Taĉmento laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "homgrupo komisiita pri iu misio aŭ tasko". Povas temi en armea senco pri laŭ difino de Reta Vortaro "parto de regimento marŝanta aŭ operacianta izole"[1] respektive laŭ priskribo de PIV pri "elemento de trupo, armeo aŭ floto, al kiu oni komisiis apartan mision",[2] en pli ĝenerala senco pri "aro da homoj farantaj apartan laboron, aŭ periode laborantaj dum alia aro ripozas"[1] (ekzemplo estus citaĵo "kun studentaj konstrutaĉmentoj mi estis en Saĥalin" el la verkaĵo Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 18a, p. 108a, de Mikaelo Bronŝtejn, aŭ la koncepto de fajrobrigado), aŭ en sporta kunteksto pri "kunludantoj en konkurso".[1] Apartaj formoj de taĉmentoj estas gvardio kaj pikedo, aparta antikva batalaranĝo de taĉmento la formo de falango.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 difino de Reta Vortaro[rompita ligilo]
  2. PIV, 1970, paĝo 1079