Mikaelo Bronŝtejn

Rusia poeto kaj esperantisto

Mikaelo (Moisej Caleviĉ) Bronŝtejn (ruse Михаил Бронштейн, jide משה בראָנשטיין; pseŭdonimoj: Bruna Ŝtono, Brunŝtono, naskiĝis en 1949 en Ĥmelnickijo, Ukraina SSR, Sovetunio) estas rusia esperantisto.

Mikaelo Bronŝtejn
Михаил Бронштейн
Bruna Ŝtono kantas
Bruna Ŝtono kantas
Bazaj informoj
Naskonomo Mikaelo (Moisej Caleviĉ) Bronŝtejn
Kromnomo Bruna Ŝtono
Naskiĝo 7-an de julio 1949 (1949-07-07) (74-jaraĝa)
en Ĥmelnickijo
Deveno Ukraina SSR (Sovetunio Sovetunio)
Profesio kantisto, komponisto, tradukisto, verkisto
Aktivaj jaroj 1997 - nuntempo
Parencaj
temoj
Esperanto-muziko
Signifa instrumento
gitaro
Persona informo
Aliaj nomoj Bruna Ŝtono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioRusio
Okupo
Okupo poeto • esperantisto
vdr

En la aĝo de 18 jaroj li translokiĝis al Rusio por studi kaj ĝis hodiaŭ restis tie. En 1972 li finstudis elektroteknikon kaj ĵurnalismon. Li laboris kiel inĝeniero en Tiĥvin kaj Vorkuta. Nun li loĝas denove en Tiĥvin kaj laboras kiel dungita direktoro de firmao konstruanta lignajn vilaojn. Li havas edzinon kaj plenaĝan filon (pri lia naskiĝo anoncis SEJM-informilo Kurte №5).

Mikaelo Bronŝtejn esperantistiĝis en 1962. Li verkis kelkcent poemojn kaj kantojn; haveblas kompaktaj diskoj kaj sonkasedoj kun liaj kantoj. Krome li originale verkis kaj tradukis 23 librojn. Li iam estis prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj gvidis la artajn programojn en Universalaj Kongresoj. En 2003 li iĝis laŭreato de la literatura premio "Antoni Grabowski" kaj en 2013 de la OSIEK-premio pro Dek tagoj de kapitano Postnikov. Verkas poemojn ankaŭ ruslingve. En 2021 la Akademio de Esperanto atribuis al lia verko Mi stelojn jungis al revado la premion Laŭro de la Akademio[1].

Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Originalaj verkoj redakti

En gazetoj redakti

KDoj kaj kasedoj redakti

Verkoj tradukitaj en Esperanton redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Recenzoj redakti

Pri la libro Legendoj pri SEJM.
Pri la libro Urbo Goblinsk.
Pri la KD Printempo bluĵinsa.

Biografio redakti

Fotoj redakti

Filmetoj redakti

Referencoj redakti

Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.