoj pere de kaŝobservado
  • Kaŝita subaŭskulto de interparoloj kaj intertraktadoj

Spionado tipo redakti

Mi povas identigi diferanca tipo de informado ke la spionado uzas:

  • HUMINT, de la angla human intelligence aŭ homa informado. Ni povas diri ke tio tekniko estas la tekniko plej scianta de la spionado, ĉar ni povas trovi multe da filmoj kaj libroj pri spionoj.
  • OSINT, de la angla open source intelligence aŭ malferma fonta informado. La usona Centrala Informokapta Agentejo (en angla, Central Intelligence AgencyCIA) eldonis ke la 85% de la tuta informado ke ĝia uzas, devenas de malfermaj fontoj [1].
  • SIGINT, de la angla signals intelligence aŭ signala informado.
  • COMINT, de la angla communication intelligence aŭ komunika informado.
  • ELINT, de la angla electronic intelligence aŭ elektronika informado.
  • IMINT, de la angla image intelligence aŭ bilda informado.
  • GEOINT, de la angla geospacial intelligence aŭ geospaca informado.
  • STRATINT, de la angla strategic intelligence aŭ strategia informado.
  • FININT, de la angla financial intelligence aŭ financa informado.
  • RUMINT, de la angla rumour intelligence aŭ fama informado.

Rimedoj redakti

La rimedoj de spionado estas multaj kaj diversaj, de la tuta gamo de homa spionado de operaciaj kaj rekrutado de agentoj, legado de publikaj informoj en amaskomunikiloj, kie sufiĉe da detaloj estas publikigitaj pri la intencoj de diversaj landoj, tra la uzo de diversaj teknologiaj rimedoj kiel funkciigado de spionaviadiloj kaj spionsatelitoj kaj finiĝanta per ŝtelo de tekkomputilojkodumula hakado per komputilaj retoj kaj precipe uzante la Interreton kontraŭ sekretaj instituciaj komputiloj. En la komputila epoko, komunikado kun agentoj fariĝis pli facila, la agento ne devas porti dissendilojn kaj endanĝerigas sin en malkovro kaj povas komuniki kun siaj funkciigistoj per la Interreto: per retpoŝto, babilejo, kaj rekta foliumado en sekretaj retejoj operaciitaj de diversaj agentejoj. Potenca ĉifrada programaro nun povas ĉifri liajn mesaĝojn en maniero kiu estos ege malfacila por nekonsentita deĉifristo. Kompreneble, ĉi tiuj opcioj estas disponeblaj ankaŭ por la ŝtatoj, ekzemple en la komunikado inter la ŝtatoj kaj iliaj ambasadoj.

Diplomatio redakti

Diplomatio estas proksime ligita al spionado. Multaj ambasadoj tra la mondo estis kaj daŭre estas utiligitaj kiel bazo por diplomatoj kaj spionoj egale, kaj la fakto ke kelkaj diplomatoj estas spionoj estas konata al ĉiuj pro sia pozicio: Armeaj ataŝeoj, ekzemple, okupiĝas pri kolekti kiel eble plej multe da informoj pri la armeo de la lando, en kiu ili servas, kaj ne provas kaŝi sian rolon. Aliflanke, estas kamuflitaj spionoj, kiuj laboras en multaj ambasadoj. Ĉi tiuj estas privilegiitaj servi en pajlaj laboroj ĉe la ambasado, sed praktike ilia ĉefa tasko estas kolekti inteligentecon kontraŭleĝaj, kutime kunordigante kaj direktante lokajn aŭ eksterlandajn spionretojn. Plejparte, spionoj funkciigantaj en ambasadoj kolektas malabundajn informojn, kaj iliaj identecoj estas kutime konataj al la gastiga lando. La avantaĝo de tia spiono estas en la diplomatia imuneco donita al ili, sed se ili troigas siajn agadojn ili povas esti forpelita el la ŝtato sur la tereno kie ili estas "nedezirinda personeco" (Persona Non Grata). Multfoje la kontraŭspionaj aŭtoritatoj preferas kontroli ĉi tiujn agentojn proksime kaj longtempe.

Referencoj redakti

  1. E. Martínez Codó: 'La última herramienta de la CIA: el OSC' Arkivigite je 2012-04-19 per la retarkivo Wayback Machine (hispana lingvo). Kontrolata: 28a januaro 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Filmoj redakti