Malfermi la ĉefan menuon
Eksterlandaj ambasadoroj ricevitaj en la Palaco Topkapı en Istanbulo dum la regado de Sultano Ahmedo la 3-a. Pentraĵo de Jean-Baptiste van Mour, 1725.

Diplomatia imuneco estas formo de laŭleĝa imuneco kiu certigas ke diplomatoj ricevas garantion por libera trairo kaj ne estas konsideritaj atakeblaj per proceso aŭ procesakuzo laŭ la leĝoj de la gastiganta lando, sed ili daŭre povas esti forpelitaj. Moderna diplomatia imuneco estis kodigita kiel ero de internacia juro en la Viena Kongreso pri Diplomatiaj Rilatoj (1961) kiu estis ratifita fare de ĉiuj krom manpleno da nacioj, kvankam la koncepto kaj kutimo de tia imuneco havas multe pli longan historion datantan reen milojn da jaroj. Multaj principoj de diplomatia imuneco nun estas konsideritaj kiel kutima juro. Diplomatia imuneco kiel institucio formiĝis por enkalkuli la prizorgadon de registaraj rilatoj, dum periodoj de malfacilaĵoj kaj armita konflikto. Ricevante diplomatojn, kiuj formale reprezentas la reganton, la ŝtatestro de la envenanta lando garantias certajn privilegiojn kaj imunecojn por certigi ke ili povas efike aranĝi siajn devontigojn, en la kompreno ke tiuj estas disponigitaj sur reciproka bazo.

Origine, tiuj privilegioj kaj imunecoj estis konceditaj sur duflanka, ad hoc bazo, kiu kaŭzis miskomprenojn kaj konfliktojn, premon sur pli malfortaj ŝtatoj, kaj sentaŭgecon por ke aliaj ŝtatoj taksu kies partio estis ĉe kulpo. Internacia interkonsento konata kiel la Viena Kongreso kodigis la regulojn kaj interkonsentojn, disponigante normojn kaj privilegiojn al ĉiuj ŝtatoj.

Eblas ke la hejmlando de la oficialulo rezignu pri imuneco; tio tendencas okazi nur kiam la individuo faris gravan krimon, senrilatan kun sia diplomatia rolo (kontraste al, ekzemple, akuzoj de spionado), aŭ atestis tian krimon. Tamen, multaj landoj rifuzas rezigni pri imuneco; individuoj havas neniun aŭtoritaton rezigni pri sia propra imuneco (krom eble en kazoj de transfuĝo). Alternative, la hejmlando povas procesigi la individuon. Se imuneco estas rezignita fare de registaro tiel ke diplomato (aŭ iliaj familianoj) povas esti procesigita, necesas ke ekzistas kazo por respondi kaj ĝi estas en la ĝenerala intereso procesigi ilin. Ekzemple, en 2002, kolombia diplomato en Londono estis procesigita pro murdo, post kiam diplomatia imuneco estis rezignita fare de la kolombia registaro.

HistorioRedakti

Delonge la netuŝeblo de diplomatoj estis klare atentita. Tiu netuŝeblo iĝis konata kiel diplomata imuneco. Kvankam estis nombraj kazoj kie diplomatoj estis mortigitaj, tio estas normale rigardita kiel granda firompo de honoro. Ĝingis-Ĥano kaj la Mongoloj estis bone konataj ĉar forte insistis en la rajtoj de diplomatoj, kaj ili ofte entreprenis hororajn revenĝon kontraŭ ajna ŝtato kiu estus firompinta tiujn rajtojn.

Diplomatiaj rajtoj estis establitaj en la mezo de la 17a jarcento en Eŭropo kaj etendiĝis tra la tuta mondo. Tiuj rajtoj estis formaligitaj ĉirkaŭ la Viena Konvencio de Diplomatiaj Rilatoj de 1961, kiu protektas diplomatojn el persekuto aŭ akuzado dum diplomatia misio. Se diplomato ne fifaras serizan krimon dum en gastiganta lando ĝi povas esti deklarita persona non grata (nedezirata persono). Tiaj diplomatoj estas tiel ofte procesataj pro la krimo en sia hejmlando.

Ankaŭ diplomatiaj komunikoj estis rigarditaj kiel io preskaŭreligia, kaj diplomatoj estis delonge rajtigitaj porti dokumentojn trans landlimoj sen esti priserĉitaj. La mekanismo por tio estas la tielnomita "diplomatia valizo" (aŭ, en kelkaj landoj, la "diplomatia sako"). Kvankam radiaj kaj ciferecaj komunikadoj iĝis pli normigaj kaj kutimaj por ambasadoj, diplomataj sakoj estas ankoraŭ tre komunaj kaj kelkaj landoj, kiaj Usono, deklaras tutajn ŝipkontentorojn kiel diplomatiajn sakojn por porti specialan materialon (ofte eĉ konstrumaterialon) en alia lando.

En tempo de malamikeco, diplomatoj estas ofte retirigitaj pro tialoj de persona sekureco, same kiel en kelkaj okazoj kiam la gastiganta lando kondutas amike sed estas konstatita minaco fere de internaj opoziciantoj. Ambasadoroj kaj aliaj diplomatoj estas foje realvokitaj provizore el siaj hejmlandoj kiel sistemo esprimi malplaĉon rilate al la gastiganta lando. En ambaŭ situacioj, malaltrangaj dungitoj restas ankoraŭ pro la fakta funkciado de diplomatio.

BibliografioRedakti