Adiaŭ, Krakovo! (jide !בלײַב געזונט מיר, קראָלעBlajb gezunt mir, Kroke!) estas kolekto de 43 poemoj (kantotekstoj) de Mordeĥaj Gebirtig en la jida originalo kaj en Esperanto-traduko de Mikaelo Bronŝtejn[1]. La libro enhavas muziknotojn kaj fotojn de la antaŭmilita juda loĝantaro de Lublino[2]. En aparta broŝuro troviĝas kantotekstoj en la jida, skribitaj per latinaj literoj de la Esperanto-alfabeto. La libro estis eldonita en 2019 de Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo kaj Ars Libri. La biografiajn notojn de Gebirtig kaj Bronŝtejn verkis Tomasz Chmielik[2].

Adiaŭ, Krakovo!
Origine !בלײַב געזונט מיר, קראָלע
libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Mordeĥaj Gebirtig
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 2019
Loko Świdnik, Lublin, Bjalistoko, Krakovo
Eldoninto Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo, Ars Libri[1]
Trajtoj
Paĝoj 254+65[1]
ISBN 9788363698331
Tradukado
Tradukinto Mikaelo Bronŝtejn
vdr

Adiaŭ, Krakovo! estis prezentita la 15-an de decembro 2019 en la Granda Sinagogo de Tykocin okaze de la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. Tie okazis la koncerto Hej, klezmeroj! de Frey-Lech Trio, kiu prezentis kantojn de Gebirtig en la lingvoj pola, jida kaj Esperanto[3][4].

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 Adiaŭ, Krakovo! (esperante). Libroservo de UEA. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2020-08.
  2. 2,0 2,1 Mordeĥaj Gebirtig: Adiaŭ, Krakovo!. Bjalistoko – Świdnik – Kraków – Lublin 2019, p. 4
  3. Programo de la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
  4. Filmregistraĵo de la koncerto